Ili aspektis imprese: pintaj ĉapeloj, hakilo en la mano, daŭre drinkemaj kaj batalemaj - jen la "vakeroj de Alpoj". Hodiaŭ ilia profesio estas preskaŭ forgesita: flosigado. Tamen la tradicio vivas: inter la 31a de aŭgusto kaj la 3a de septembro 2000 okazis la 12a Internacia Flosista Renkonto en Karintio, la plej suda aŭstria federacia regiono.
Venis delegacioj el Germanio, Finnlando, Italio, Norvegio, Slovenio, Ĉeĥio kaj Hispanio por perflose navigi kun aŭstroj 60 km sur la rivero Drau. Veturis ok flosoj, ĉiu 12 m longa kaj 4 m larĝa, por po 25 personoj.
Flosigado estis en Karintio grava transportmaniero inter 1200 kaj 1940. La flosoj estis faritaj en flankriveroj de Drau. Per salikbranĉoj oni ligis 15 arbotrunkojn kaj sur tiuj kruce pliajn trunkojn. Tia floso povis porti ĝis 150 trunkojn. Ofte sur floso staris kabano kun forno. Kvar aŭ kvin flosistoj stiris. Veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km, meza rapideco po 10 km hore. Inter 1920 kaj 1940 estis transportitaj 500 000 kubaj metroj da ligno. Poste oni transportis lignon per fervojo kaj kamionoj. Hodiaŭ tiu danĝera laboro estas nur tradicio sen ekonomia fono.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019 |