PolitikoIRANOVundita sed ne mortintaLa irana prezidanta baloto de majo 1997, en kiu la popolo subtenis intelektan mulaon Mohammad Ðatami, pruvis, ke tra Irano fluas grandega demokratia ondo. Religia aristokratio, aperinta post la islama revolucio, ne volas kaj ne povas kredi, ke ĝi devas transdoni la registaron al reformistoj. Sekvis do periodo de t.n. "interna terorismo". Ekzemple en marto ĉi-jare estis pafita Said Haĝarian, ĉefrolulo de la reformisma movado kaj ties teoriisto. Haĝarian fondis novan tutlandan partion Moŝarekat (Partopreno); la 290-membra parlamento, kies mandato komenciĝis en majo, konsistas pli ol duone el Moŝarekat-deputitoj.
Granda satano Sendube Haĝarian ne estis pafita de "malamiko de la ŝtato" aŭ de dungito "de la granda satano Usono". Laŭdire li estis pafita de "teroristo" subtenata de konservativuloj en Irano, kiuj bedaŭras sian perdon de potenco. Grave vundita, Haĝarian tamen travivis la atencon. Laŭ ĵurnalisto, lia stato similas tiun de la reform-movado en Irano: danĝere vundita sed ne morta. Preskaŭ certe sekvos aliaj tiaj malbonaj eventoj. Tamen neniu dubas, ke irananoj elektis demokratian vojon kaj la rajton mem decidi pri sia registaro. M. Reza TORABI/pg
|