MONATO

Noveloj

La linko

Tio okazis en „Vjatlag”, punlaborejo ĉe la rivero Vjatka. El la laborregiono, ĉirkaŭita de soldata kordono, forkuris du malliberuloj. Kiel ili tion efektivigis, estis enigmo: sur la arbarvojo, kiu dividis la laborparcelon de malliberuloj kaj la reston de la arbarego, dense staris armitaj gardistoj. Tamen du kaptitoj sukcesis tragliti tiun severan kontrolĉenon. Kiam vespere, antaŭ la reveno en la malliberejon, oni nombris la arestitojn, evidentiĝis, ke du mankas. Oni komencis serĉi, kuri tien-reen ... La afero ŝajnis esti serioza: la arestitoj nek simple malfruiĝis, nek perdiĝis ie en la laborparcelo.

Nur malofte okazis, ke iu sukcesis forkuri. Sed ... okazis.

Post la konstato, ke la fuĝintoj estas jam ekster nia laborareo, la soldatĉeno ĉirkaŭ ĝi estis retirita. Oni tuj alarmis la garnizonon kaj la tutan regionon. Nin, malliberulojn, oni kolektis kaj pelis, kiel brutaron, tra la arbaro en la zonon, al niaj barakoj.

Nu, jen, pasas unu tago, pasas la dua ... Nenio nova pri la fuĝintoj: ĉu oni kaptis, ĉu revenigis ilin? Fakte, oni preskaŭ neniam iun el ili revenigis: post la kapto ili estis mortpafitaj en la tajgo. Sed kutime ĉiuj tuj eksciis, se la fuĝintoj estis trovitaj - la administracio ne kaŝis tion, eĉ fieris pri tio: tiom da fuĝintoj oni ekzekutis! Tio estu leciono por la aliaj: ni kaptis ilin, mortpafis en tajgo, kaj punktofino!

Sed nun estis iom alie. Pasis preskaŭ monato, sed ni nenion aŭdis pri la du fuĝintoj. Mi sidis tiutempe kune kun la aliaj en karcero, ne en la zono, kiel ĉiuj arestitoj, sed en izolejo. Mi ofte estis tie, preskaŭ mian tutan tempon en malliberejo. Ĉar mi rifuzis labori.

Nu jen, ni dormas en la karcero, kaj proksimume je la dua nokte ekbruegis la seruroj, kaj ni aŭdas, ke oni enĵetas iun homon en nian ĉelon. Estis infere malhele en nia damna truo! Nek lumon, nek elektron tiam havis la malliberejoj ... Kaj ni nur aŭdas, ke tiu, kiun oni enpuŝis en nian kameron, palpas permane ĉirkaŭ si, serĉante liberan lokon surplanke ...

„Kiu estas tie?” demandis ni duondormante.

„Mi ...” diris tiu persono.

„Kiu: mi?”

„Estas mi, Maksim ...” respondis malforta voĉo.

„Hej!.. Maksim! Kaj ni jam pensis, ke vi ĝuas la liberecon ... Kaj nun vi estas denove ĉi tie ... Kie oni kaptis vin?” surŝutis ni lin per demandoj.

„Aĥ! ...” diris li, „Mi ĉion rakontos al vi morgaŭ ... mi nun ne povas ... mi estas morte laca ...”

Kaj vere: estis profunda nokto, kaj li estis apenaŭ viva pro ricevitaj batoj. Kun peno li trovis liberan lokon sur la nuda planko kaj rapide ekdormis.

Sekvamatene li rakontis al ni la jenon:

– Ni forkuris duope. Kaj ie, post kelke da kilometroj, nin komencis persekuti linko. Kaj mi sciis, ke linko sekvas sian viktimon proksimume dum du diurnoj. Kaj se dum tiu ĉi tempo ĝi ne sukcesas ekataki, tiam ĝi rezignas kaj revenas al sia hejma teritorio. Tiu ĉi kutimo estas konata al ĉiu ĉasisto, kaj vi mem verŝajne jam aŭdis pri ĝi ...

Nu, do, ni sciis, ke ĝi ĉasas kaj observas nin, kaj ni konstante kun timo sekvis ĝin per la okuloj ... Ĝi ne aŭdacis ekataki du homojn. Se estus nur unu, ĝi jam delonge disŝirus lin. Sed nin du ĝi timis, tamen sekvis nin laŭ la arboj, saltante kiel monstra sciuro de unu branĉego al la alia. Ni rimarkis: kiam ni haltis, haltis ankaŭ ĝi kaj kaŝiĝis. Tuj post kiam ni rekomencis moviĝi, la linko denove reaperis kaj sekvis nin.

Tiel pasis du noktoj kaj tagoj. La linko ne plu estis videbla. Ŝajne ĝi malaperis. Ni rigardis ĉiuflanken - ĝi estis nenie! Nu, ni antaŭvidis tion, kaj atendis, ke post du diurnoj ĝi lasos nin en trankvilo. Ĝuste tiel okazis. Kaj ni, estante certaj, ke ĝi forkuris, ĉesis esti daŭre singardaj pro ĝi - fuĝante, ni ja havis sufiĉe da aliaj zorgoj ...

Kaj jen mia kamarado diras al mi: „Maksim, rampu por preni akvon, ĝis la rivero Vjatka ...”

Rektiĝi, memkompreneble, tie ne eblis, ĉar ĉio estis gvatata kaj kontrolata de tiuj, kiuj serĉis nin. Pro tio ni povis nur rampe moviĝi. En kazo de fuĝoj la tuta tajgo estas dividita je kvadratoj, kiel ŝaktabulo, kaj ĉiu kvadrato estas trakribrata kaj mitrale trapafata. Ĉiupaŝe vin povas atendi embusko. Kaj ni tion konsciis.

Ĝis nun ni ne havis okazon por havigi al ni iom da akvo, ĉar nian tutan atenton okupis tiu damna linko, kiu minacis nin. Ni estis malsategaj kaj soifis. Por ne perdi la ĝustan direkton, ni la tutan tempon ne tro malproksimiĝis de la rivero, kiu estis nia sola orientilo. Foje ni eĉ povis aŭdi ĝian bruon. Sed aliri la riverbordon estis tro danĝere, oni tuj kaptus nin. Tie, laŭlonge de la bordo de Vjatka insidis mitraletistoj, ĉie, ĉie, je cent kilometroj ĉirkaŭe atendis nin embusko.

Mi ekmoviĝis direkte al Vjatka, tien, de kie mi aŭdis la plaŭdadon de la rivero. Mi trovis flankan rojeton, trinkis el ĝi ĝis sensoifiĝo, poste plenigis gamelon per akvo kaj rerampis tien, kie mi lasis mian kamaradon. Kaj jen mi vidas - li kuŝas morta! La linko evidente sursaltis lin, tramordante lian kolan arterion. Onidire linkoj ĉiam tiel agas ... Verŝajne ĝi nur suĉas la sangon, ĉar homan karnon ĝi ne manĝas. Almenaŭ mi neniam aŭdis pri tio.

Nu, jen, mi rigardas: li kuŝas morta antaŭ mi, mia amiko, nenio ĉe li estas formordita, nenio formanĝita ... Aŭ, eble, tiu diabla besto aŭdis min reveni, kaj forkuris, postlasinte la kadavron ...

Kio nun? Tio estis la fino, la definitiva fino de nia fuĝo. Ĉu mi vagu sola tra la tajgo? Neeble! La linko baldaŭ mortigus min same kiel ĝi hodiaŭ mortigis mian amikon. Per kio mi defendu min? Male la mitraletistoj: ili ĉiuj surhavas - defendocele kontraŭ linkoj - specialajn kuprajn kaskojn kun kresto kiel ĉe koko. La krestoj konsistas el akraj tranĉiloj. Do salti sur iliajn ŝultrojn estas vivdanĝere por la linko.

Rigardante lin, mian mortan kunulon, mi pensis: longan kaj danĝeran vojon ni faris kune, ni tiom suferis, kaj nun restas al mi nur unu eliro: kapitulaco. Sole iri tra la tajgo ne eblas!

Fakte, preskaŭ tiel okazis al mi poste. Por ne resti en la danĝera arbarego, mi iris laŭ la bordo de Vjatka. Mi foriris ne tre malproksimen.

„Haltu!..” ekkriis al mi mitraletisto el embusko. Mi haltis. „Kie estas la dua?”

Mi diris:

„Linko mortmordis lin ...”

„Kiu linko?! ... Ci mem formanĝis lin! Kion ci do manĝis dum la tuta tempo?”

„Nenion ... preskaŭ nenion ...” respondis mi, „Foje berojn, se estis iuj sur nia vojo, foje krudajn fungojn ...”

„Ci mensogaĉas! ... Iru ni tuj! Montru al ni, kie cia linko lin mortmordis?! ...”

Mi serĉis, serĉis ... ne povis trovi! Estas ja tajgo, arbardensaĵo, ĉu oni povas tie ion retrovi?

Ili ne volis kredi al mi, akuzante min pri kanibalismo. La soldatoj brutale batis min, tamen nun ili ne rajtis mortpafi min kaj reveni en la prizonejon sen klaraj pruvoj, ke la alia fuĝinto ne estis forkurinta kaj eble viva. Ili devigis min konduki ilin al la restaĵoj de mia kunfuĝinto. Mi devis nepre montri al ili la kadavron de mia kamarado.

Kaj jen duonmonaton ili trenis min tra la tajgo: mi devis serĉi tiun ĉi lokon ... Kaj la tutan tempon ili batis, batis, kruele bategis min ...

Finfine mi retrovis la rojeton, el kiu mi prenis la akvon kaj mem sattrinkis, kaj ne tro for de ĝi - la fatalan lokon: „Jen ...”

Li ankoraŭ kuŝis tie, mia amiko. La kadavro komencis jam putri, tamen estis klare videble, ke nenio de ĝi estis formanĝita aŭ fortranĉita - ĉiuj korpopartoj estis surloke. Kaj sur lia kolo - spuroj de linkaj dentoj. Nu, ili fotis lin, la mortinton, de ĉiuj flankoj.

„Kaj tiun ne mortpafu,” diris la oficiro, montrante al mi. „Ni bezonos lin dum la juĝesplorado kaj proceso, kiel atestanton, ke vere linko mortigis la duan fuĝinton ...”

Pro tio mi restis viva kaj denove estas ĉi tie, en la prizona karcero ... – finis sian rakonton Maksim.

Lena KARPUNINA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019