PoezioPoemojKio estas Amo?
Kio estas la Amo? Ĉu la sento Bolanta kaj brulanta en la koro? Nektaro de plezuro kaj doloro, Foli' dislokigata de la vento ?! ...
Ĝi povas esti nur turmento, Pasio senmezura kaj furoro, Povas esti iluzi' ... En sama horo, Povas ĝi esti vera sentimento! ...
La Amo, la plej bela la plej pura, Povas esti la ĝardeno de la animo, La korolo de la floro plej velura! ...
Sed ankaŭ povas ĝi esti dorneto Pikanta nian fingron ... eĉ la rimo Tre rara kaj neebla de Soneto!...
Muritiba, la 19an de januaro 2000.
Melodio de la Amo
La Primavero estas Primavero, Sezono la plej dolĉa de la Jaro. Brilegas Sun' sur ondojn de la maro Multegas floroj, kantas la Espero! ...
Mirindas la Naturo! ... La kamparo Fariĝas Paradizo sur la Tero. Ne estas tie loko por sufero, Ne estas tie loko por amaro!...
En noktoj de lunlumo, la ĉielo Invitas nin al amo! ... el mielo Fariĝas lipoj de la Amatin'...
Kaj mi memoras! ...Ho! ... mi petas Dion, Aŭdi, denove, tiun melodion: Ĝemetojn ŝiajn dum mi kisis ŝin! ...
Ĉiuj Ni Estas ...
Tie, kie la vento rondas kaj la mar' -- timinda lupo, ululante venas! ... Tie, kie la Lun' aperas kaj la Sun' foriras ... Tie, kie la brizo rompas la vualojn de l' fianĉiniĝinta nebulo ... Mi vidas la trancon de l' Universo, kaj surprize ekstaziĝas antaŭ la avideco de la Naturo! ... Mi volas movi montarojn kaj min levi al tiuj pintoj de ĵetado kaj fantazio ... Mi volas revi pri amo kaj kimero ... Boligi la kaldronon de l' ideoj en la kuirejo de la penso! ... Vidi lunkisojn sur la lipojn de l' soluleco! ... Sed mi sentas min ligita al la laĉoj de l' antaŭjuĝoj ... Ĉar ili refortiĝas sub ŝajno de virteco, kaj eĉ vole-nevole, ni ĉiuj estas ja! ...
Muritiba, la 21an de februaro 1999.
Flavaj Floroj ...
Ridi mi volas sed ne povas ... Kranioj senĉese ridas meze de l' Tombarejo! ... Plori mi povas sed ne volas ... Vidvinoj, Patrinoj kaj Fianĉinoj Senĉese ploras manke de siaj karuloj, pereintaj dummilite! ... Por ilin rememori, tre malĝoje, ili uzas la misteran kaj veran lingvon de la floroj -- la flavaj floroj de l' Saŭdado ...
Ama Mistero
Mi volas ami! ...Eble tro malfruas! ... La tempo pasis kaj kun ĝi la jun' ... Jen la deziro sopirata nun: "Duiĝu, vivo! ...", sed ĝi nur unuas.
Belokulino trafis min! ...Jen pluas Sufero mia pro l' dolora pun' ... Ke ŝi brilegas per radia sun', Dolĉegas voĉo, softas, kaptas, gluas ...
Ĝemelanimon trovis mi sur vojo?! ... Ĉu la fratinon de l' alia fojo, Kiam ni venis kune sur la Teron?! ...
Sed kial nur nuntempe ni renkontas? Anstataŭ ĝojon, larmon nur ĝi fontas. Komprenu, se vi povas, la misteron! ...
Memoro kaj Saudado
Memoro kaj Saŭdado estas dramo Kiun la homo vivas sur la tero ... Li ne liberiĝas de l' sufero, Katenas lin ligiloj de la amo.
Kaj kien ajn li iras, jen la flamo Fajranta lian bruston sen espero ... Lin ne vizitas beno de l' prospero, Kaj nun ne plu la ĝojoj de l' iamo.
Pri la pasinto de feliĉa homo, Amanta kaj amata ĉe la domo. Nur restas venko de l' dolorinvado! ...
Kaj nun dilemo ĉe la kruca vojo: Se li forgesas, venas la malĝojo, Se li memoras, venas la saŭdado! ...
La Nova Jaro 2000
Estiĝas novaj tempoj pli progresaj, Ol la pasinta tuta jarcentaro! ... Tekniko kaj Scienco -- pli sukcesaj Kaj multon promesantaj en ĉi jaro! ...
Kaj fine de 2000 -- Nova Jarmilo Ekiĝos, novjarcent', jardeko, Nova Jaro ... Ni ĉiuj kantos pro la Memuaro, Kasteloj de projektoj de l' Homaro, Ek de Indoĉinio ĝis Brazilo! ...
Avancu ni la kurbon de la vojo, Sen timo, ŝanceliĝo, malkuraĝo ... La akvo daŭras flui, eta rojo scianta tamen ke ĝi falos riveren, Kaj ĝi ne haltas triste, malespere! ...
Poetoj, ne silentu en la nova Erao de novaĵoj kaj ekstazo! ... Ni estu preparitaj por la fazo Tuj venonta, kaj ne, senpovaj, Kun versoj nedirataj kaj sen frazo! ...
De entuziasmo kaj vibrado, kvazaŭ jam mortintaj en junaĝo, Ni ne mutiĝu sub premo de Saŭdado, Kaj de larmoj elverŝitaj dum vojaĝo! ...
Guido van DAMME
|