Moderna vivoJAPANIOTradicio sigelitaAnstataŭ permane subskribi japanoj ofte uzas sigelilon. Sen sigelilo japanoj ne povas vivi: fakte, oni bezonas diversajn. Malmultekostajn sigelilojn oni facile aĉetas en butikoj. Sigelon tian oni uzas ekzemple por atesti, ke oni ricevis pakaĵon, aŭ por ricevi dokumentojn ĉe la urbodomo. Posedi tian malmultekostan sigelilon vere ne pruvas identecon: la tradicio tamen daŭras. Por poŝtoficejoj kaj bankoj oni uzas pli multekostan sigelilon. Efektive, por ricevi monon, oni devas uzi registritan sigelilon. Malfacile estas kaze de perdo registri novan. Ekzistas ankaŭ identiga sigelilo registrita ĉe la urbodomo. Tiu ĉi sigelilo tiom gravas, ke japanoj kaŝas ĝin en siaj hejmoj. Aĉetonte aŭ vendonte domon aŭ terenon, ekzemple, oni bezonas identigan sigelilon.
Kaligrafaĵo Ankaŭ kompanioj, oficejoj kaj lernejoj posedas siajn identigajn sigelilojn. La sigelilon oni uzas por oficialaj dokumentoj. Se la nomo de la entrepreno ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝas ankaŭ la sigelilo. Belartan sigelilon oni uzas por identigi ekzemple tradician pentraĵon aŭ kaligrafaĵon. Krei tian sigelon estas aparta arto. Emocia afero estas por japanoj, kiuj uzis sigelilon, kiam ili vidas la oranĝkoloran inkon -- en antaŭaj tempoj oni uzis sangon -- sur dokumento. Kvankam kelkaj rekomendas, ke oni uzu eŭropecan subskribon, la sigelo-tradicio plej verŝajne neniam malaperos.
HORI Jasuo/pg
|