LingvoPRUNTOJArabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvojDufoje la turkoj sieĝis Vienon. En 1529, tuj post la konkero de Hungario, ili venis la 25an de septembro antaŭ Vienon. Jam 19 tagojn poste ili retiriĝis, ĉefe pro la komenciĝanta vintro. En 1683 venis multe pli granda, almenaŭ 200-mil-kapa armeo denove al Vieno. Nun la sieĝo daŭris preskaŭ du monatojn -- fine germana-pola armeo liberigis la germanan ĉefurbon. Inter la militoj estis ĉiam pacaj periodoj. Tiam ekfloris komerco kaj scienca interŝanĝo, ankaŭ en suda Eŭropo. Ĝis la 13a jarcento la suda parto de Hispanio estis araba-islama lando. La hodiaŭ hispana urbo Córdoba estis dum longa tempo la centro de la araba klereco. En Sicilio la registara lingvo estis la araba. La germana reĝo Frederiko Dua (1194-1250) parolis arabe kaj tradukigis la arabajn sciencajn librojn en la latinan. Nemirinde, ke en la germana, aliaj eŭropaj lingvoj kaj Esperanto troviĝas multe da vortoj el la araba, turka kaj persa lingvoj. La germana vorto Dolmetsch [dolmeĉ] estas turkdevena: tilmaĉ signifas peranto inter du homoj. En Vieno ofte aperas la vorto Tabak-Trafik: tio estas malgrandaj vendejoj por tabakvaroj kaj gazetoj. Tafrik estas araba kaj signifas pomalgranda komerco. En magazeno (arabe mahzan = storejo por varoj) oni aĉetas pli grandajn kvantojn da varoj. Hatschen [haĉen] signifas en Vieno longe, pene iri; tio venas de araba haĝ: pilgrimisto al Meko. Se vi ne havas tempon kaj volas ion aĉeti en la viena aŭkciejo Dorotheum, vi povas iri al anstataŭanto: Sensal. Tiu vorto ekzistas, laŭ mia scio, nur en Vieno kaj venas de araba simsar: makleristo. Ĝis 1500 la araba mondo estis kulture kaj science pli evoluinta ol Eŭropo. Tial la eŭropaj medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj. Ankaŭ kemio estas arabdevena vorto. La alkemiistoj sensukcese strebis al la produktado de oro el malmultekostaj materialoj. Tamen la moderna kemio estas plievoluigo el la tiama alkemio. El Turkio kaj Arabio venis ekzotikaj varoj: tapiŝoj, spicoj, fruktoj. Oranĝo estas persdevena vorto. Jen listo de arabdevenaj vortoj. Ne aperas esprimoj, kies deveno estas klara, ekzemple islamo, sultano kaj aliaj.
Walter KLAG
|