MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KROATIO

Post morto -- nova sorto

Finiĝis en februaro iom pli ol unumonata balotperiodo, dum kiu kroatoj elektis unue la novan parlamenton kaj tuj poste la ŝtatprezidanton.

Dum la unuaj naŭ jaroj post sendependiĝo politike nenio ŝanĝiĝis. Restis unupartia sistemo gvidata de despota ĉefo. Franjo Tuĝman ne permesis kontraŭstaron kaj uzis sian partion, Kroatian Demokratian Komunaĵon (HDZ), por promocii sin mem. Same restis la samaj homoj, kiuj regis en la komunisma periodo. Ili nur el la komunisma partio transiris al HDZ. Konstrui "grandan Kroation", kun la revo ŝteli por ĝi iom da Bosnio kaj Hercegovino, kostis evolupostreston de deko da jaroj. Izolita, sen esti ligita al la politikaj eŭropaj procesoj, Kroatio restis politika dinosaŭro.

Sed la reĝimo ankaŭ ege damaĝis interne la propran popolon. Privatigo en Kroatio (la ŝanĝo de iama ŝtatsocia posedo) estis realigita tiel, ke ĉiuj valoroj estis disdonitaj al merituloj por la nova ŝtato -- do laŭ la feŭda maniero. La "imperiestro" disdonis feŭdojn al siaj lin obeantaj vasaloj. Nun ĉirkaŭ 500 plej riĉaj kroataj familioj posedas 90 % de ĉiuj havaĵoj.

Sep sekretaj servoj

La averaĝa kroato farigis malriĉulo, la ŝtato ege ŝuldas al eksterlando (naŭ miliardojn da eŭroj), la grandaj ŝtataj fondaĵoj, kia ekzemple la emeritula, havas grandegajn minusojn, la plej valoraj entreprenegoj, kia Kroataj Telekomunikiloj, estas jam venditaj al eksterlandaj firmaoj. La ŝtato posedas sep diversajn sekretajn servojn, kiuj ĉefe ŝirmas la reĝimon, ne la popolon. Kroatoj jam longe estas ege malkontentaj pro la regmaniero de tuĝmana HDZ kaj fine la morto de la diktatoro ebligis novan venton.

La balotoj por la nova parlamento la 3an de januaro signifis por kroatoj veran renesancon. Tion montris ankaŭ la preskaŭ 75%-a partopreno en la balotoj. La reganta HDZ, malgraŭ ĉiuj eblaj trukoj en la balotleĝo (interalie, ke balotrajton havas ŝtatanoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj estas kroatoj -- kaj ili povas elekti ĝis 10 % de la kroata parlamento), malvenkegis. Ĉiuj plej gravaj centraj kaj maldekstraj partioj formis koalicion, kiu nun havas 95 parlamentanojn en 151-membra parlamento. HDZ gajnis entute 46 lokojn, la ekstreme dekstra HSP kvin lokojn kaj reprezentantoj de minoritatoj ankaŭ kvin.

Du subkoalicioj

La venkinta koalicio konsistas fakte el du subkoalicioj. La unuan konsistigas SDP (Social-Demokrata Partio gvidata de Ivica [ívica] Raĉan) kaj HSLS (Kroata Social-Liberala Partio gvidata de Draĵen Budiŝa [búdiŝa]). Ili du gajnis 71 lokojn en la parlamento. La malpli granda koalicio konsistas el kvar partioj (Kroata Kamparana Partio, Kroata Popola Partio, Kroata Liberala Partio kaj Istria Demokratia Partio), kiuj kune havas 24 parlamentlokojn.

La novan kroatan registaron gvidas Ivica Raĉan, prezidanto de la Social-Demokrata Partio. La registaro konsistas el 22 ministroj el la ses koaliciaj partioj.

Naŭ kandidatoj

En la unua parto de la prezidentelektoj partoprenis naŭ kandidatoj, el kiuj tri havis pli grandajn ŝancojn: la reprezentanto de HDZ Mate Graniĉ, de malgranda koalicio Stipe Mesiĉ kaj de la granda koalicio Draĵen Budiŝa. Efektive la du lastaj eniris la duan kaj lastan balotparton: la 7an de februaro elektiĝis fine la ŝtata prezidanto Stipe Mesiĉ. Interese, ke li estas verŝajne la sola persono en la mondo, kiu estis prezidento de du diversaj ŝtatoj -- li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991.

Kroatio devos nun klopodi laŭeble urĝe rekonkeri la perditan tempon. Ĝi devas ekstere fariĝi serioza kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio; interne sanigi la ekonomion, solvi sociajn problemojn kaj korekti mispaŝojn de la antaŭa regantaro. Interalie ĝi devos forpreni riĉaĵojn malregule transdonitajn al unuopuloj.

Unu el la plej gravaj taskoj de la nova gvidantaro estos reformi la juĝsistemon kaj ŝanĝi la konstitucion, kiu donas tro da rajtoj al la ŝtatprezidanto. La registaro devos kunlabori kun la Haga Internacia Tribunalo kaj plenumi ĉion, kion Tuĝman subskribis en la Dayton-a kontrakto. Tio signifas: liveri tiujn kroatajn civitanojn, kiuj estas akuzitaj kiel militkrimuloj.

Du kandidatoj, unu prezidento: dekstre Stipe Mesiĉ, kiu venkis sian rivalon Draĵen Budiŝa por fariĝi -- ĉu unike en la mondo? -- denove prezidento sed ne de la sama ŝtato.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26