EnkondukoEstimataj gelegantoj,antaŭ kelka tempo nia redakcia sekretario P. Peeraerts menciis ĉi-loke, ke ni nun aplikas plej novan teknikon por enpaĝigi kaj prespretigi la revuon. Ĉion faras la komputilo kaj fine aperas preslameno. Kompreneble ne nur ĉe MONATO funkcias tiu ĉi tekniko, sed ankaŭ ĉe grandaj gazetoj. Ĵus oni transiris ankaŭ en la eldonejo, kie mi profesias, de "antikva" al moderna redaktoprogramo. Dum mia ĵurnalista kariero -- kiel okazas en multaj laborkampoj -- jam plurfoje mi devis lerni novajn teknikojn, sed ĉi-foje la ŝanĝo estis vere drasta. Kiel juna redaktoro mi verkis kaj redaktis manuskriptojn; ĉion ceteran faris aliaj. Nun mi povas (kaj devas) ne nur verki kaj redakti sed ankaŭ 1. korekti, 2. prilabori fotojn, 3. enpaĝigi, 4. eksponigi. Do mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo (presi mi ankoraŭ ne devas mem). Intence mi numeris tiujn paŝojn, ĉar temis pri 4 propraj profesioj. Tio signifas, ke nun elfalis en la eldonejo 4 kompletaj sekcioj kun dekoj da laborantoj. Jes, ofte mi legis kaj aŭdis pri tiaj perdoj de postenoj, kiujn oni noble nomas "raciigo" de produktado. Nun mi mem spertas ties drastajn efikojn. En nia kazo oni ne maldungos tiujn ĉ. cent homojn, sed proponas al ili aliajn postenojn en la entrepreno -- sed kiajn? Alte kvalifikita teknikisto ekzemple nun en la arkivo staplas ĵurnalojn. Kaj mi? Nu ja, antaŭe mi okupiĝis precipe pri enhavo kaj devis uzi nur dekonon de mia labortempo por teknikaj aferoj. Nun estas preskaŭ inverse: 80 procentojn bezonas la tekniko, iom da tempo restas por enhavoj. Bonŝance en MONATO mi okupiĝas, uzante modernajn teknikojn, nur pri enhavo.
Sincere via Stefan MAUL
|