La respubliko de Benino, antaŭe Dahomeo, estas landeto en okcidenta Afriko kun areo de 112_622_km2 kaj ses milionoj da loĝantoj. Malgraŭ sia malgrandeco, tiu landeto havas la ambicion esti la ĉefa loko de la Vudu-religioj en Afriko. Malgraŭ la progreso de kristanismo kaj islamo, ne-enlandaj religioj, multaj afrikanoj ĝenerale kaj speciale beninanoj ankoraŭ kredas kaj adoras vuduon.
Sinonimo de animismo, vuduo estas tradicia afrika religio kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Tial ekzistas multe da dioj efektiviĝantaj per naturaj elementoj kiel arbo, ŝtono, serpento, sablo, fero, statueto, ktp. Ekzemple oni povas mencii:
-Sakpata (nomo de serpento), dio de la tero kaj de la variolo,
-Xebioso aŭ Ĉango, dio de la tondro,
-Mamiwata (sireno), ktp.
Tiuj dioj havas monaĥejojn, pastrojn, virajn kaj virinajn adeptojn. Ĉiu monaĥejo havas superan ĉefon nomatan
La virinaj adeptoj, komune nomataj
Laŭ la ĉiujare denove decidataj periodoj, la adeptoj de vuduo oferbuĉas por siaj dioj kokojn, kokinojn, birdojn, ŝafon kun ruĝa oleo. Tiamaniere ili havigas al si la diajn bonvolemojn aŭ favorojn. Krome, la inicotaj virinoj ankaŭ lernas aliajn metiojn kiel farado de argilaĵoj, korboplektado, teksado, ktp.
Tre interesa estas ankaŭ la religia fenomeno de fantomoj, kiu konsistas el la reapero de mortintoj en spiritaj formoj. Tio estas, la reaperantoj havas homan formon sed estas supernaturaj potencoj.
Resume, la fantomoj enkorpigas la spiritojn de mortintoj. Oni vidas nek la vizaĝon nek la korpon de la reaperantoj pro tio ke ili surhavas konsekritajn vestaĵojn kaj maskojn. Se la vestaĵo tuŝas iun, li spertos malbonon kaj eĉ mortos. Nur la inicitaj adeptoj rajtas kaj povas kuntuŝiĝi kun la fantomoj kiuj povas paroli kaj kanti sed per malklara voĉo. De tempo al tempo ili eliras la monaĥejon por vagadi tra la urbo kun kelkaj adeptoj, ricevante donacetojn. La hejmo de la fantomoj en Benino estas Porto-Novo kun ĝiaj najbaraj urbetoj kiel Pobe, Sakete, Ifangni ktp, kie familioj posedas kaj adoras revenantojn. La komuna nomo por fantomoj estas
En Benino estas ankaŭ urbo nomata Ouidah [ŭida], kie oni adoras la pitonon. Tial ekzistas tie templo de pitonoj; neniu rajtas mortigi pitonojn en tiu urbo. Ĉe la templo estas pastroj, kiuj enkondukas aŭ gvidas vizitantojn aŭ turistojn. La pastro kapablas sekrete paroli kun la pitonoj kiuj plenumas tion, kion oni petas. Vizitantoj povas sendanĝere kuntuŝiĝi kun la pitonoj.
Plue, Benino superplenas de historiaj, turismaj, kaj artaj postsignoj, kiuj mirinde impresas la turistojn. Ekzemple estas tie pluraj lagaj vilaĝoj, kiel Ganvie, Guezin, So-ava, ktp, kie la loĝantoj konstruis speciale adaptitajn kabanojn super la akvo, kaj en tiuj ili vivas. Fiŝkaptado estas la ĉefa aktiveco kaj la komercantoj vendas surpiroge. Famas krome la etnografia muzeo en Porto-Novo, la reĝa palaco kun muzeo en Abomey, ktp. Tiuj tradiciaj kaj kulturaj valoroj konsistigas heredon, kiun oni devas gardi por la estontaj generacioj.
La voĉo de fantomoj estas ankaŭ aŭdebla surkasede. La kasedo enhavas kantojn kantatajn de reaperantoj dum tradiciaj ceremonioj kiuj okazis en la seka sezono. Laŭkutime fantomoj tiam dancas kaj ricevas donacetojn de bonkoraj homoj. Kantante ili gratulas kaj esprimas bondezirojn al vivantoj nome de mortintoj, kies spiritoj ili estas: bonŝanco, sano, longviveco kaj ĉefe malmulte da sufero, pro tio ke dum la seka sezono la homoj ofte suferas. Ĉio multekostas kaj vegetaĵoj preskaŭ malestas pro manko de pluvo. Nenio malbona alvenos al vi, vi ne mortos pro malsato, vi sukcesos en ĉiuj viaj entreprenoj, ktp, kantas la fantomoj. La kasedo estas havebla kun bildkarto aŭ pri fantomoj aŭ pri templo de pitono. Prezo 9 eŭroj. Ĝi estas mendebla ĉe Anneke Schouten-Buys: Dintel 20, NL-7333 MC Apeldoorn, Nederlando.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |