PolitikoJUGOSLAVIOAtenco ne preteratentitaEl diplomataj fontoj iĝis konate, ke la 24an de marto -- tago de unujariĝo de la milito de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) en Jugoslavio -- oni planis atencon kontraŭ la ĝenerala sekretario de NATO George Robertson [ĝorĝ robertsan] kaj la komandanto de la militfortoj de la nordatlantika alianco en Eŭropo, generalo Wesley Clark [ŭezli klark]. Britaj kaj usonaj diplomatoj en Priŝtina, la ĉefurbo de Kosovo, tre atenteme reagis al onidiroj, ke la atakon preparis eble Serbio. Laŭ komunikoj, la altrangaj vizitontoj devis flugi el la ĉefurbo de Makedonio -- Skopje -- al Priŝtina per helikoptero, sed pro la risko de pripafo la flugo estis prokrastita je kvin horoj. Tio okazis -- laŭ NATO-reprezentanto -- pro "operaciaj konsideroj". Pro la ŝanĝita flugitinero de Robertson kaj Clark la planita vizito al la dispartigita urbo Kosovska Mitrovica ne okazis.
Raketpafilo
En februaro aŭtobuson de Unuiĝintaj Nacioj (UN) oni pripafis per raketpafilo. Ekde tiam kunlaborantoj de la sekureco-servo tre maltrankvilas pro la ekzisto en Kosovo de porteblaj raketpafiloj "tero-aeraj". Tamen oficialuloj de la pacdefendaj trupoj de NATO, kaj diplomatoj, dubas, ke serboj loĝantaj en Kosovo povus prepari raket-atakon kontraŭ helikoptero. Sed eĉ la plej malfortan minacon oni devas serioze pritrakti. La vizito al Kosovo de NATO-ĉefoj Robertson kaj Clark estis ligita kun la unujariĝo de la NATO-bombadoj de Jugoslavio pro subpremo de albanaj homaj rajtoj en tiu eksa aŭtonoma regiono. La flugatakoj pasintjare estas konsiderataj kiel sukcesaj.
Strategiaj celoj
Dum la milito kontraŭ Jugoslavio, kiu daŭris 79 tagojn, efektiviĝis 3000 NATO-aeratakoj. En du trionoj de la atakoj oni trafis celojn inkluzive de strategiaj industri-entreprenoj, pontoj kaj militobjektoj. Oni neniigis plimulton de la ekstermaviadiloj "MIG 29" (pli ol 20), likvidis 93 tankojn, 153 blenditajn transportilojn kaj 339 militveturilojn. Malgraŭ klopodoj de la pilotoj indulgi la civilan loĝantaron pereis rezulte de NATO-atakoj -- laŭ serbaj statistikoj -- 2000 personoj. Aŭdiĝis kritikoj kontraŭ ambaŭ NATO-ĉefoj, ke ili ne vizitis la urbon Kosovska Mitrovica. Tiu urbo estas plu dividita je du partoj -- serboj, loĝantaj norde, kaj albanoj sude. Oni mencias Kosovska Mitrovica kiel plej konkretan pruvon pri malsukceso de la internacia komunumo en Kosovo.
Evgeni GEORGIEV
|