Moderna vivoĈINIOFabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝasEn la pasinteco la ĉina registaro provizis laboron por ĉiu plenkreskinta urbano: ĉiu laboristo okupis ĝenerale la saman postenon dum la tuta vivo kaj ricevis preskaŭ saman salajron kiel ĉiu alia. Oni kredis, ke nur en kapitalismaj landoj perdas laboristoj siajn postenojn; neniam tamen en Ĉinio. Sed nuntempe pro diversaj reformoj ankaŭ en Ĉinio blovas malvarma vento de senlaboreco. Fabrikoj kaj malgrandaj kaj grandaj bankrotis, kaj pli kaj pli da laboristoj frontas al necerta estonteco. Sinjoro A, 42-jara, estis kadro en ŝtata fabriko. Antaŭ du jaroj la fabriko fermiĝis kaj sinjoro A fariĝis senlaborulo. Por vivteni sin li prunte prenis mil juanojn kaj starigis etan manĝejon. Malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al sinjoro A mankis spertoj en la kuirarta fako. Finfine li devis fermi sian manĝejon. Nun malfeliĉa li vivas per ĉiumonata ŝtata subvencio. Sinjorino B, 39-jara, estis ordinara laboristo en teksaĵa fabriko. Ankaŭ ŝia fabriko bankrotis. Senlabora, sinjorino B unue restis hejme. Poste ŝi partoprenis kurson organizitan de la ŝtato por fariĝi frizisto. Þi diligente lernis kaj nun pergajnas pli da mono ol antaŭe en la fabriko. Kaj ŝi kaj la klientoj tre kontentas.
XU Jinming
|