Monato

RUMANIO

Nepras ŝpari, nepras reformi

Fine de 2000 la rumana parlamento elektis kiel ĉefministron Adrian Nastase, vicprezidanton de la socialdemokratia partio PDSR. Tamen la partio, gvidata de prezidanto Ion Iliescu, disponas en la parlamento pri nur malplimulto de deputitoj. Apogas ĝin la Naciliberala kaj Demokratia Partioj kaj la Asocio de Hungaroj. Tiuj tri partioj kontrakte konsentis dum unu jaro subteni la novan ĉefministron. Kontraŭis lin la dua granda parlamenta partio, la ekstremdekstra Granda Rumanio (PRM).

Nastase promesis akceli ekonomian kreskon kaj eniron en la Eŭropan Union (EU) kaj la Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO). Li diris, ke la estonto de Rumanio estas ligita kun Eŭropo, kaj aldonis, ke NATO estas la sola prudenta kaj ebla garantianto de ŝtata sekureco. Tamen antaŭ nelonge la Eŭropa Komisiono komunikis, ke Rumanio ne povas esti konsiderata "funkcianta merkata ekonomio" kaj ke nepras ŝparoj kaj ekonomiaj reformoj.

Privatigo

Laŭ Nastase, la registaro celas ĉiujaran ekonomian kreskon de ĝis 6 %, ĉefe per eksteraj investoj, pliiĝo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj kaj per privatigo. Tiel li esperas fine de sia mandato en 2004 malpliigi jaran inflacion ĝis sub 10 % (nuna inflacio: preskaŭ 40 %).

Nastase estis ekstera ministro de Rumanio en la periodo 1990-1992 kaj estas konsiderata adoranto kaj favorato de prezidanto Iliescu. Tiu regajnis potencon kaj prezidantecon post kvar jaroj en politika forgeso. Lia venko en la prezidantaj balotoj en novembro signifis duoblan venkon, ĉar samtempe triumfis lia partio PDSR, jam forpuŝita en balotoj en 1996. La tiam estiĝinta koalicio de centrismaj partioj ne plenumis siajn ekonomiajn reformojn kaj tial fiaskis en la ĵusaj balotoj.

Malsimile al la plimulto de eksaj komunismaj landoj en meza kaj orienta Eŭropo, Rumanio faris etan progreson en la pasinta jardeko rilate privatigon de la ekonomio kaj allogon de fremdlandaj investoj. La registaro de Victor Ciorbea en 1996-97 liberigis i.a. prezojn kaj valuton, kio ege necesis. Tamen la reformoj neniel fleksebligis la ekonomion aŭ rompis ŝtatmonopolojn. Anstataŭe, la enlanda malneta produkto malpliiĝis je 7 % kaj inflacio akceliĝis. Nur post tri jaroj oni notis ekonomian kreskon: 1,5 % en la jaro 2000. Oni prognozas en 2001 kreskon de 3 %, kiu dependas tamen de restrukturigo de metalurgio en Rumanio.

Malriĉo

Laŭ statistikoj, ĉiu tria rumano vivas en malriĉo kaj devas kontentiĝi je monata enspezo el ekvivalento de malpli ol 30 usonaj dolaroj. Inter aŭgusto 1999 kaj aŭgusto 2000 plialtiĝis prezoj je 45,4 %: aparte draste kreskis prezoj de legomoj kaj viandoj. Pro tio oni atendis inflacion de preskaŭ 40 % por la jaro 2000, al kio kontribuis la alta kosto de kruda petrolo, perdoj en agrikulturo pro senpluveco kaj la malalta kurzo de la eŭro.

Inter akraj kaj nesolvitaj problemoj restas la ankoraŭ funkciantaj malgajnigaj ŝtatentreprenoj kaj la manko de profitodona privata sektoro. Sen tieaj solvoj oni ne povas esperi je sukceso survoje al merkata ekonomio kaj eniro de Rumanio en la Eŭropan Union.

Evgeni GEORGIEV


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 9 februaro 2001