Monato

de István Ertl

La ĉi-suba teksto troviĝis sur primitiva informportilo malkovrita de arkeologoj. Post longa kohera peco, ĝia dua parto estas nur fragmente deĉifrebla. Ne estas konate sur kia kalkulo baziĝas la nekutime altaj jarciferoj. Pro sia kompleta senligeco kun la realo, la teksto estas apenaŭ interpretebla. Eblas supozi ke temas pri rakonto komplete elpensita, kiaj eventuale ekzistis en la nedokumentite fruaj tempoj de la homa historio (t.n. "fikcio").

LA NEKAPTEBLA OS'

Ĉiuj sciis ke naskiĝi la unuan de januaro 2000 estis iel aŭgura, ĉu mise ĉu male.

Ĉiuj, krom li.

Li ploris kiel ĉiuj beboj, suĉis, rampis, voĉis. Lernis malkodi la mondon, kies evidento malkreskis per ĉiu nova deĉifro.

La tagoj grize aŭroris, fulikoj kaj anasoj sulkis la kanalon fronte sub la fenestro. Li ekis piediri en la najbara tombejo, promenejo plej proksima, kie pri literoj kaj ciferoj instruis lin tomboŝtonoj, multe antaŭ la lernejana aĝo. Patro ne insistis sed ĉeestis, ĉerpejo de informoj; panjo kuiris, ŝanĝis vindotukojn. Solinfanoj vivas apartulan mondon, kies ekziston ili poste forgesas pro normalmondaj ambicioj.

Kiam li ekpovis kompreni la specifecon de sia naskiĝtago, inkluzive harfendojn pri la vera kiamo de l' jarmilŝanĝo, lia sepjarula fantazio emis imagi amikaron el la genaskitoj tiutagaj. Dekkvinjara, li ŝatis pensi ke la unua de januaro 2000 apartenas al neniu jarmilo, kaj ke li sekve estas ekstertempulo. Neniu aŭdis lin pri tiuj ideoj; ĉiu povis ilin imagi.

Kun Nora li konatiĝis en periferia perforejo. Ŝi ne apartenis al tiuj kiuj venas ĉiumonate por cerbopafo; fakte, ŝi nur akompanis aventureman amikinon. Li mem trovis stimulon en cerbomodifado kaj taksis konservemaj siajn gepatrojn pro la rifuzo de tia perfuzo. Kio pli agrabla ol trovi en sia menso, de unu tago al la alia, neatenditajn enhavojn, fremdajn sed ne fremdigajn?

Rapide ili decidis pri la nupto, tro rapide. Nur ĉe la matrikulisto li ekvidis la naskiĝdaton de Nora: ĝi estis ĝuste tiu kiun vi imagas. Al li ekŝajnis ke li incestas kronologion.

Por estigi infanon, li emis, paradokse, al la tradicia metodo, sed Nora insistis konsulti geniston. Jes, efektive, gasto-genoj estis pli rekomendindaj en ilia kazo. Tamen, proprakorpan gravedecon Nora juĝis ja utila dungo-vidpunkte, ĉar "tio freneze avantaĝas en bio-prezentoj".

La eta Kozo tamen fajfis pri la dungoŝancoj de la patrino. Fakte, ŝi devis resti hejmpatrino por prizorgi la ideton, kies korpo kreskis pli rapide ol la menso. La ĝibeto kiun oni supozis minora misformiĝo ĉenaska, kreskis konsiderinde, dum la piedoj restis atrofiaj. Estis timende ke li trairos misvivon, ĉar post la enkonduko de la eugenika leĝaro en 2008 handikapuloj iĝis tia raraĵo kiel centjaruloj en 1508.

Sed Kozo ne malfeliĉis. Li ŝatis karesi katetojn, hamstrojn, tuŝi tervermojn, insektojn, palpi ĉiajn animalojn etajn. Rimarkindis lia emo observi, sed provizore ne eblis konkludi kion lia cerbo faras per la arigitaj informoj. Lia parolo onomatopea neniam superis la nivelon de unujarulo.

Lia patro volonte okupiĝis pri li, sed nur kiom ebligis lia ekanta kariero politikista. Por gajni voĉojn, publike li devis ĉiel parentezi Kozon: kiu ja kredus ke tia infano estiĝis malgraŭ genista prizorgo? Feliĉe, pli ol privataĵoj, la publikon interesis lia kampanjo kontraŭ cerbopafoj, populara ĉe moderaj konservemuloj. Jam 34-jara, li fariĝis ŝtatsekretario pri sano.

Kozo ne lernis paroli, sed ja skribi. Dum de longe ĉiuj kutimis voĉdialogi kun komputiloj, li uzis eksmodan modelon kun klavaro, diligente fingrumata. Sub lia malkohera sintakso pulsis sukplena semantiko, nutrata de aŭdacaj biometaforoj. Siajn verkojn li disretis tutmonden, kaj tiuj adresatoj kiuj elektis ĉi tiujn el miloj da mesaĝoj, ne povis scii ke ili aŭskultas vortojn originajn el fingroj, ne el buŝo.

Kreskis poezia skolo ĉirkaŭ Kozo, preter Kozo. Ĝiaj unuopaj voĉoj apenaŭ distingeblis, kvazaŭ ĉiuj laborus laŭ komuna verkoplano. Iliaj versoj disvastiĝis incendie, kvazaŭ jam defaŭlte enmetitaj en la homaran softvaron subkonscian. Ĉe la pli-kaj-plia publiko ekestis la kutimo ne nur pasive aŭdi la tekstojn, kiel antaŭe, sed improvize respondi al ili. La cerbopafejoj iĝis dezertaj, ĉar ...

... komunikado infektiĝas de poezio.

La potencon de vortoj oni ne subtaksu ...

La jarmilidoj transprenis la potencon la 23an de novembro 2054. Ĉu iu kredis ke apokalipso respektas kalendaron?


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 19 oktobro 1999