MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

Tagmeze en Tunizo

Kie estas la damninda slipo? Jen sescent dolaroj, jen la flugbiletoj, sed kie estas la slipo? Tiun Kristinan mi murdos, mi ŝin masakros maĉete!" ĉion ĉi pensis al si Davido Ruselo, kalva, dika mezaĝulo, dum li serĉis plu en la Kaoso de ilia komuna oficejo. „Eble sufiĉos simpla nudmana strangolado."

La strangolota Kristina estis lia sekretariino. Knabino deknaŭjaraĝa, beleta, ĉarma kaj vere aminda. Tamen iomete forgesema. Nu, Davido laboris kiel direktisto de eksportado koncerne Germanujon kaj Skandinavion. Lia propra ĉefo, Luko, estis alvokinta lin la antaŭan tagon malfrue vespere kun la tute ne atendita komisio frumatene flugi Tunizon. Davido okupiĝu pri la instalo kaj demonstracio de iu el iliaj komputiloj por la Tunizia Ministrejo pri Edukado. „Pro nia afero oni planas okazigi grandan kunvenon de ĉiuj ministrejaj sekciestroj, en tiu vi nepre partumu", estis dirinta Luko. „ĉiujn detalojn mi estas jam rakontinta al via Kristina, por ke ŝi skribu slipon por vi", li estis daŭriginta. „Mi mem devas tuj rapidi al la flughaveno por atingi la maŝinon al Bankoko. Ĝis la!"

Nu, Kristina fakte estis studento kaj nur pasigis praktikon ĉe la entrepreno. Kiam Davido mem dungiĝis ĉe tiu Franca firmao, proksima al Parizo, Luko promesis, „Davido, por vi ni havos sekretariinon trilingvan”. Davido klare memoras, ke tiu tiama eldiro estis tre trankviliginta lin, ĉar lia Franca vere ne estis tiom bona. Alveninte, Davido povis konstati, ke lia Kristina ja vere estis trilingva, simile kiel li mem. La promeso de Luko estis do tute valida. Bedaŭrinde tamen - kaj jen vere iom ĝena tameno - iliaj respektivaj trilingvecoj tute ne kongruis. Ŝi parolis - la Francan, la Hispanan kaj la Italan - li parolis - la Anglan, la Germanan kaj la Rusan. Ilia interkomunikado ĉe la verkado de iu komerca letero en la Franca al iu malkontenta kliento estis vere pli ol nur amuza. Memkompreneble Davido estis plendinta al Luko pri tiu lingva barilo, sed tiu simple ridegis, dirante - ke li promesis trilingvulinon, kaj jen ja trilingvulino. Davido plej bone sen prokrasto kontentiĝu. La cetero estos la problemo de Davido! Luko estis fininta sian prediketon per la vortoj, „Kaj entute, ĉu ŝi ne estas bela museto?" La slipo ne troviĝis. Se „la bela museto” entute estis iam ajn skribinta ĝin en iu ajn el siaj tri disponebla! lingvoj, ŝi evidente tuj poste en bona spiona tradicio estis formanĝinta ĝin. Davido ekprenis la biletojn kaj la monon kaj rapidis for - flugmaŝinoj ne kutimas atendi. Li veturis al la Orlea flughaveno Francstile - jen sinonimo por „je plena gaso kaj kun memdetruema kuraĝo limanta kamikazon". Li fakte atingis sian aviadilon kaj eĉ sukcesis akapari sidejon ĉe fenestro. Baldaŭ li estis en la aero super la nuboj survoje al nekonata Tunizo. „Nu”, li pensis, „pro kio mi estas direktisto? Evidente pro mia senlima inteligento, mia senlima kombinemo kaj mia senlima lerto.” Tiu iomete malmodesta pensaro konsolis lin, dum li mendis en sia aĉa Franca glason da tomatsuko de la stevardino. Brava Davido eble pli konvene estu konfesinta al si, ke en la tiama momento li estis forgesinta adapti sian vicon da senlimaj naturdotaĵoj al la bagatela fakto, ke Tunizia ministro kutimas paroli la Francan, kaj, ke li, Davido, evidente devos aranĝi kaj demonstracii ĉion en ĝuste tiu lingvo. Plia nepreteratentinda realo estis la manko de tiu slipo. Jen nome ĉiuj liaj rendevuoj, ĉiuj adresoj, ĉiuj personoj kontaktigendaj, ĉiuj doganaj detaloj por la provizora importo de la komputilo kaj lastvice jen la nomo de lia hotelo. Hotelon Davido certe bezonos, ĉar, kiel li povis senpene dedukti de la revena dato de la flugbiletoj, la tuta operaco estis daŭronta plenan semajnon.

Nu, en ĉiu mezaĝa viro dormas ankoraŭ konsiderinda dozo da skolteco kaj evidente en dikventra direktisto estas sufiĉe da spaco por permesi eĉ la dekoblan kvan- ton kaŝiĝi. Magia genio kaŭris en Davido, jam dum jaroj saltoprete atendante la momenton eskapi de sia flakono. Skoltiĝinta Davido fiere deklamis al si mem, ke iel ajn li certe sukcesos trovi ĉion. Evidente la Tunizia ministrejo pri edukado devos esti sufiĉe facile trovebla. Tamen li direktiste ruze planis komenci ĉe sia nekonata hotelo eble Kristina estos faksinta iujn detalojn tien. Tiurakontere estas menciinde, ke Davido havis sekretan kontrakton kun Kristina. Ŝi ĉiam enloĝigu lin en la plej luksan hotelon, kiun ŝi kapablas trovi. Memkompreneble tia strebo estis tute kontraŭa al la ekzakte malaj kaj klare vortigitaj instruoj de lia afabla sed iom ŝparema ĉefo Luko. „Tiom da luksaj hoteloj ne povos ekzisti en Tunizo”, li pensis. „Sed Kristinan mi malgraŭe mortbatos!” li afable promesis.

Fakte la tuja dumsekunda mortbato je Kristina estus verŝajne la sola efektivigebla solvo por puni ŝin, ĉar ĉiu alia rimedo principe ne estus aplikebla. Se li kolere aŭ mishumore eĉ nur ekrigardis ŝin, ŝi tuj komencis plori. Kristina estis ankoraŭ tre junulineca kaj iom plorema. Luko, kiu tagmanĝe trinkis ege tro da vino, ofte ofendis Kristinan kaj apartenis al la regulaj devoj de Davido konsoli ŝin kaj trovi de ie ajn aldonajn papernaztukojn. Ĉe tio Davido ofte eĉ ne eksciis la tialon por ŝia lamentado, ĉar ŝi pro honto rifuzis ripeti la maldecaĵon, kiun Luko estis dirinta al ŝi. Nu koncize, tiajn spektaklojn Davido laŭpove klopodis eviti. Alivorte absolute nenio estis okazonta al ŝi, minimume ne tiom longdaŭre, kiom liaj ĵusaj mensaj minacoj ne per iu insida sorĉo senaverte vuduiĝis.

Fakte Davido estis sufiĉe afabla homo. Li kutimis iom pripatradi siajn sekretariinojn. Reveninte, li certe kiel ĉiam aĉetos por Kristina tagmanĝon, ĉar ŝi kiel praktikanto ricevis tiom malaltan salajron, ke ŝi senĉese troviĝis en stato de persona bankroto. Tian inviton Davido kutimis eklanĉi, postulante de ŝi, ke ŝi nepre akompanu lin, ĉar li sen ŝia helpo ne kapablos malĉifri la menuon. Ĉe tio la ege magra Kristina kutimis - laŭ la takso de Davido verŝajne jam de longe ekkonante lian ĉiutagan mensogeton - rigardi tute esperplene, ĉar evidente jam la matenmanĝo estis mankinta al ŝi. Kiel Luko estis vortiginta la aferon - jen la problemo de Davido. „Espereble ŝi ne mortos pro malsato dum mia tutsemajna malĉeesto!” li iom zorgeme pripensis, suĉante sian pipritan tomatsukon.

*****

La flugo al Tunizo estis seneventa. La vetero estis belega, Alpoj estis belegaj kaj la vido malsupren al Mediteraneo estis belega. Eĉ la Franceca manĝo surtabligita - kiel kutime iom stranga afero kun viando ege drakunkola - aperis al li tute belega. Davido kredis, ke tio rezultis el lia situacio. Li nome jam pritraktis la aferon de ĝia sporta flanko. Li apenaŭ parolpova eksterlandano en fremdujo, sen iu informo, sen iu hotelo, sen iu komputilo, sen iuj datumoj pri rendevuoj devos venki ĉiujn problemojn tute per si mem. Jen tasko vere inda je lia direktisteco. Por io ajn li ja gajnu sian iom tro komfortan salajron. Fakte Davido tute entuziasmiĝis pri tiu testo de transvivpovo.

*****

La unua problemo de Davido estiĝis sur la sojlo de la flugmaŝina pordo antaŭ la pasaĝera ŝtuparo. En Parizo regis somero kaj la lastaj tagoj estis sendube sufiĉe varmegaj. Tunize oni estis alteriĝinta iomete post la tagmezo. Tio, kio nun embuskis por Davido ĉe la flugmaŝina pordo, tio ne estis iuspeca somero, tio estis laŭ lia identigo la atmosfero de Jupitero. Ĉe tiu ekkono lia unua eraro estis entute enspiri, ĉar poste li tute ne plu kapablis ree elspiri. Nur la premo de la pasaĝeroj malantaŭ li sukcesis ŝovi lian rondan korpon kaj lian kofreton sur la ŝtuparon malsupren. En la atendanta buso ĉiuj gajiĝis, nur ne li. Li batalis kiel fiŝo ekster akvo kontraŭ la malamika klimato de fremda planedo. Normale li ja respondecis pri Skandinavio, ne pri Afriko.

Eble lia persona klimata problemo iomete rilatis al lia figuro. Kiom Kristina estis maldika, tiom Davido estis malmaldika. Iun tagon ili kiel ŝerco estis mezurintaj siajn respektivajn taliojn per mezurbendo. Tiu eksperimento malkovris al la ĉirkaŭaj spektantoj, ke lia pompa periferio relative precize egalis al la adicio de du vespotalioj de Kristina. Tiu mezura rilato ricevis mil flugilojn kaj estis intertempe konata en la tuta firmao.

La flugkampa buso kun batsvingo ekveturis. Ĝi transportis la flugintojn apenaŭ kvindek metrojn kaj denove haltis, oscilante sur siaj risortoj. Kun siblo la pneŭmataj pordoj malfermiĝis kaj la gajularo elbusiĝis. Davido en stato de senfina mizero duone falis, duone rampis post la aliuloj.

„Bonan tagon, sinjoro”, diris la uniformita doganisto, prenante la pasporton etenditan al li. „Bonan tnon”, eligis Davido, tute nevole strange ĉinece. Je pli liaj voĉaj kordoj ne plu estis kapablaj. „Komerca vizito”, anoncis la doganisto, profesie taksinte lian kompleton, lian kravaton kaj lian diplomatan kofreton. Davido ne respondis.

„En kiu hotelo vi tranoktos?” la doganisto afable demandis.

Nu, jen demando sendube sufiĉe interesa. „Dankon Kristina, mi korege kisas vin!” li silente ĵuris. „Evidente tiu doganisto estis samtempe membro de la sekreta polico kaj nun li plenumas iun registaran dekreton detale registri ĉiujn movojn de suspektindaj eksterland- anoj. Angloj kun Germana adreso venantaj de Francujo estis evidente tuj enkarcerigendaj.” Nome specife tia Franca Germana Anglo Davido ja estis. „Certe en Hotelo Sahara”, la doganisto senpacience respondis al sia propra demando. Davido kuraĝe kape jesis, esperante, ke la doganisto estis pravonta.

„Bone! Paŝu plu!”

*****

Ekster la flughavena konstruaĵo estis vico da taksioj. Li envagoniĝis ĉe la unua. Temis pri malnova flave bruna Mercedo. „Al Hotelo Sahara, mi petas", li vokis al la taksiisto, pregante, ke la aŭto senprokraste ekveturos. Nome ĝia sola klimatigo konsistis el ĝiaj ĝis maksimumo malsupren krankitaj fenestroj kaj Davido kalkulis, ke la tuja ekmovo de tiu taksio eble estis povonta lastminute savi lin de lia tute certa forpaso.

„Sahara!” eĥis la afabla Arabo antaŭ li kaj je la feliĉo de Davido per diable alta rapideco ekraketis.

La Araba taksiisto efektivigis sian veturadon kun la maldekstra brako senzorge pendigita el la fenestro en la aerfluo. Lian solan enaŭtan manon li premis firme kontraŭ la butonegon por aktivigi la laŭtan kaj misharmonian kornon. Laŭŝajne li bezonis nek iam ajn tuŝi la levilon por la rapidumoj, nek iel precize direkti sian taksion. Li veturis eksklude hupe kaj pedale. La vojo inter la flughaveno kaj Tunizo estis sufiĉe longa. Ĝi kondukis kelkajn kilometrojn rekte paralele al la golfa bordo. Al la atmosfero de Jupitero nun aldon- iĝis kelkaj tre Teraj odoroj. Evidente Tunizo bezonis ne iujn novajn komputilojn, Tunizo tute urĝe bezonis efikan fekaĵpurigan instalaĵon. La odoro estis sufoka. Baldaŭ tamen aperis la unuaj plattegmentaj pluretaĝaj konstruaĵoj de Tunizo kaj ili venis al la precipa urbmeza bulvardo. Ĝi estis kvarvoja kun meza laŭlonga stratinsulo kun razeno kaj altaj ombrodonaj palmoj. Estis sufiĉe multe da trafiko.

„Jen Hotelo Sahara!" diris la taksiisto kaj bremsis abrupte apud la trotuaro. Davido pagis lin. ĉe la flughaveno li estis fakte ŝanĝinta iom da mono, antaŭ ol li stumblis el la endoma ombro en la ardegon de la planedsistema centra stelo. Antaŭ la luksa hotelo staris taĉmento da soldatoj. Iom mirante, li eniris en la akceptejon rekte tra la mezo de la taĉmento. Ankaŭ interne ĉie estis militistoj kun maŝinpafiloj. La militema etoso tamen tute ne ĝenis lin, ĉar tiu hotelo havis unu por li evidentegan kaj decidigan avantaĝon. Ĝi estis plene klimatigita, do Jupitero restis ekstere malantaŭ la precipa enirejo. Davido nun troviĝis en Paradizo.

*****

Li alproksimiĝis al la akcepteja tablego kaj alparolis la deĵorantinon.

„Ruselo Davido, firmao T2F, ĉu oni rezervis por mi?” li kvakis France.

„Hmm. Mi ne tuj trovas vin”, ŝi redonis, klavumante ĉe sia komputilo.

„Mi alvenas pro iu afero de la ministrejo pri ..." li komencis klarigi al ŝi. Sed ŝi tuj reagis. ... „Ho, pro la ministra konferenco, mi serĉos vian rezervaĵon pli poste. Vi povas rekte iri en la unuan etaĝon. Bonvolu rapidi, la afero jam komenciĝas.”

Post tre agrabla vojaĝeto per la lifto Davido volonte ŝvebis lifte li retrovis sin meze de dika longa ruĝa tapiŝo, kondukanta de la lifta pordparo al eleganta ruĝligna pordo. Ambaŭflanke postenis du batalpretaj soldatoj en kamuflaj kostumoj kaj kun oblikve tenataj maŝinpafiloj. Maldekstre de la longa ruĝa tapiŝo sidis ok policanoj grupiĝintaj ĉirkaŭ tableto antaŭ granda fenestro. Iliaj armoj estis apogitaj kontraŭ la apuda muro. Ili babilis. Davido malatentis pri la policanoj kaj alproksimiĝis al la gardata pordo.

„Ĉu la konferenco?” li demandis de la soldatoj. Anstataŭ ol respondi la du soldatoj en perfekta samtempo kunbatis siajn kalkanojn, svingis sian armon ĝis la ŝultro kaj salutis. Nu, tian reagon Davido ne estis atendinta. Unu el la soldatoj paŝis iom antaŭen, militparade turnis sin kaj kiel meĥanika roboto malfermis la pordon. Davido trairis.

Jen longa luksega iom konservema konferenca salonego. Meze kaj laŭlonge de ĝi troviĝis giganta tablo, ĉe ĉiu flanko de la tablo sidis vico da Araboj, plej ofte en blankaj naciaj roboj. Nur ie kaj ie videbliĝis Eŭropstila kompleto. Sume sidis ĉirkaŭ kvindek kaftane vestitaj ŝejkoj ĉe tiu longa mahagona tablo. Kelkaj turniĝis en sia seĝo por ekrigardi la enveninton. Unu el ili febre signis per la mano, ke apud li troviĝis ankoraŭ ne okupata seĝo. Fakte tiu estis la sola ankoraŭ libera seĝo. Evidente oni atendis Davidon. Li ĝisiris ĝin kaj sidiĝis. La alvokinta najbaro indikis la tablomezan pleton kun malvarmaj trinkaĵoj. Davido kapkline silente salutis la kunvenintaron kaj prenis nigre purpuran ribsukon de la pleto. La alia najbaro de Davido, same ŝejkeca, transdonis al li botelmalfermilon. Li iom manipulis, kontente enverŝis sian glason kaj aferece elprenis kelkajn hazarde elektitajn dokumentojn el sia kofreto. Li ja nepre aspektu kompetente. „Nu kara Kristina”, li pensis, „tiel sukcesas direktistoj! Jen Tunizo, jen mia hotelo, jen la konferenco, jen mi kaj jen mia trinkaĵo. Por direktisto jen tute simpla afero."

Kiel komence raportite, pri la Franca Davido ne estis speciale sperta. Se temis pri pure komputilfakaj temoj, nu tiam li pli aŭ malpli sukcesis. Tute ĝenerale legi ankaŭ li sufiĉe bone kapablis, eĉ la utopiaĵojn de Julio Vemo. Tamen kompreni flue parolatan Francan jen iom alia afero. Tiumomente parolis tre dika Arabo kiun Davido tuj pro lia dikeco intuicie ŝatis. Tiu nazalis France tamen kun forta Araba akĉento. Davido klopodis sekvi lian paroladon. Fakte la Arabo pli kaj pli ekscitiĝis pri io ajn. Davido mense batalis kun la malfaciloj de la Franca lingvo. Iom strange iu el liaj kutimaj komputilaj fakvortoj simple ne menciiĝis. Tute male. En ĉiu tria propozicio aperis minimume unu vorto, kiun Davido tute ne sciis. Iu el tiuj rememorigis lin pri la termino „haringo". Jen refoje, tute klare - „haringo”. Sed kiel je dudek didoj rilatu haringo al la ministrejo de edukado? Kaj entute kion faras haringoj tiom proksime al la Sahara dezerto? Iom pli poste li sukcese identigis la vorton „skombro" kaj poste sekvis „moruo". Ju pli la dika Arabo ekscitiĝis, des pli lia afero fiŝece enigmiĝis.

La ŝejko kontraŭ Davido ĉe la alia tabloflanko afable ridetis al li de malantaŭ siaj nigraj sunvitroj. Davido, plu cerbumante pri diversaj fiŝoj, iom gape tamen same afable reridetis. Subite ĝisspina ŝoko trafis lin. Sen iu ajn dubo li estis malĉifrinta la frazon ,,3-mejla zono” kaj nur sekundojn post tio la frazon „dum tiu tutaraba naciestra konferenco". Ene de la sekvantaj tridek sekundoj pluraj pliaj lingvaj riveliĝoj klarigis al li, ke li nun partumis en la „Tutaraba konferenco pri internaciaj fiŝadaj rajtoj"!

Tiuj tutaj ŝejkoj estis fakte la prezidentoj kaj ministroj de siaj respektivaj ŝtatoj. Nur Davido ne estis rimarkinta tion, ĉar ĉiuj ŝildoj sur la tablo, starigitaj po persono, estis Arabalfabetaj kaj la scion legi la Araban Davido bedaŭrinde ne posedis. En sia nuna ektimigo li videble paliĝis. Do tial ĉi la hotelo estis plena je ĝis la dentoj armitaj gardistoj, soldatoj kaj policanoj. Tiuj armitoj sekurigis la gastigatajn ministrojn kontraŭ eblaj teroristaj atakoj! Tamen malgraŭ lia propra embarasego iu mensa diablo instigis Davidon cerbumi pri tio, kiun nacion li tie ĉi ĝuste misreprezentis. Ĉu eble iu nacio grava? Tamen kion fari?

Li rekonsideris sian kazon. Evidente, se li malkaŝos sian sekreton, la sekuriga taĉmento pritraktos lin kiel spionon aŭ atenconton. Li certe ne havos iun ŝancon kredinde klarigi sian eraron. Aldone li estas laŭŝajne senpermesile pasinta tri sekurigajn nivelojn. La fakto, ke neniu haltigis lin, evidente rilatis al lia aspekto. Verŝajne li similas al iu ankoraŭ atendata konferencano. Oni sendube arestos lin kaj, post sufiĉe longa tortura esplorado, ĵetos lin en iun malluman ĉelon. Eĉ se li iam ajn sukcese konvinkos la esploriston pri la fakta hazardeco de la okazintaĵoj, oni neniam inklinos malkaŝi, ke iu Tunizia elita gvardio simple permesis al li transpasi ĉiujn sekurkordonojn, eĉ ne demandante lin pri lia nomo. „Ho Kristina, kien vi sendis min? Al mia certa ekzekutigo!” li mense kriegis. „Kiom vi nun ploru! Luko certe komisios vin informi mian edzinon pri mia ekzekuto.” La najbaro dekstre de li, transdonante telereton da ĉokoladaj keksoj, kliniĝis al li kaj flustris ion en lian orelon, kion li tute ne komprenis. Ŝoke Davido revekiĝis el sia pensado, prenis la plej proksiman kekson kaj amike dankis.

Kion nun fari? Evidente iam ajn tre baldaŭ estis aperonta la invitile rajtigita posedanto de tiu seĝo, sur kiu li ĝuste tiom komforte sidis. Eble tiu gravulo estis jam antaŭ la pordo kaj jam diskutis kun la armitaj gardistoj. Eble oni jam scias pri la trompo. La korpe sufiĉe peza parolanto intertempe rekte ŝprucigis fiŝojn. Dekojn kaj dekojn da fiŝoj. Davido eĉ ne sciis, ke tiom da manĝeblaj fiŝspecioj ekzistas. Kaj entute, ĉu haringoj kaj skombroj loĝas en Mediteraneo? La tuto ŝajnis esti iu absurda teatraĵo. Sed kion fakte fari?

Helpos ne iuspeca klarigo, li decidis. Estis nur unu solvo. Li simple ekprenu sian kofreton, stariĝu kaj pokervizaĝe eliru el la ĉambro. Sed kio okazos ekstere? ĉu la soldatoj tuj ne miros pri li kaj iĝos suspektemaj, se iu tiom abrupte forlasos la konferencon? Davido ne sciis la respondon al tiu demando kaj ankaŭ tute ne kapablis diveni la respondon al ĝi. Eble li eĉ ne volis diveni la respondon. La fiŝArabo subite ĉesis vomi marbestojn kaj sidiĝis. Ĉiuj murmuris sian nepran aprobon al liaj fisajoj. Davido akorde kunmurmuris ion tute nekompreneblan, eltrinkis sian sukon kaj fermis lian kofreton. „Nun aŭ neniam", li pensis.

Mem apenaŭ kredante pri sia propra kuraĝo, li ekstaris, tute normale enmanigis sian kofreton, ĝentile klinis la kapon al siaj du afablaj najbaroj kaj faris same al la kontraŭflankulo. Tiam li senĝene klinis la kapon al la tuta rondo kaj ekmarŝis en la direkto de la ĉiosava pordo. Ĝi ŝajnis esti neatingeble for, necesigante de li paŝon post paŝo post paŝo. Sen rigardi malantaŭ si, li malfermis la pordon kaj elmarŝis. Ekstere, li simple firmpaŝe plu iris. Malantaŭ si li aŭdis, ke la du gardistoj kunklakigis la kalkanojn kaj li supozis, ke ili denove soldate salutis. Ne kuraĝante rigardi al la gardistoj, Davido afable gruntis iun adiaŭan formulon al la klakigantoj. Samtempe li observis la grupon da policanoj el okulangulo. Tiuj nun kun intereso pritraktis lin. Preskaŭ panikiĝinte, li malaperis en la tute hazarde jam prete atendantan lifton. La aŭtomataj ŝovpordoj helike malrapide fermiĝis. Li kredis vidi tra la lastaj kelkaj centimetroj de la fendo, kiel ĉiuj policanoj saltis al la fermiĝantaj liftpordoj, armon enmane.

*****

„S-ro Ruselo! S-ro Ruselo!” vokis la akceptistino de malantaŭ sia tablego, vidinte lin elliftiĝi. „Mi iom telefonadis pro vi kaj mi estas eksciinta de kolegino, ke vi efektive loĝas ne ĉe ni tie ĉi en Sahara. Estas rezervite por vi en Hotelo Interkontinenta! Oni jam atendas vin!”

Sed Davido ne plu aŭdis ion. Li fuĝis jam preskaŭ kure trans la akceptejo, komika figuro kun sia kofreto, sia dika ventro kaj siaj mallongaj kruroj. Nun li alvenis ĉe hotela svingopordo. La akceptistino tamen postkuris lin. Ŝi estis rezoluta persono, posedante gravan sciigon, kiun ŝi estis decidinta ĉiuokaze liveri. Perforte se necese.

„Sinjoro, vi loĝas en Hotelo Interkontinenta”, ŝi senspire stertoris, atingante Davidon meze de la gardista taĉmento sur la trotuaro rekte antaŭ la enirejo. Kiel donaco de iu nekonata pagana dio, staris nigra taksio rekte antaŭ la pordo, eĉ ne metron de li for. Baldaŭ oni alarmos kaj tiuj soldatoj tuj komprenos, ke estas li, kiu fuĝas. Li ne atendis unu momenton pli. Li saltis enen, eĉ ne demandinte, ĉu ĝi estas libera aŭ ne. Tiun tagon Davido efektive havis mirindan bonŝancon koncerne taksiojn. La soldatoj restis ĉeloke.

„Hotelo Interkontinenta! Rapidu!” li ordonis. Du soldatoj nun estis forlasintaj sian postenon kaj danĝere alproksimiĝis.

La taksiisto faris tamen nenion. „Mia fino! Mia fino! Jen mia fino!” pensis Davido. „Do rapidu! Ek al Hotelo Interkontinenta!” La du soldatoj rigardis nun scieme tra la malfermitaj taksiaj fenestroj.

„Ĉu vi estas tute certa?” la taksiisto demandis.

„For! For!” krietaĉis Davido. Nun jam tria soldato el la taĉmento interesate gapis en la taksion kaj Davido jam vidis la aŭroran ekzekutadan taĉmenton antaŭ si. „Ŝargu! Celu! Pafu!" Li jam sentis la kuglojn profunde penetri en sian korpon, ŝirante histon kaj frakasante ripojn survoje por agoniige trabori lian koron. Li teruriĝis.

„Sed estimata sinjoro, Hotelo Interkontinenta estas ...”, afable respondis la taksiisto kaj brake indikis el la stratflanka fenestro, „... tie rekte ĉe la alia flanko de la strato! Ĉu vi ne vidas ĝin?" La du hoteloj efektive strate kontraŭas sin. „Vi do plej konvene iru piede!”

Davido preskaŭ svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, li eksaltis el la taksio ĉe ĝia stratotrafika flanko kaj zigzagis for, postlasante nodiĝon da laŭte hupantaj aŭtoj.

„Tiuj Eŭropanoj estas vere strangaj!” komentis la taksiisto. La tri gardistoj ridis. Dume Davido estis jam malantaŭ la ombra stratinsulo kaj dancis inter la bufroj de la aŭtoj sur la alia flanko de la bulvardo. Li troviĝis jam pli ol duonvoje laŭire al sia nova klimatigata haveno.

*****

Kristina, ĵus fininte sian matenan lernejon, staris nun sola en la oficejo, ĉe la ekrano de la komputilo de ŝia ĉefo pendis ankoraŭ la paperfolio, kiun ŝi estis skribinta la antaŭan tagon. Por la pretigo de la folio - slipo ja ne estus sufiĉinta - ŝi fakte devis labori plurajn horojn kaj multe telefoni Tunizien. La ĝisfine redaktita verko entenis pli ol dudek erojn kaj estis ambaŭflanke dense tajpita. En ties dekstra supra angulo estis kvar centimetrojn larĝa dika ŝoke ruĝa stelo desegnita per tre dikpinta feltskribilo. Ŝia stelo minacis venene kiel iu granda en sango trempita araneo el tropika arbarego. Davido ja nepre vidu la folion pendigitan antaŭ lia ekrano. Ĝi estis efektive sufiĉe videbla. La dolarojn kaj la biletojn ŝi estis metinta apud la klavaro de Davido, sed tiuj estis nun for.

„Nu”, ŝi pensis, „Davido evidente enmemorigis ĉion! La folion li eĉ ne bezonis kunpreni! Fulmotondron!”

Post iom da cerbumo ŝi konkludis, ke direktistoj principe devas ja kapabli tiaĵojn. Eĉ se ili ĉiuj estas ja frenezaj. Dum la spontanea nasko de tiu nova filozofia maksimo pri direktistoj la intestoj de Kristina, iom premiĝe enspacigitaj inter ŝiaj plej malsupraj ripoj kaj ŝia famiginta vespotalio - cetere dekorata per ĉarma umbiliko, kiun ŝi tiam aerumadis en la oficejo spite al la ebria kaj atencema Luko - pro la atendota malsato grumblis mallaŭtan proteston. Ŝiaj intestoj iel sentis, ke Davido ne tiom baldaŭ estis revenonta.

*****

Sur la tegmento de Hotelo Sahara ekhurlis sireno. ■

PEJNO Simono

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 007580.

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-05