MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

LITOVIO

Nekutimaj transportiloj

Dum 25 jaroj la litova Zigmas Krakys el la urbo Taurage konstruis ĉirkaŭ dekkvin vetur-, glit- kaj flug-transportilojn. Parton da ili li donacis, aliajn rekonstruis. Lia lasta verko estas neĝa motorciklo -- trirada transportilo konstruita el traktoraj, motorciklaj kaj aŭtomobilaj partoj. La aŭtodidakta konstruisto inventis ĝin, kiam vintre, pro neĝkovritaj vojoj, li ne povis veturi al siaj gepatroj, loĝantaj en vilaĝo.

La grandeco de la neĝa motorciklo estas difinita de la traktoraj radoj. Tial en tiu transportilo estas uzataj nur aertuboj (pneŭmatikoj, kiuj protektas ilin, superfluas, ĉar ili estus tro dikaj kaj

tro pezaj). La radojn protektas gudro-tolo, envolvita en la aertuboj. Tiuj radoj estas malpezaj kaj ebligas, ke la neĝa motorciklo sin tenu sur akvo. En la plej nova kreaĵo de Zigmas Krakys estas muntita motoro de motorciklo "Suzuki", kies potenco egalas al 98 ĉevalpovoj. Tiu transportilo en ebena vojo, veturante en rapideco de 70-80 km/h, konsumas je 200 km ĉirkaŭ 18 litrojn da benzino.

"Komence mi konstruis aparatojn kun helicoj -- aerosledoj. Tamen tio ne funkciis, ĉar helicaj aloj trafis arbustojn kaj rompiĝis. Per aerosledoj ne estas oportune glitveturi tra kamparo, ĉar tie malhelpas plugitaj kampoj kaj fosaĵoj. Mi provis ankaŭ raŭpojn, tamen ili estas tro pezaj. Pro tio por miaj modeloj plej multe taŭgas radoj", diris la konstruisto.

Zigmas Krakys rememoris, ke dum la soveta regado estis pli simple konstrui aparatojn, ĉar tiam estis pli facile akiri la necesajn partojn. En flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj. Per tiuspeca transportilo li flugadis al la apuda vilaĝo viziti siajn gepatrojn. Unufoje la piloto trafis rusajn soldatojn, kies militbazo troviĝis en regiono proksima al Kaliningrad. Ili nur avertis la aviadiston, ke li ne plu flugu per tiu flugaparato. Tamen la konstruisto neglektis tion.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01