Jam de pli ol du jarcentoj Irlando estas konata kiel lando de elmigrantoj. En epokoj de malriĉeco, multegaj trovis novan hejmon en landoj de la "Nova Mondo". Sed lastatempe elmigrado fariĝis enmigrado. Kiel aliaj membroj de Eŭropa Unio, Irlanda Respubliko prosperas. Pro tio, kaj pro konstante kreskanta nombro da rifuĝintoj, azilpetantoj kaj tiel nomataj "ekonomiaj migrantoj" el diversaj regionoj de la mondo, Irlando ricevas ĉiumonate proksimume 1000 petojn por resti en la lando.
En multaj aliaj ŝtatoj tiu ĉi kvanto apenaŭ rimarkindus, sed en relative malgranda insulo kia Irlando, kies loĝantaro plejparte homogenas, ĝi iom timigas la publikon kaj embarasas la aŭtoritatojn. Sekve, preskaŭ ĉiutage raportas amas-komunikiloj pri negativa reago kaj ksenofobio kontraŭ eksterlandanoj, precipe kontraŭ tiuj, kies haŭtkoloro nigras aŭ iom malhelas, ekzemple afrikanoj aŭ rumanaj ciganoj.
Trafataj estas ne nur azilpetantoj kaj rifuĝintoj. Minacate, nigraj aktoroj el Anglio, rolantaj en teatraĵo en Dublino, devis forlasi sian loĝejon. Malgraŭ tio, ke multaj enmigrintoj informas, ke ili estas afable traktataj en Irlando, okazis atencoj kontraŭ turistoj kaj homoj el EU-landoj laborantaj aŭ studantaj en la Respubliko. Tamen laŭŝajne kelkaj atakoj okazas por ŝtelado kaj ne pro ksenofobio.
Decaj irlandanoj esperas, ke negativaj sintenoj iom post iom malaperos, kiam la publiko estos alkutimiĝinta al la ĉeesto de fremduloj. Ili ne volas, ke evoluu flanke de mallarĝmensuloj rekta rasismo, kiu neniam funde fenomenis en Irlando.