El mia vidpunktoMil pardonpetojJen novaĵo post du miloj da jaroj. La katolika eklezio, pere de sia plej supera reprezentanto, la papo, konfesis kelkajn (multajn) erarojn kaj petis pardonon, senkulpigon pro la faritaj kaj ... farotaj pekoj. Jes ankaŭ farotaj, ĉar ĉiuj scias, ke spite al la bona dio, erari apartenas nur al la arbitro de la homaj kapabloj.
Kiaj, kiuj eraroj? Episkopo Luciano Mendes de Almeida [almejda] tiel resumis la mankojn de tiu sankta eklezio: - Eraroj sub preteksto de servado al la vero, pro maltolero, perforto kontraŭ disidentoj: religiaj militoj, ekscesoj en krucmilitoj, perfortaj metodoj dum la inkvizicio. - Pekoj, kiuj kompromitis la kristanan unuecon pro ekskomunikado kaj persekutado. - Pekoj kontraŭ Izraelio, popolo de la unua alianco, pro malatento, neglekto, malestimo. - Diverstipaj pekoj kontraŭ amo, paco, homrajtoj, popolaj kulturoj, aliaj religioj dum la evangelizadoj. - Mankoj kontraŭaj al la homa digno, al la sociala justo kaj ekonomikaj aliroj. Kaj tiel plu ... Tio estas tamen pezega pekoteko. La pardonpetado en la katekismo de la romkatolikoj estas, kiel ĉiuj scias (ankaŭ la aŭtoro, kiu iam estis zorgema mesoservanto), tre simpla. Oni, nature, pekas dum la tago. Vespere, ĝuste antaŭ la vesproj, oni konfesas ĉion al pastro. La pastro taksas la gravecon de la ĉi-tagaj pekoj kaj determinas laŭ rozario certan nombron da Patro nia aŭ Ave Maria ... kaj el tiu preĝado, finite, pardonite. Oni trankvile dormas la tutan nokton, por ĉion rekomenci la postan tagon. Tiel diurne marŝas nia mondo.
Brazilo 500-jara La brazilanoj (ne la tiamaj braziloj de Brazilio) festas la "malkovron" de Brazilo. Ĉu fakte malkovro, ĉu vera motivo por festo? Jen demandoj, kiuj vokas diferencajn respondojn. Laŭdire la portugalo Pedro Álvares Cabral [álvares kabrál] en la posttagmezo de la 22a de aprilo 1500, sur la plata oceano trafis, tute hazarde, la marbordon de Bahia en iu lando, kiun oni poste nomis Brazilio, kaj ankoraŭ pli poste (ekde la 29a de majo 1926) Brazilo. Interese, ke tiu kompatinda lando, antaŭ ties "malkovro", jam estis disdividita per la traktato de Tordeziljo de 1494. Ŝajne la indiĝenoj (la aŭtentaj braziloj, kiuj ne nomis sin brazilanoj) estis tre afablaj kaj rilatis bone kun la portugaloj, kiuj tute ne sciis, kion fari kun tiuj teritorioj. Bedaŭrinde la hispanoj intertempe malkovris gemojn, oron en Meksikio kaj Peruo, sekve la portugaloj ekimitis la aliajn en koloniigado 20 jarojn poste. La terura evangelizado komenciĝis laŭ la ĝistiama modelo de la inkvizicio, familiara al la portugaloj, laŭ la sankta milito, des pli ke la apartigo, de ŝtato kaj eklezio ankoraŭ ne estis konceptebla ... ankoraŭ apenaŭ konceptebla je la sojlo de la tria jarmilo. La veraj veroj estis truditaj al la paganaj indiĝenoj. El la tiamaj 3 aŭ 4 milionoj post buĉado kaj variolo, nun civilizite, postvivas eble 300 000 el tiuj gentoj. Tute nature, okaze de la "festo", de la 500-jariĝo la episkoparo petas, unu fojon plian, pardonon, senkulpigon al la indiĝenoj, gvaranioj, tupioj kaj aliaj miloj da ekstermitaj triboj, pro la diablaĵoj, sed nome de dio.
Nova gento Kiel aludite, la portugaloj post la batalado sciis bone rilati, eĉ seksrilati. Sen minimuma rasismemo ili fikis la restantajn indiĝeninojn, afrikajn sklavinojn, kaj eventualajn rusinojn, germaninojn, aŭ japaninojn k.a.. Kaj kiu povas aserti, ke tiel de 500 jaroj ne formiĝis nova gento, nun kun 170 milionoj da korpoj kaj animoj daŭre laŭ la volo de dio? Ĉu 500 jaroj ne sufiĉas por akorde al la ĉi-supre citita procezo, formi genton, t.e. laŭ la difino de PIV, "homa grupo, ne purrasa, sed prezentanta tamen socian kaj fizikan koherecon."? Sekve, feste, post 500 jaroj vivas en Brazilo ne brazilanoj, sed en lando Brazilio aŭtentaj braziloj. Almenaŭ, ĉar ni estas en epoko de pardonpetoj, ĉar ni celas kulturon de paco ankaŭ en Esperantio, ĉu ne estas tempo por ke nia eminenta, nobla, kompetenta akademio de Esperanto rekonsideru siajn decidojn, rekonu siajn mispaŝojn, induktitajn de la koloniismo, ksenofobio, naciismo, ŝovinismo, kiuj regis post la unua mondmilito? Ĉu reveno al apliko de la zamenhofa fundamento, ne estus pli facila kaj pli bona ol eventuala, eble ankoraŭ ne elpensita pardonpeto pro la eraroj?
Gilbert LEDON
|