MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Komediistoj senkomediaj

Ĉu, aŭ kiam, okazos en Britio referendumo pri akcepto aŭ neakcepto de la eŭro (la komuna valuto funkcianta ekde januaro 2002 en 12 el la nunaj 15 ŝtatoj de Eŭropa Unio), ankoraŭ ne certas. Daŭre hezitas la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea], kiu ŝajne pli favoras la eŭron ol sia potenca kaj respektata ministro pri financoj, Gordon Brown [godan braŭn].

Malfacilas interpreti la „signalojn” el registaraj rondoj. Tuj, kiam Blair publike pozitivas pri la eŭro, Brown nervoze negativas, insistante pri jesaj respondoj al siaj verdire svagaj tiel nomataj kvin testoj – interalie, se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? Al demandoj tiaj neniu povas kun certeco respondi – krom la bulvarda klaĉgazetaro.

Imperio

Malgraŭ kelkaj noblaj esceptoj, presitaj amaskomunikiloj en Britio montras sin daŭre fremdofobiaj, daŭre kontraŭ eŭro kaj Eŭropa Unio. Ironie, ĉar dominas la bulvardan gazeto-merkaton en Britio la „fremdula” miliardula aŭstraliano/usonano Rupert Murdoch [rupt mdok], kies imperio profitas de dividita Eŭropo. Male, ju pli potenca, ju pli kuna la Eŭropa Unio, des pli ĝi povos bloki ekspansion de Murdoch-konglomeraĵoj.

Sed malgraŭ la subteno – veneno, oni emas diri – de amaskomunikiloj, britaj kontraŭuloj de la eŭro lastatempe ekmaltrankviliĝis. Evidentas, ke la ekonomioj de tiuj ŝtatoj, kiuj ekuzis la eŭron, ne kolapsis, ke senlaboreco ne skuas la popolojn, ke pestoj, plagoj kaj aliaj punoj ne fatale afliktis la landojn. Kontraŭe – kaj tion nur flustru en Britio – ŝajnas, ke la eŭro grandskale sukcesis; almenaŭ, ke plusoj vaste superas minusojn.

Do, preskaŭ histerie, britaj oponantoj de la eŭro lanĉis dum la somero kinejan kampanjon por atentigi aparte junulojn pri la teruraĵoj de la eŭro. Ili dungis komediistojn, bone konatajn en Britio, por primoki la eŭron. Tamen skandaligis britojn unu el la skeĉoj, montranta komediiston hitlere vestitan kaj proklamantan Ein Volk! Ein Reich! Ein Euro! (laŭ la fifama hitlera „Unu popolo! Unu regno! Unu gvidanto!”.

Tankoj

Oni miras, ke kontraŭuloj de la eŭro turnis sin al Hitlero. Evidentas, ke al tiuj tiom fremdas historio kiom deco kaj bontono. Ne imageblas, ke Hitlero estus akceptinta komunan valuton kreitan surbaze de interkonsento kaj intertraktado kaj ne surbaze de tankoj; la eŭropaj „hitleridoj”, Haider kaj Le Pen, ambaŭ kontraŭas la eŭron.

Sed en Britio obsedata de la pasinto, aparte de la dua mondomilito, ne eksterordinaras, ke eŭrofobiistoj ekspluatu la trian regnon. Danke al la gazetaro, danke al televidaj kompanioj, britoj povas daŭre travivi supozeble venkoplenan, gloran pasinton, ne tro ĝenante sin pri la komplikaĵoj de necerta, ŝanĝiĝanta, 21-jarcenta mondo. Komentis kun bedaŭro gazetisto en unu el la „noblaj” – kaj sendependaj – dimanĉo-ĵurnaloj: britoj estas „kondamnitaj senĉese partoprenadi karikaturan version de la dua mondomilito”.

Alivorte: ĉu elekti inter 1945, pundo kaj pasinto, aŭ 2002, eŭro kaj estonto? Ne surprizas, ke daŭre hezitas la registaro pri dato de promesita eŭro-referendumo. Dume ne povas ne rideti britaj eŭro-amikoj: se la fobiistoj tiom malesperas, ke ili sentas sin devigataj lanĉi propagandan kampanjon – kaj ja fuŝan – en britaj kinejoj, do eble ili kredas, ke la tajdo turniĝas. Favore al eŭro. Kaj jes – eĉ en eŭropo-, eŭro-fobia Britio.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019