ArtoMUZIKOBona leĝera rokmuzikoJen plia disko el Kolekto 2000, kun la kutime elstara prezento teknika kaj grafika, ĉi-foje ĉefe pro la pentraĵoj de Bruno Lassale. Temas ŝajne pri franca ensemblo, Kore, kun bonega prononco kaj kun muziko senprobleme elsendebla radie. El la 7 tekstoj, ĉiuj de Kris Spitzer, nur du estas originale verkitaj. Tamen tiuj du plene samstilas kun la 5 esperantigoj, des pli ke la tri bandanoj lernis Esperanton. Temas pri bonaj tradukoj, kun versoj kiel "Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo", kvankam jen kaj jen ŝoviĝis frazo iom konfuza (kion signifas "ne vagu ĝis skrupul"'?), aŭ adasismoj; ĉiel ajn ni ne forgesu, ke nacilingvaj tekstoj oftege havas preskaŭ nenian sencon, kio ne okazas en ĉi-disko. El enhava vidpunkto, en "La testo", "Vivo-riske" kaj "Pasanta pasio", temantaj respektive pri aidoso, aŭtoakcidentoj kaj amoristinoj, mi trovis tonon samtempe pesimisman kaj moralisman, ombran kaj sombran. Muzike Kore memorigas min pri tiel vasta kaj svaga koncepto kiel averaĝa leĝera nord-amerika rok-muziko, kun eðoj de Rainbow ĝis Rush. Ĝiaj profesi-nivelaj stilo (kiun ili mem nomas "rokvarietea") kaj ludado kompareblas kun tiuj de la kanto "La fina retrokalkulo" de la svedoj Europe (ekzemple en la kantoj "La sonĝoj" aŭ "Malkonsento"), dum alifoje (la komenco de "Sen ĝu"'), ili pensigas pri neniu alia ol ... Persone. Jorge CAMACHO
"Kia viv" de Kore estas havebla de Flandra Esperanto-Ligo kontraŭ 15,60 eŭroj + afranko aŭ per TTT de http://retbutiko.esperanto.be
|