MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KOMUNISMO

Ĉu finfine kompenso?

Okazis en Litovio internacia kongreso "Pritakso de Komunismaj Krimoj". Partoprenis reprezentantoj el 23 landoj kaj estis diskutataj 53 raportoj, kies aŭtoroj pritraktis la danĝerojn de komunismo por la hodiaŭa mondo kaj la riskojn por ekskomunismaj landoj.

Turnis sin delegitoj al Unuiĝintaj Nacioj kaj al registaroj de demokrataj landoj por fondi internacian tribunalon: tiu procesu kontraŭ komunistaj krimuloj. Laŭ la kongresaj aktoj: "Naziismo antaŭ delonge estas kondamnita kaj nazioj punitaj. Tian pravan kompenson devus sperti ankaŭ komunistaj krimuloj. Ili estu tuj transdonitaj al la ŝtatoj, kie ili krimis, cele al internacia juĝo."

Malliberejoj

Ekzemple, dum soveta okupacio Litovio perdis ĉirkaŭ 800 000 homojn. Ĉirkaŭ 300 000 personoj spertis teruron de komunisma reĝimo -- malliberejojn, ekzilon en Siberio kaj ekstrema nordo. Ĉiu tria arestito mortis pro torturoj, malsato aŭ pro sovaĝa klimato. Pli ol 30 000 homoj mortis en Litovio pro la okupantoj; pliaj 440 000 fuĝis.

Kongresanoj akceptis rezolucion pri "genocido". Oni proponis larĝigi ties sencon por inkludi ekstermon ne nur de gentoj, sed ankaŭ de politikaj kaj sociaj grupoj. Akceptitaj estis rezolucioj ankaŭ pri kompenso pro damaĝo farita de okupaciaj reĝimoj kaj pri internacia esplorado kaj jura pritakso de komunistaj krimoj.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01