Antaŭ nelonge en Londono oni povis viziti dumtempan ekspozicion de la verkoj de Andy Warhol [andi ŭorhol], kiuj estis montritaj en la galerio Tate Modern. Warhol (1928-1987) naskiĝis en Pittsburgh, Usono; li estis pioniro de pop-art. Li komencis per la uzado de bildoj el populara kulturo kaj ĉiutaga vivo: karikaturoj, dolaraj biletoj, boteloj de Coca-Cola, sup-etikedoj, diversaj famaj personoj.
En 1960 li atingis sukceson kaj famon en la novjorka art-mondo per nova metodo de pentrado; li prenis bildojn el ĵurnaloj kaj magazinoj, kaj multfoje ripetadis la saman bildon laŭvice sur unu dreliko. Tiel li kaj pricelebris kaj cinike rimarkigis la usonan amasproduktadan kulturon. Kiam Marilyn Monroe [marilin monro] suicidis en 1962, Warhol faris serion de pentraĵoj, bazitaj sur ŝia foto el la kinofilmo Niagara. Li ripetis la vizaĝon de la aktorino kvindekfoje tra du paneloj, kun ĉiu vizaĝo iomete malsama. Iam li diris: „Miaj pentraĵoj neniam evoluas kiel mi atendas, sed ili neniam surprizas min.” Kiam li pentris, li traktis ĉion sammaniere – floroj, viktimoj de aŭto-akcidentoj, aktorinoj kaj rasaj tumultoj – ĉio estis tute egale al Warhol.
En 1963 li aĉetis 16-milimetran kameraon kaj komencis fari filmojn, okupiĝante pri tio ĝis 1968. Eĉ infanaĝe lin obsedis Holivudo. Post 1970 li direktis sian atenton al portretoj, sed ankoraŭ subpremis artan individuecon per pentrado de serioj, ekskluzive la dek portretojn de Maŭ en 1972.
Warhol estis famega en la 20a jarcento pro la miksado de arto, populara gusto kaj renomo. Oni aŭkciis unu el liaj pentraĵoj kontraŭ 60 000 dolaroj – rekordo por vivanta usona artisto. Li pentris bildojn de 32 ladaj etikedoj de diversaj supspecoj! Kiam li adiaŭis pentradon, li decidis flosigi arĝentecajn ortangulojn, kiujn li plenigis per heliumo, el la fenestroj de novjorka ĉielskrapulo.
Oni admiros la verkojn de Leonardo ankoraŭ post pluaj 500 jaroj, eĉ la impresionistojn, sed ĉu la ladaĵojn de Warhol? Mi dubas.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |