Fine de 2002 Ĉinio unuafoje publikigis rezultojn de esplorado rilate memmortigon. Raportite estas, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio 287 000 homoj: memmortigo iĝis unu el la kvin grandaj mortokaŭzoj (kune kun apopleksio, bronkito, hepata kancero kaj pulmito).
La esplorado montras, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio po 23 homoj el 100 000 loĝantoj. La relative alta cifero – kompare kun multaj aliaj landoj – prezentas apartajn karakterizaĵojn: morto en la kamparo estas la trioblo de tiu en la urboj, kaj 90 % de la mortintoj estas malriĉaj kamparanoj – efektive ofte kamparaninoj. Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn (je 25 %).
Specialisto ĉe la Esplora Centro pri Mensa Krizo en Pekino, Li Xianjun, atentigis, ke krom la memmortigintoj ekzistas ankaŭ du milionoj da homoj, kiuj ĉiujare sensukcese provas sin mortigi. La specialisto memorigis al la registaro, ke unu memmortigo estigas psikologian influon al kromaj kvin homoj.
Nur 7 % de la memmortigintoj vizitis kuraciston aŭ specialiston antaŭ la morto por diskuti sian mensan staton. Kaŭzas parte tion la fakto, ke en Ĉinio mankas psikologoj: tiuj, kiuj ja ekzistas, koncentriĝas en grandaj urboj.
Rezulte la registaro fondis apartan instancon por esplori kaj eventuale solvi la memmortigan problemon. Tio signifas, ke en la plej loĝata lando de la mondo unuafoje ekestos tutlanda organizaĵo por identigi kaj laŭeble helpi memmortigontojn.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |