MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

AŬSTRIO

Ventelektrejoj en ofensivo

"Nur ke la forta vento fine ĉesu!" -- tiu ekkrio fojfoje estas aŭdata de la ĉefoj de la centraloj produktantaj elektron el la grava alternativa energio: tiu de la vento. Kvankam la helicoj aŭtomate ĉesas funkcii kiam la ventorapideco superas la valoron 85 km/h, "tamen antaŭ kaj post tiuj kulminoj estas observata pli alta konsumado de la elektro", diris Winfried Dimmel [vinfrid dimel], direktoro de la Societo de Ventenergio en Aŭstrio.

"La uzo de la ventenergio forte disvolviĝos ĉi-jare", diris Dimmel. La investoj por la jaro 2000 estas 30 milionoj da aŭstriaj ŝilingoj. Tiu monsumo estos impulso por la konstruado de 50 grandaj ventelektrejoj en Orienta Aŭstrio. Kaj krome, laŭ Dimmel, tiuj investoj kaŭzos pluajn investojn je totalo de 480 milionoj da ŝilingoj por ventelektrejoj.

Samtempe multaj federacipartoj altigis la konsumtarifojn de la elektro produktata laŭ naturamika maniero. Ekzemple, Malsupra Aŭstrio pagas po 0,9 ŝilingoj, kaj Vieno po 0,89 ŝilingoj por kilovathoro da elektra energio el ventelektrejoj. Sekve de tiuj plialtigitaj tarifoj kaj helpe de investoj eblas fondi ekonomiajn entreprenojn.

Do, nun en Aŭstrio estas 86 grandaj ventelektrejoj, kiuj liveras elektron al la landa elektroreto. Ili jam disponigas elektron al 23 000 loĝejoj en la lando,kaj rezulte de tio oni ĉiujare evitas aerpoluan ellason de 18 200 tunoj da karbon-dioksido.

"Konsidere la grandskalajn planojn por kreskigi la produktadon de ventelektro oni nun serĉas interesatojn, kiuj volas partopreni en projekto pri konstruado de ventelektrejoj", diris Dimmel.

Nun la plej granda produktanto de ventelektro en Aŭstrio estas la entrepreno Waldviertler WEB-Windenergie. Ĝi havas en la norda kaj balta regionoj de Germanio 4, kaj en Aŭstrio 12 ventelektrejojn. Dek pliaj estas planataj, inter kiuj estas tiaj por projektoj en Hispanio.

Andreas Dingl, direktoro de WEB-Windenergie, komunikis, ke en Germanio la utiligo de ventenergio, simile al la telekomunikado, estas unu el la plej intense kreskantaj industribranĉoj. Tie dum la lastaj kvin jaroj estis estigitaj 10 000 laborlokoj. Komence de la nuna jaro en Germanio estis 8000 ventinstalaĵoj por produktado de elektro, el kiuj 1000 nur pasintjare ekfunkciis.

Ankaŭ la dua plej granda aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind (Danubovento) havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj. Tiu entrepreno havas ventelektrejojn en Malsupra Aŭstrio ĉe Zistersdorf kaj Vieno. Samkiel WEB-Windenergie ankaŭ DonauWind proponas demokratian partoprenmodelon. Michael Galhaup, eksperto de DonauWind, deklaris, ke ĉiu investanto ricevos la rajton demokratie partopreni en la pridiskuto de ĉiuj esencaj decidoj de la entrepreno.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 01, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-29