MONATO

ALBANIO

La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj

La industrio de nafto en Albanio ekis en la jaro 1920, sed ĝiaj spuroj jam estas konataj ekde la tempo de Strabo (greka geografo, 63/64 a.K. – 23 p.K.) Li menciis la surfacajn elŝprucaĵojn de nafto kaj gaso, ofte akompanatajn de flamoj, en la distrikto de Vlora.

En la jaro 1920 itala kompanio ĉerpis nafton en la vilaĝo Drashovice, apud Vlora, je profundo de 200 m. Tio estis rezulto de pluraj esploroj de fremdaj kompanioj dum kaj post la unua mondmilito. La trovo rezultigis la malkovron de gravaj rezervoj de nafto en la areo de Patos kaj Kucove de 1926 ĝis 1943. Tiuj rezervoj ekspluatiĝis intense per granda nombro da naftoputoj.

Ĝis nun estas malkovritaj entute ok fontlokoj de nafto, du fontlokoj de natura gaso, du de kondensita gaso kaj du de bitumaj sabloj kun relative grandaj rezervoj. Laŭ statistikoj oni jam ĉerpis ĉ. 50 milionojn da tunoj da nafto.

Ekzistas entute ĉ. 5000 putoj de 200 ĝis 6700 m profundaj. Por bori la putojn oni komence uzis frapajn borsondojn kaj post 1930 sovetiajn kaj rumanajn sondojn per rondirado. Dum la borado oni ofte renkontas malfacilaĵojn. La fakto, ke oni boris putojn je profundo maksimuma de 6700 m, klare montras la nuntempan sperton en Albanio en tiu kampo. La sableca nafta fontloko de Patos-Marinez estas unu el la plej grandaj de Albanio. Ĝi enhavas naftotenilajn horizontojn je diversaj grandecoj kaj kvalitoj.

Menciendas, ke la naturo de la ekspluatata nafto en Albanio estas tre viskoza, eĉ bitumeca. Tio instigis al uzo de modernaj ekspluat-metodoj: injekto de vaporo, injekto de karbona gaso, subtera bruligo, ktp. Lastatempe oni boris ankaŭ horizontalan puton kun longo de ĉ. 350 m kaj angulo de 85-90 gradoj. Por bori la horizontalan parton oni kunlaboris kun germanaj fakuloj kaj uzis kanadan kaj usonan teknologiojn.

En Albanio nuntempe estas 4 rafinejoj. Tre moderna kaj granda estas tiu de Ballsh je kapacito de unu miliono da tunoj da nafto jare. Tri aliaj en Fier, Kucove kaj Cerrik, je kapacito de ĉ. 400 000 tunoj posedas malnovan teknologion. Rezulte de malpliiĝo de investoj de la ŝtato, la jara produktado falis ĝis 400 000 tunoj kaj sekve funkcias nur parte la rafinejoj de Ballsh kaj Fier. Por transporto de nafto kaj gaso estas vasta reto de kondukiloj kiuj ligas fontlokojn, rafinejojn kaj distribuejojn.

Je organiza vidpunkto la industrio de nafto estis kaj ankoraŭ estas en fermita ciklo. Ĉiujn operaciojn, de esploro ĝis rafinado plenumas la sola ŝtata kompanio Albpetrol. La nombro da laborfortoj malkreskis de 32 000 en 1990 ĝis 14 000 nuntempe. En la albana naftoindustrio laboras ĉ. 1500 inĝenieroj kaj 4000 teknikistoj. La laboristaro havas sperton je 30 jaroj sed ankaŭ nuntempan teknikan kaj ĝeneralan kulturon.

Kun la venko de demokratio ankaŭ la albana nafto-industrio klopodis eniri en la kadron de merkata ekonomio. La parlamento kreis leĝojn por evoluigi la industrion kaj ebligi investojn de eksterlandaj kompanioj. Profitante de ĉi tiu leĝa kadro jam eklaboris mondkonataj kompanioj kiel Agip, Shell, Chevron, Hamilton, Premier Oil, ktp. La esploroj okazas surtere en la regionoj de Dumre kaj Peza, kaj enmare en Adriatika kaj Ionia Maroj. Malgraŭ kvarjara esplorado kaj investoj je ĉ. 200 milionoj da usonaj dolaroj, ankoraŭ ne certas industria malkovro de nafto kaj gaso. Tamen, pro la interesa geologia strukturo, ĉiuj kompanioj ricevintaj esplorblokojn espere daŭrigas siajn studojn kaj esplorojn.

Ankaŭ la plua ekspluatado de jam konataj fontlokoj interesas la fremdajn kompaniojn. Tiucele Premier Oil kaj Albpetrol kreis kunan entreprenon AAP, kiu uzos la plej modernan teknikon. Alia interesa investeblo estas la infrastrukturo. Ĉiuj rimedoj de Albpetrol estas eluzitaj teknike kaj fizike. Pluraj gravaj konsumantoj de gaso, kiel la relative nova uzino de amonia nitrato kaj de ureo en Fier, ĉesis funkcii pro manko de gaso.

Prof. Dr. Fatmir SHEHU


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:43