LibrojAstronomio por æiujKomence de la jaro 2000 estiøis virtuale, do en la reto, la Astronomia Esperanto-Klubo AEK, kiu ligas interesulojn pri astronomio kaj astrofiziko. Partoprenas en øi ne nur universitataj profesoroj, sed ankaý sendormulaj laikoj, kiuj, ravite de la noktæiela beleco, volas ion ekscii pri la kosmo. La Astronomia Almanako 2000 estas la unua eldona¼o de la klubo. La belaspekta, bonpresita kajero enhavas abundon da artikoloj pri moderna astrofiziko, bazaj scioj pri astronomio, malkovro de planedoj ekstere de nia sunsistemo kaj evoluo de la steloj. La ilustra¼oj plifaciligas la komprenon de la tekstoj, kvankam la vortoj en la ilustra¼oj mem aperas iom tro malgrandaj. Je la fino de la kajero troviøas astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj. Mia impreso: tiu æi almanako estas leginda kaj rekomendinda.
Walter KLAG
Astronomia Almanako, numero 1, 2000. Diversaj kontribuantoj. Eld. AEK (Astronomia Esperanto-Klubo), s/l, 2000. 72 paøoj vinktitaj. Prezo æe FEL: 8 eýroj + afranko.
|