LibrojEn spegulo de l' sarkasmoFervoraj legantoj de MONATO konas kelkajn novelojn de Higino García pri Uzinurbo: Virta la konkubino, La aliaj mortintoj ... Nun tiuj kaj aliaj noveloj de la aŭtoro -- entute dek du -- estas kolektitaj sub unu kovrilo kaj konsistigas koheran kolekton. Eĉ ne novelaron, sed romanon, ĉar ĉiuj noveloj estas ligitaj de komunaj protagonistoj, prezentitaj en diversaj momentoj de iliaj vivoj, kaj ĉiuj kune donas plenan impreson pri la mondo, kreita de García . La ĝenron de tiu novelaro-romano oni povas difini kiel sciencfantazion, aŭ antiutopion, ĉar temas pri iu malproksima estonto, kiam la Libera Merkato triumfas jam dum jarcentoj, kie funkcias robotoj, eblas plene anstataŭigi homajn organojn per la artefaritaj ktp. Tamen mi preferus nomi la libron simple satira, simile al verkoj de Swift aŭ Szathmàri, ĉar tra figuroj kaj bildoj, imagitaj de la aŭtoro, ni klare vidas la modernajn aktualaĵojn, sed en formo logika ĝis absurdo. La satiro ne estas, tamen, ridinda; ĝi estas eĉ timiga kaj tragika, kaj la ĉefa arta rimedo en la priskriboj estas gala sarkasmo. Imagu la mondon, en kiu regas alterne du partioj: Ekonomia kaj Ekologia, tamen la diferenco inter ili estas ne tro rimarkebla. Ĉefe, laŭ rilato al ratoj. Tre fortas la religio: la homoj adoras Sanktan Ekonomion, Ĉiopovan Financon ktp. Nu, kaj la plej renoma profesio estas, sendube, Ekonomikisto. Ankaŭ ekster la religio estas tre gravaj mistikaj moroj: unu el la plej estimataj profesioj estas tiu de la horoskopistoj, kiuj aŭguras la estonton laŭ, ekzemple, koloroj de fumo eliranta el uzintuboj. La homoj estas bone disdividitaj je sociaj klasoj, sed nur se ili havas laboron (facile perdeblan), ĉar "kiu ne laboras, rajtas nek spiri nek vivi". Nu, senlaboruloj povas vivi en rubejoj kaj ĉasi senhejmajn hundojn kaj ratojn (ĉasante ratojn ili eĉ plenumas gravan ekologian-higienan funkcion), sed ili ne estas konsiderataj oficiale ekzistantaj, kaj junuloj el altaj klasoj rajtas ilin ĉasi kaj mortigi por seniĝi de stresoj. Ankaŭ tre estimata profesio estas tanatologoj, kiuj helpas, inter ceteraj taskoj, al suicidinklinaj homoj dece adiaŭi la vivon. Ja vere suicido estas la observenda homa rajto! Ankaŭ aliaj homaj rajtoj estas zorge observataj: ekzemple, seksismo estas grava delikto por prostituitinoj, kiuj ne devas fari diferencon inter viroj kaj virinoj en seksaj kontaktoj. Pri tio zorgas Buroo pri Moralaj Aferoj. En tiu ĉi socio (kie fakte ĉiu trajto estas facile rekonebla, ĉu ne?) la homaj emocioj, kiel amo inter viro kaj virino, bonkoreco, kompato ks., se ekzistas, do estas konsiderataj kiel siaspecaj perversoj. Aŭ eĉ mutacioj. Fakte, la homoj, edukitaj en la Uzinurbo, mem tiel opinias. Verŝajne, la sola homa emocio, kiu estas nevenkebla de Libera Merkato Triumfinta, estas la amo de la gepatroj al infanoj. Ne hazarde ĝuste pri ĝi temas la plej brilaj noveloj-ĉapitroj de la libro: "Paĉjo" kaj "Aliaj mortintoj". Verŝajne, nur tiuj restaĵoj de homeco, kaj ankaŭ malnovaj libroj, estas la sola perspektivo por eventuala resaniĝo de tiu imagita mondo, kiu estas tiom simila al la nia.
Nikolao GUDSKOV
Higino García: Kapturnoj. Serio Stafeto 24. Eld. FEL, Antverpeno, 1999. 160 paĝoj kudre binditaj. ISBN 90-71205-82-7. Prezo ĉe FEL: 16 eŭroj + afranko.
|