Cube (Kubo)
Reĝisoris: Vincenzo Natali, Kanado
Tere kuŝas viro. Vekiĝante, li troviĝas en ĉambro sen pordo, sen fenestro. Ni scias nek kiel li venis tien, nek kial kaj ankaŭ li ne scias. Li estas vestita kiel malliberulo aŭ eble kiel frenezulo. Ni tuj kompatas lin kaj komprenas, ke li volas eskapi el tiu ĉi stranga karcero kubforma. Ĉe ĉiu faco de la kubo estas plato, monŝrankaspekta. Li elektas unu kaj turnas la fermilon: la plato glitas flanken kaj montras specon de kluzo, mallongan tunelon kondukantan en alian ĉambron, kien li pasas; malprogreso, ĉar li nun troviĝas en plua karcero, alikolora sed sama. Li antaŭeniras kaj tuj haltas. Subite lia korpo disfalas en kubojn, distranĉita per insido.
Tiel komenciĝas la impresa filmo de Vincenzo Natali, Cube (Kubo). Lia unua longfilmo, preskaŭ scienc-fikcia sed almenaŭ fantazia, estas fascina kaj ege sukcesa. Malgraŭ la buĝeto de 350 000 kanadaj dolaroj, sumo sufiĉa por nur 20 tagoj da filmado, ĝi jam meritis premiojn ĉe pluraj internaciaj kinofestivaloj.
La 28-jaraĝa reĝisoro sukcese kreas suspenson ekde la unua sceno, kiu ade plistreĉiĝas ĝis la lasta. Post la unua morto, ni renkontas ses ĉefrolulojn, ĉiun en sia karcero, kiuj fine renkontiĝas unu post la alia kaj kunlaboras por eskapi el la inkubejo. Ĉiu el ili havas elementon utilan por eliri la puzlon.
Tiom facile tamen ne estas. Ĉiu kluzo kondukas al alia karcero, sed kelkaj kuboj estas mortigemaj. La insidoj estas diversaj tamen same inkubaj: acid-ŝprucoj, miloj da ŝtal-pintoj, klingo-reto (kiu kaŭzis la morton de la unua kaptito). Tamen eĉ se teruraj, tiuj insidoj estas pli psikaj ol sango-karnaj. La tuto estas necerteco: por eskapi ŝajne necesas pasadi tra la ĉambroj; sed kiuj kluzoj kaŝas insidon, kiuj ne?
Krom tiu ĉi streĉo ununivela, ankaŭ inter la kaptitoj streĉiĝas la rilatoj, ĉar evidentas, ke la homa transviv-instinkto pretas oferi aliulojn por savi la propran haŭton. Kiel prov-ratoj en kaĝo, ili strebas liberigi sin: ili scias, ke homo, ne manĝante, ne trinkante, vivos nur ĉirkaŭ tri tagojn. Kaj kelkaj tro helikigas la grupon: eble plejbonas forlasi ilin? Tamen precize tiuj tenas la ŝlosilon nepran por vagadi plu tra la kuboj.
Kial tiuj uloj estas tie? Kial tia provo necesas? Ĉu ili transvivos? Ni nek scias nek scios. Tamen, kiel en verko de Sartro aŭ Kafko, la kompreno ne nepras. En la filmo tiaj informoj iĝas bagatelaj, tiom suspensa estas la intrigo. Vole-nevole komparebla kun la hungara freneziga ludilo, Rubika Kubo, la filmo bone povas esti sensenca kaj neklarigebla. Ĝi tamen estas videnda kaj revidinda.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |