En 1917 la mikrobiologo Felix d'Herelle [derél] priskribis kaj ĝuste klarigis la agadon de bakteriofagoj. Li kulturis, en provglaseto kun nutra buljono, mikrobojn de disenterio. Unu tagon provglaseto, kien li aldonis gutojn de filtraĵo el feko de jam resaniĝanta disenteria malsanulo, fariĝis tute travidebla, kaj la mikroboj en ĝi plene malaperis. En la feko de la saniĝinto troviĝis io, kio mortigis la mikrobojn.
Eĉ pli, kelkaj gutoj de la buljono kun pereintaj mikroboj sufiĉis por mortigi mikrobojn ankaŭ en alia glaseto. Kaj tio okazis multfoje sinsekve. D'Herelle komprenis, tute ĝuste, ke la pereon de la mikroboj kaŭzas ne ĥemia substanco, sed iu reproduktiĝanta organismo, ĉar ĥemia substanco post multaj solvadoj, certe elĉerpus sian efikon. Li nomis ĉi tiun vivantan aganton bakteriofago, grekdevena vorto por `manĝanto de bakterioj', kaj supozis ke ĝi estas viruso.
Poste tio estis efektive pruvita: ĉiuj bakteriofagoj (ofte nomataj ankaŭ simple fagoj) estas virusoj de bakterioj. Same kiel en virusoj, ankaŭ en fagoj la genetika materialo konsistas el DNA aŭ RNA (desoksiribonukleata aŭ ribonukleata acido).
Baldaŭ post la malkovro de la disenteria fago estis trovitaj bakteriofagoj mortigantaj bakteriojn de ĥolero, abdomena tifo kaj aliaj, kaj oni komencis utiligi ilin por kuracado de multaj malsanoj. Dum la 20aj kaj 30aj jaroj daŭris la triumfa procesio de bakteriofagoj.
Sed iom post iom klariĝis, ke la fagoj ne ĉiam venkas bakteriojn. Per mutacioj, bakterioj povas akiri rezistopovon kontraŭ fagoj. Krome, la fagojn karakterizas tre severa specifeco, t.e. ĉiu fago mortigas nur bakteriojn de difinita genro. Eĉ pli, ekzemple, inter bakterioj kaŭzantaj abdomenan tifon ekzistas pli ol 80 t.n. fagotipoj, kaj ĉiun el ili detruas nur fago de ĝusta tipo. Pro tio tre gravas ĉiam apliki bakteriofagojn speciale adaptitajn al loka stamo (samhereda grupo) de bakterioj.
Kiam en la 40aj-50aj jaroj aperis sulfamidaj medikamentoj kaj antibiotikoj, kiuj havas vastan spektron de kontraŭbakteria aktiveco, ili preskaŭ ĉie forigis bakteriofagojn el kuraca praktiko. Oni tamen sukcese aplikadis fagojn en mikrobiologio kiel diagnostikajn preparaĵojn kaj en epidemiologio por determino de la kunligoj inter diversaj fontoj de infektado.
Sed baldaŭ estis malkovritaj novaj rimarkindaj kvalitoj de bakteriofagoj en genetiko. Aparte grava estas perfaga transportado de genetika materialo el unu ĉelo en alian, t.n. transdukto, kiu ludas gravan rolon en evolucio. Nuntempe oni jam vaste uzas fagojn por esploroj en gena tekniko.
La strukturo de fagoj estas bone esplorita per elektrona mikroskopo. Kvankam ili povas esti diversformaj, tipe fagoj havas kapeton kaj unu branĉon ligitan al ĝi. Ekzemple, la kapo de la bakteriofago mortiganta la intestan bakterion Escherichia coli [eskeríkia koli] estas sesangula. Interne ĝin konsistigas DNA kaj ekstere kovras albumina membrano. Por penetri bakterian ĉelon, fago komence fiksas la liberan finon de la branĉo al la membrano de la bakterio; al unu bakterio povas fiksiĝi ĝis 300 fagoj. Poste la branĉo de la fago mallongiĝas kaj per interna stangeto ĝi trapikas la mureton de la bakteria ĉelo. Tuj en ĝin enŝpruciĝas la faga DNA. Poste la proceso interne de la bakteria ĉelo estas simila al la efikado de la virusoj. La faga DNA plenumas la rolon de genetika matrico, kaj rezulte la bakteria ĉelo komencas generi novajn bakteriofagojn.
Sed la rilatoj de fagoj kaj bakterioj ne ĉiam estas antagonismaj. Ekzistas tiel nomataj moderaj fagoj, kiuj en formo nomata profagoj povas longe troviĝi interne de bakteria ĉelo kaj ne detrui ĝin. Nur sub influo de ekz. ultraviolaj aŭ radioaktivaj radioj la fagoj povas denove akiri kapablon detrui bakterian ĉelon. Tia simbiozo ofte forte ŝanĝas la ecojn de la bakterio. Tiel, ekzemple, la bakterioj de difterio nur tiam produktas venenon kaj provokas la malsanon de la homo, kiam ili entenas en si moderajn fagojn. Tia fenomeno nomiĝas en biologio lizogena (faga) konverto.
Lastatempe denove aperis la bezono trovi novajn kuracilojn kaj profilaktikajn metodojn por multaj malsanoj, kaj oni ree demandas, ĉu eblas nuntempe utiligi bakteriofagojn en praktika medicino.
Ĉe bakterioj plioftiĝas la kapablo rezisti antibiotikojn. Tiel okazas precipe en malsanulejoj, kie eĉ formiĝas tiel nomataj hospitalaj stamoj de mikroboj, kontraŭ kiuj multaj kuraciloj, antaŭe bonaj, jam ne efikas. Krome, pro la senbrida aplikado de antibiotikoj, registriĝas diversaj komplikaĵoj.
Bakteriofagoj estas absolute sendanĝeraj por la homa organismo, ne kaŭzas iujn komplikaĵojn kaj ankaŭ ne malutilas al la homa embrio. Por superi la specifecon oni preparas vaste efikajn fagaĵojn: en unu tablojdo samtempe koncentriĝas fagoj kontraŭ multaj bakterioj. Ankaŭ eblas speciale pretigi fagojn, adaptitajn ataki lokan stamon de bakterioj.
Analizo de pli ol 100 publikaĵoj pri aplikado de bakteriofagoj lastajn 10-15 jarojn montras, ke oni sukcese kuracis aŭ antaŭmalhelpis multajn malsanojn: disenterion, salmonelozon, abdomenan tifon, pusajn infektojn, ktp. Bonajn rezultojn donis ankaŭ uzado de stafilokokaj, klebsielaj kaj aliaj fagoj kontraŭ inflamaj malsanoj de oreloj, pulmoj, pleŭro kaj nazo.
Bakteriofagoj estis utilaj en preventado de intestaj infektmalsanoj post tertremoj kaj inundoj, kiam malbonas la higiena situacio. Krom tablojdoj ekzistas fluidaj bakteriofagaĵoj, sterilaj solvaĵoj por injektoj, ktp. Interesa esplorrezulto estis patentita en Usono jam en 1989: La aŭtoro proponas malhelpi dentan karion per bakteriofagoj, kiuj efikas kontraŭ acidoformantaj bakterioj en la buŝo. La fagojn oni enbuŝigu en dentpasto, pulvoro aŭ maĉgumo.
En sciencesploraj institutoj de la eksa Sovetio (Tbiliso, Ufa k.a.) oni sukcesis krei aktivajn kombinajn fagojn kontraŭ multaj bakterioj. En Samarkando, Uzbekio, kie laboris la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, oni aplikis bakteriofagojn por preventado de disenterio. La fagon en tablojdoj ni donadis al ĉiuj sanaj infanoj en vartejoj, al edukistoj kaj al laboristoj de kuirejoj kaj manĝejoj, unu fojon en ĉiu semajno, dum la tuta jaro. La fago estis speciale adaptita al la stamoj de disenteriaj bakterioj de la samarkanda regiono. Danke al la faga profilaktiko, disenterio preskaŭ plene malaperis en ĉiuj infanejoj.
Estonte, bakteriofagoj trovos vastan aplikadon en profilaktiko kaj kuracado de multaj malsanoj.