EkonomioALBANIODiktaturo de impostojTiel sin esprimis antaŭ nelonge, dum parolado en la albana parlamento, la ĉefo de la plej granda opozicia demokrata partio, Sali Berisha. Jen liaj argumentoj. Post la revolucio de la jaro 1997, kiu redonis la ŝtatpotencon al socialistoj, la unua ago de la nova registaro estis la duobligo de la impostoj. Tio rezultigis duobligon kaj pli de prezoj de ĉiuj varoj kaj servoj. Hodiaŭ ĉiu albano laboras por la ŝtato ne 3 monatojn kiel antaŭ la jaro 1996, sed 6,5 monatojn, t.e. nur 1 monaton malpli ol dum la totalisma reĝimo komunista. La impostoj estas ja necesaj, ĉar sen ili la ŝtato ne povas pluekzisti, sed ili estas je tiom alta nivelo, eble la plej alta en la mondo, laŭ s-ro Berisha, ke oni povas paroli pri ia "diktaturo de impostoj". Dume, la salajroj plialtiĝis nur je 6 %! Tial la ŝtatdungitoj (kuracistoj, instruistoj, policistoj, ktp) falis en la mizeron. Unu rekta sekvo estas ke, nur ene de tiuj lastaj du jaroj, elmigris ekzemple al Kanado 15 000 intelektuloj!
Sub la vivminimumo
Aparte kompatinda estas la stato de ĉirkaŭ duona miliono da pensiuloj (el pli ol tri milionoj da loĝantoj de la tuta lando). Ili ricevas 3 000 ĝis 8 000 lekojn monate (135 lekoj egalas al 1 EUR) per kio unu paro da gepensiuloj povas aĉeti, post pago de elektra energio kaj impostoj, nur 6 kg da viando! Laŭ kalkuloj de iu instituto ĉe Sendependaj Sindikatoj, la vivminimumo en Albanio nun estas 20 000 lekoj aŭ ĉirkaŭ 150 EUR, sed du trionoj de la civitanoj ricevas malpli.
Korupteco
Kial do tia situacio ? Laŭ la ĉefo de la opozicio, la regantoj ne plu pensas pri la bonfarto de siaj regatoj. Oni kalkulas ke, pro granda korupteco, oni forrabas ĉiujare 800 milionojn da eŭroj per doganoj, aŭkcioj, ŝmirmono, ktp. Albanio komparatas tiel kun Ugando se temas pri korupteco de ĝiaj regantoj1. Pro tio, la salajroj estas tre malaltaj; en hospitaloj la medikamentoj mankas; en la lernejoj oni ekkonstatas la verdan koloron ĉirkaŭ la okuloj de gelernantoj; la stratoj estas malbonstataj; la provizado per elektra energio kaj trinkakvo estas problema. La registaro ne apogas la malgrandajn kaj mezgrandajn firmaojn kiel antaŭe. Sekve miloj da tiaj privataj entreprenoj fermiĝis kaj multaj fremdaj investistoj foriris. Ankaŭ la publika ordo ne pliboniĝis. La inflacio dum 1999 estis je ĉirkaŭ 74 % kaj senlaboreco en pluraj distriktoj atingas pli ol 50 %. Dume la regantoj plialtigis siajn salajrojn du- aŭ trioble! Tia situacio postulas, laŭ la opozicio, plifruigon de la ĝeneralaj balotoj.
Bardhyl Selimi MEZINI
1. Noto de la redaktoro: Laŭ listo de Transparency International (MONATO, 2000/2, p. 8), Ugando estas en la 87a loko, kaj Albanio en 84a.
|