MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NOV-ZELANDO

Laborema koalicio

Fine de novembro 1999 nov-zelandanoj elektis novan parlamenton. Aparte sukcesis centre-maldekstraj partioj, tiel ke la nova registaro konsistas el koalicio de la Laborista Partio kaj la Alianco (grupigo de malgrandaj partioj). La nova ĉefministro estas s-ino Helen Clark [klak], estro de la Laborista Partio. Vic-ĉefministro estas Jim Anderton [ĝim endatn] de la Alianco.

Helen Clark estas la unua virino, kiu gvidis sian partion al balota venko. Þi estas tamen la dua ina ĉefministro en Nov-Zelando: ŝia antaŭulo estis s-ino Jenny Shipley [ĝeni ŝipli], kiu oficis dum la antaŭaj du jaroj, kaj kiu restas estro de la Nacia Partio, la ĉefa opozicia partio.

Minoritata registaro

Jam denove Nov-Zelando havas minoritatan registaron. La Verduloj, kun sep parlamentanoj, ne formale aliĝis al la koalicio, tamen promesis ĝin subteni. Parenteze la Verduloj, gajninte en 1996 okaze de la lastaj naciaj balotoj 10 % de la voĉoj, ricevis ĉi-foje nur 5,2 %. Þrumpis ankaŭ la partio Nov-Zelando Unue, kiu ricevis 7 % malpli da voĉoj ol en 1996.

Jen la rezultoj de la lastaj du elektoj:

La parlamentaj ŝanĝoj okazis parte, ĉar nov-zelandanoj mildigis sian sintenon al la Laborista Partio. Tiu enkondukis ekde 1984 pli liberan merkaton (kelkaj opinias "tro liberan"). Tamen multaj libermerkatistoj de la tiama Laborista Partio forlasis la partion kaj fariĝis membroj de la Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI), kies estro, Richard Preble [riĉd prebl], estis ministro en tiu laborista registaro. Ĉi-foje Preble perdis sian mandaton, sed la partio travivis.

Ŝajna perfido

Alia faktoro estis, ke en 1996, kiam NZ Unue pli sukcesis, ĝi ne -- kiel atendite -- koaliciis kun la Laborista sed kun la Nacia Partio. Tiel plejparte realiĝis ĝia politiko, sed en 1999 ĝi suferis ĉe la urnoj pro tiu ŝajna "perfido".

En 1996 civitanoj devis atendi naŭ semajnojn, dum parlamentanoj en nepublikaj diskutoj finaranĝis la koalicion. Ĉi-foje estroj de la Laborista Partio kaj la Alianco kunsidis tuj post la elektoj kaj ene de unu semajno interkonsentis pri divido de ministraj taskoj. La Laborista Partio elektis 16 kaj la Alianco 4 ministrojn.

La nova registaro ekoficis la 10an de decembro 1999. Ĝi kunvokis la parlamenton eĉ antaŭ la fino de la jaro por efektivigi programerojn: pliigi enspezimpostojn ĉe enspezo de pli ol 60 000 NZD (30 000 eŭroj); malpermesi parlamentanojn elektitajn per partia listo eksiĝi de tiu partio sen eksiĝi kiel parlamentano; konsideri minimuman laboristan salajron; malpliigi rentumon por studentaj pruntoj (en lastaj jaroj studentoj devis pagi pli kaj pli por studi).

Donald ROGERS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald ROGERS el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24