La tujaj reagoj al tiu okazintaĵo estis panikaj kaj ĥaosaj. La ŝtatpolicestraro tuj anoncis, ke ĝiaj policanoj agis laŭ la reguloj, kaj ke konsekvence ilin ne trafu iu riproĉo. Ili eĉ kulpigis la organizaĵon, kiu konsilas kaj asistas azilpetantojn. Tiu ja konsilas la azilpetantojn, kiuj atingis negativan finon de sia procezo, brue rezisti dum repatrujigo. Tiamaniere ili devigas la ŝtatpolicon uzi perfortan eskortmetodon, ĉar repatrujigo okazas per ordinaraj aviadilkompanioj, kaj la bruo ĝenas la aliajn pasaĝerojn.
La konsilistoj de la azilpetantoj siaflanke kulpigas la registaron pri malhumana azilpolitiko. Unu el la plej gravaj malglataĵoj estas, ke la proceduroj pri azilpetado longe daŭras. Multaj azilpetantoj jam dum jaroj atendas finan decidon. Ofte ili trovis por si kontentigan kvankam preterleĝan vivcirkonstancon, havas amikojn kaj socian vivon kaj fakte adaptiĝis al la belga vivo. Ne endas resendi tiajn homojn al iliaj antaŭaj malsekuraj vivcirkonstancoj.
Dum kelkaj semajnoj la ĥaoso daŭris. Tiam la senpaperuloj, subtenataj de la konsilaj organizaĵoj, decidis ekagi. Ili okupis preĝejon kaj tial denove fiksis la atenton de la gazetaro kaj la politikistoj je siaj problemoj. La pastro de la preĝejo reagis pozitive kaj decidis, ke li ne elpelos tiujn homojn. Baldaŭ sekvis aliaj similaj okupadoj de preĝejoj. Tamen, pro tio ke preĝejo ne vere estas tute taŭga loĝejo, la okupantoj post kelkaj semajnoj transloĝiĝis, ĉu al alia preĝejo por tie resti dum kelkaj tagoj, ĉu al pli komfortaj lokoj.
Kaj tiam ĉenreago sekvis. Post la preĝejoj aliaj organizaĵoj malfermis siajn pordojn al la senpaperuloj. Jen popoldomo de la socialista sindikato, jen la administrejo de kultura organizaĵo. Ankaŭ universitatoj miksiĝis en la afero. Subtenon ricevis la senpaperuloj de diversaj flankoj, i.a. de pluraj artistoj.
Je la komenco de la nova jaro ankaŭ lernejo, kiu edukas laŭ Steiner-pedagogio, malfermis siajn pordojn por senpaperuloj. Ilia motivo estis eduka: por la lernejanoj la konfrontiĝo kun la senpaperuloj valoras multe pli ol tuta jaro da socia edukado.
La lasta ŝtupo en la evoluo nun estas, ke eta komunumo, Haacht, alvokis sian loĝantaron disponigi ĉambrojn al azilpetantoj. Lastatempe la nombro de ili, kiuj serĉis helpon ĉe la komunuma socia servo, estis tiom alta, ke ĝi ne povis provizi loĝejon al ĉiuj.
Tio laŭdire signifas, ke (ekonomiaj) rifuĝintoj amase invados Belgion, kaj tion oni povas nek akcepti, nek toleri. Unue, ĉar Eŭropo ne volas tion, sed due, kaj pli grave, ĉar oni ne povas akcepti, ke nigraj muŝoj alflugas dolĉan, okcidentan mielpoton.
La morto de Semira Adamou evidentigis la
akran sensencecon de la belga jurosistemo.
Unuflanke eĉ la plej granda krimulo devas
havi la rajton, preskaŭ tute libere kaj
sen mankatenoj, sub gardado de nur du
policistoj, pristudi eĉ se nur
formale sian dosieron. Kompreneble
li ekuzas tian situacion por forkuri.
Aliflanke, principe senkulpa junulino
kies sola kulpo estas, ke ŝi estas
allogita de la okcidenta abundo estas
elpelita el la lando kun manĉenoj cirkaŭ
la pojnoj kaj kun eskorto de dek unu
policanoj. Sian krimon ŝi per sia vivo
pagu... eĉ dum tiu jaro, kiam
Unuiĝintaj Nacioj festis la 50-jariĝon
de la Universala Deklaro pri la
Homaj Rajtoj. Feliĉan naskiĝtagon.
gvd |
gvd