Ginsengo asociiĝas kun orientaj landoj: la ginsenga radiko kutime venas el Ĉinio, Koreio aŭ Siberio. Do la litova familio Lučka aparte miris, konstatinte, ke ginsengaj radikoj kultivataj en la ĝardeno montris sin multe pli valoraj ol specimenoj enportitaj el Ĉinio.
Jonas Lučka, iama forstisto, enportis antaŭ 17 jaroj unuajn ginsengajn semojn el Siberio kaj komencis eksperimenti. La rezultoj estis bonegaj: post 10 jaroj la kultivistoj Lučka sukcesis kreskigi rekordan radikon, pezantan 756 gramojn (sekigite 208 gramojn), pli grandan ol oni iam rikoltis en iama Sovetio.
La kutima ekstrakteblo el ĉina ginseng-radiko estas 15 %; el Rusio ĉ. 20 %; el Litovio tamen 50 %. Ankaŭ la ĉefa aktiva substanco, ginzenozido, abundas en la litovaj radikoj. Ŝajnas, ke la klimato en Litovio (nek tro seka, nek tro humida) favoras la radikon.
La sukceso de ginsengo ne feliĉigas familion Lučka. La enlanda ginsengo ne akcepteblas por la litova farmacia industrio: mankas al ĝi necesaj esplordokumentoj, kiujn disponas enportita ginsengo. Jonas Lučka plantas do ginsengon por propra uzo: por plifortigi la imunsistemon li kaj lia edzino maĉas sekigitan radikon aŭ manĝas ĝin kun mielo. Ili diras, ke jare unue sufiĉas 100 gramoj da ginsengo; post multjara uzado nur 30-50 gramoj.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |