Nova statistiko farita ĉe la Londona Urba Universitato montras, ke (anima) deprimo kaŭzas al la brita regno du miliardojn da pundoj jare (tri miliardojn da eŭroj) kiel rektan koston. Se oni enkalkulas ankaŭ nerektajn kostojn (ekz. pro malpliigo de produktado), la tuto atingas ok miliardojn.
Ekonomiaj perdoj estas nur unu sekvo de deprimo, kiun oni diskutis en konferenco de la Londona Reĝa Medicin-Societo, sub la titolo: "Deprimo: Socia kaj Ekonomia Horloĝ-bombo". La konferencon aŭspiciis Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Medicin-Lernejo de Harvard (Usono), kun la celo atentigi pri la problemo.
En la konferenco 12 fakuloj el ok landoj traktis plurajn aspektojn de la deprimo, interalie emon al la malsano, memmortigojn inter maljunuloj kaj la efikecon de novaj kuraciloj kaj laborkondiĉoj. "Deprimego ĉiam pli forte skuos la socion kaj ekonomion en la tuta mondo, sed oni ankoraŭ ĝin ofte subtaksas", asertis la prezidanto de la konferenco, Arthur Kleinman. "Ĝi atakas multe pli da homoj ol la kancero, sed tamen oni elspezas tre malmulte da mono cele al ties solvo, kompare kun la kancero."