MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Donace subteni ...

... la afrikan movadon

Mi ege ĝojis kiam mi ricevis informojn pri la Abonhelpa Fonduso de MONATO. El nia adresaro mi kompilis liston de aktivuloj el pluraj afrikaj landoj, kiuj sufiĉe bone regas la lingvon por legi la revuon. Se montriĝas ke tiu listo estas tro longa, avertu min, kaj mi forstrekos kelkajn nomojn tiel ke restos nur la plej kapablaj. Sed ne dubu ke estas pli da ŝatantoj ...

GBEGLO Koffi, Togolando

... aŭ la indiĝenajn dialogojn

Mi sendas al vi liston de partoprenintoj kaj nunaj kursanoj en la "Indiĝenaj Dialogoj", kiuj, laŭ mi, meritas donacan abonon kaj kapablos legi kaj pli-malpli kompreni la revuon. Por ili ricevi ĝin estos certe granda helpo, ne nur en la lingvolernado, sed ankaŭ por havi kontakton kun la mondo pere de Esperanto. Mi ne scias al kiom da personoj vi povus doni tiun eblon. Tial mi kompilis la liston laŭ la "meritoj". Mi ŝatus peti vin premii per abono almenaŭ la unuajn dek homojn ... se eblas. Por la aliaj, se tro longas la listo, bonvolu sendi donace kelkajn ekzemplerojn. Ni ĉiuj tutkore dankas la Abonhelpan Fonduson pro tiu subteno.

Katalin SMIDÈLIUSZ

Noto de la eldonejo: Por povi favore reagi al tiuj ĉi subtenopetoj ni bonvenigas donacajn abonojn al Abonhelpa Fonduso de MONATO.


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09