Estimataj gelegantoj,Foje iuj malabonas sen indiki kialon aŭ motivon. Multjara abonanto skribis simple, "ĉar la revuo ne plu plaĉas al mi". Tia eldiro ne utilas multe, ĉar se ni ne scias konkretan kritikon, ni ne povas reagi aŭ plibonigi ion. Demandite, tiu aboninto respondis, ke li ja pli-malpli alte taksas la revuon; sed li skribis ke oni libere kritikas la katolikan aŭ islaman religiojn, "sed neniam mi legis kritikon kontraŭ la juda, mi ne legas ion ajn kritikantan la uzurpon de Palestino fare de la judoj". Estas iom nekutime, ke oni malabonas ĉar en la magazino io ne aperas; kutime oni plendas pri iu aperinta artikolo. Tamen tiu kritikanto iel pravas. La principo de MONATO, ke raportu nur "indiĝenaj" aŭtoroj pri siaj landoj, havas la malavantaĝon, ke ne aperas artikoloj el kaj pri tiuj regionoj, kie ni ne havas kunlaborantojn, ekzemple Palestino. Ni kalkulu iomete: ekzistas ĉ. 120 landoj iel-tiel gravaj, se ni neglektas la plej etajn. La revuo havas 12 numerojn jare. Tio signifus, ke en unu numero devus aperi artikoloj pri 10 diversaj landoj, en la sekva pri 10 aliaj diversaj landoj, ktp. Tiel en unu jarkolekto aperus raportoj pri ĉiuj "gravaj" landoj, sed pri ĉiu el ili nur unu artikolo jare. Estas klare, ke tiel la afero ne povas funkcii. La vivo estas alia, ĉar ie estas gravaj eventoj, aliloke okazas nenio interesa por internacia publiko. Do eble estas eĉ bone, ke ni ne havas kunlaborantojn en ĉiuj landoj ... Aliflanke, se ni (kiel nun) eĉ en gravaj ŝtatoj, kiaj estas Usono kaj Ruslando, ne havas aŭtorojn, tio sendube estas manko. Nu ja, neniu estas perfekta, ankaŭ MONATO ne.
Stefan MAUL
|