Moderna vivoSVISIOInvadas la anglaLa angla iom post iom gajnas terenon en Svisio kaj estas granda risko, ke morgaŭ ĝi fariĝos la ĉefa komunikilo inter la diversaj popoloj de la lando. Estas en Svisio kvar lingvaj komunumoj, kaj tri oficialaj lingvoj: la germana, la franca kaj la itala. Ĝis nun, pro nacia kunteniĝo, ĉiu lernejano laŭleĝe unue lernas la plej gravan nacian lingvon (post la propra) antaŭ ol eklerni la anglan. Sed nun tiu ĉi regulo estas serioze pridiskutata. Ĉu ne plej bone enkonduki la anglan kiel unuan fremdan lingvon pro utileco kaj por havi unu lingvan komunikilon inter ĉiuj?
Politika afero Jam en Zuriko la kantona registaro decidis ekstudigi la anglan en la elementa lernejo, t.e. antaŭ la franca, kaj aliloke oni pripensas la ideon. La kantonoj estas suverenaj kaj rajtas reformi sian lernejsistemon konforme al lokaj bezonoj kaj deziroj, konsiderante nek landan kunteniĝon, kiu estas ege politika afero, nek opiniojn de aliaj kantonoj. Cetere la loĝantaro grandparte ne kontraŭas tian antaŭenigon de la angla. Tamen ekzistas risko, ke la angla fariĝos la plej grava lingvo de Svisio. Eĉ nun, ĝi estas oftege elektata i.a. por malaltigi la kostojn de tri-lingva reklamo-kampanjo. Tiu foje problemas pro la malfacilo ludi kun vortoj aŭ diferencoj inter idiotismoj kaj kulturaĵoj: ekz. rano estas simbolo de veterprognozo en la germana, tamen ne en la franca kaj la itala. Eĉ oficialaj registaraj kampanjoj informas per la angla, ekz. "No drink, no drugs, no problem" (nenia alkoholo, nenia narkotaĵo, nenia problemo). Por esti laŭmoda kaj por kapti la atenton de la junularo, oni nepre esprimas ideojn en la ekonomie potenca lingvo usona.
Konsumproduktoj Aldone pligrandiĝas la nombro de konsumproduktoj portantaj anglajn nomojn. Klare, oni vere bezonas tian interlingvon en lando, kie ĉiu pakaĵo, ĉiu etikedo donu uz-klarigojn kaj listigu ingrediencojn en almenaŭ du, tamen ofte ĉiuj tri oficialaj lingvoj. Apenaŭ restas spaco por alloga -- aĉetprovoka -- foto aŭ desegnaĵo. En Romandio kaj en Tiĉino elverŝas oleon sur la fajron la fakto, ke alemanoj kutime ne esprimas sin per la sama germana, kiun kunlandanoj trudstudas en la lernejo. Ili parolas diversajn dialektojn kaj ofte mem preferas paroli kun ne-dialektanoj alian fremdan lingvon, anstataŭ paroli la germanan, kiun ankaŭ ili trovas malfacila.
Marteno ECOTT
|