MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseoj

IRLANDO

Ho, tempoj! Ho, moroj!

Pro historiaj kialoj, kiuj ne koncernas nin, preskaŭ ĉiu strato en nia urbo havas du nomojn. Eble ne la plej prestiĝa, sed certe unu el la plej allogaj estas Nova Strato, alinome "Promenejo de la Fraŭloj", kiu etendiĝas laŭ malpli ol unu kilometro de la eksa juĝista domo ĝis la trafikcirklo ĉe la enirejo de la urbo. Je la fino, sur la horizonto, vidiĝas Crochan [kroĥan], la sola vere elstaranta monteto en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiuflanke de Nova Strato, malantaŭ japanaj sakuraj arboj, kiuj portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo, estas vico de elegantaj loĝdomoj. Tie troviĝas malgrandaj vilaoj kaj la familiaj domoj ŝatataj de angla kaj irlanda burĝaro, nomataj bangaloj, kvankam ili malmulte similas la kabanojn bangladeŝajn, kiuj originale sugestis tiun nomon.

Nur kelkajn metrojn for de la trafikcirkla ekstremaĵo de tiu agrabla vojo, la entrepreno McDonald's decidis konstrui novan manĝejon kaj tiel enkonduki nordamerikajn frandaĵojn en nian senofendan komunumon. La matenon post ties malfermo mi piediris laŭ Nova Strato, kaj konsternite konstatis, ke la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj portantaj la M-simbolon de la firmao.

Putriĝintaj restaĵoj

Nun, en nia malgranda kampara urbeto, ekzistas ne malpli ol ses "krak-" aŭ "rapid"-manĝejoj, do elĵetaĵoj sur la stratoj konstante multiĝas. En ĉiuj heĝoj kaj ĝardenoj vidiĝas plastaj, paperaj kaj kartonaj ujoj enhavantaj putriĝintajn restaĵojn de transatlantika nutraĵo.

Ne nur en nia urbo, tamen, sed en ĉiu urbego, urbo aŭ vilaĝo, kie estas pavimo, ŝtona trotuaro aŭ teraso, la tuta surfaco estas makulita de milionoj da tretitaj pecetoj da maĉgumo, kiuj ne estas forigeblaj krom per specialaj maŝinoj. Tia forigo -- kiu pro manko de taŭgaj maŝinoj neniam okazas en nia urbo -- ne povas esti pli ol momenta, ĉar la malaperinta maĉgumo estas tuj anstataŭigita de novaj elkraĉitaj buŝaĵoj.

Ĉie, amasoj da infanoj kaj junuloj -- tiuj, kiuj ne jam sidas manĝante en la rapidmanĝejoj aŭ krakmaĉante usonan krevmaizon en kinejoj ekskluzive prezentantaj usonajn filmojn -- kuniĝas en parkoj, sur razenoj kaj ĉe stratanguloj. Ili portas bazopilkajn ĉapojn kaj blankajn palmopied-similajn tolŝuojn: kiel sencerbaj anasoj ili aspektas. Ilia parolado estas miksaĵo de loka dialekto kaj usonangla slango. Multaj aŭskultas rokmuzikon eligatan de grandegaj, apenaŭ porteblaj radio-aparatoj nomataj "getto-frakasiloj".

Importita malkulturo

Tiel nia eŭropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj, arkitektoj kaj verkistoj, iom post iom sinkas en ŝlimejon de importita malkulturo kaj malcivilizo.

La nacio kreita de la t.n. pilgrim-patroj, kiuj surteriĝis en hodiaŭa Nova Anglio, estas bazita sur noblaj idealoj kaj fervoraj esperoj. Domaĝe, ke ne nur Eŭropo sed ankaŭ ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01