MONATO

Etoso de liberiĝo kaj de liberigo

El la antaŭparolo de Sten Johansson mi prenas la kvinan alineon, ĉar la antaŭparolanto mastras kaj la lingvon de la originalo de Edith Södergran kaj tiun de la traduko, kiu estas la sola el la du, kiun mi konas:

Kial oni legas ŝian poezion? Ŝajnas al mi ke ĝi eniras mian koron laŭ rekta linio, nebareble. Ŝiaj vortoj estas konscie elektitaj kaj poluritaj. Tamen, danke al nuda sincero kaj manko de masko aŭ pozo, ŝia animo parolas al mi kvazaŭ telepatie, ŝiaj sentoj penetras min kvazaŭ intravejne.

Ke la vortoj estis konscie elektitaj kaj poluritaj de la poeto, tion mi ne povas juĝi el la traduko, sed la nuda sincereco kaj la manko de masko kaj pozo estas plene konstateblaj el diversaj paĝoj de ŝia libro. La impreso, kiu restis en mi post la legado de ĉi tiu kolekto, estis tiu de virino, kiu loĝas en vira mondo, sentas la subpreman diskriminacion, kaj luktas kontraŭ ĝi per sia poezio: etoso de liberiĝo por si mem kaj de liberigo por aliaj ŝprucas en multaj paĝoj, kaj certe mia nescio de la sveda blindigas min por multaj aliaj lokoj, ĉar traduko de poezio estas la plej malfacila el la tradukoj. Verŝajne, tiu defio al la bonorda mondo inter la fino de la 19a kaj la komenco de la 20a centjaro estas la allogo, kiu puŝas al ŝia libro tiom multajn legantojn tiamajn kaj nunajn.

Pesimismo trapasas ŝiajn versojn (p. 8):
mi vidis virinon ridetan kaj ŝminkan ĵeti kubon pri sia feliĉo kaj mi vidis, ke ŝi perdis. Kaj jam en la sekvanta paĝo ni vidas la realismon, kiu pravigas ŝian pesimismon (p. 9) per malgranda, sed tre granda poemeto:

 
Vi serĉis floron 
kaj trovis frukton. 
Vi serĉis fonton 
kaj trovis maron. 
Vi serĉis virinon 
kaj trovis animon - 
vi elreviĝis.

Kaj estas nun facile kompreni, ke ŝia alparolato volis la belecon de la floro, la freŝecon de la fonto kaj la paciĝemon de la virino, sed ne la frukton, kiu estas rezulto de ago, sed ne la maron, kiu estas la fina kresko de la fonto, sed ne la animon, kiu estas la individuigo kaj la personigo de la virino. Du paĝojn poste ŝi estas eĉ pli klara (p. 11):

 
Mi fremdas en tiu ĉi lando, 
kuŝanta profunde sub maro prema, 
... 
Onidire mi naskiĝis prizonita - 
neniun vizaĝon mi ĉi tie rekonas.

Mi povas imagi la turmenton de homo, kiu kantas pri si mem por ebla konsolo kaj instigo de aliaj tiajn senkonsolajn vortojn (p. 38) en sia "Mia Futuro":

 
Mi starigos ĝin sur altaj kolonoj 
nomataj miaj idealoj. 
Mi konstruos ĝin kun sekreta koridor' 
nomata mia animo. 
Mi konstruos ĝin kun alta turo 
nomata soleco.

Ŝia doloro kaj ŝia ribelo fruktodonis kortuŝajn mesaĝojn por la tuta teranaro, kaj estus oportune traduki la tuton de ŝiaj verkoj. Mi pensas mem, ke mi fariĝis pli homeca post la legado de ŝia libro.

Pri la tradukinto mi povas diri malmulton, sed el la sola okazo de la aperigo de la originalo kaj de la responda traduko mi konstatis, ke ŝi vere penis redoni la originalajn trajtojn de la poemoj. Mi do gratulas ŝin pro tio!

Geraldo MATTOS

Edith Södergran: Lando malekzista. El la sveda tradukis Sabira Ståhlberg. Serio Kargo. Eld. Bambu Ltd, Varna, 1999. 92 paĝoj. ISBN 954-9637-05-0.

Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001