MONATO

Libroj

Tridek jaroj da saĝo

Jen dudek-kvino da eseoj kaj prelegoj, verkitaj inter 1969 kaj 1999 de la multjara kataluna movadano Giordano Moya Escayola. Ili traktas la problemojn de esperantismo: la problemoj estas ĉiam la samaj, kaj tra la jardekoj ili ripetiĝas kun malgranda progreso. Tra la diversaj eroj, de inaŭgura parolado en hispana kongreso al interveno en turisma semajno ĝis artikoloj publikigitaj kaj nepublikigitaj, la aŭtoro registras sukcesetojn, sed precipe longdaŭran stagnadon. „Kial ni ne konvinkis la registarojn pri la bezono de lingvo internacia neŭtrala? Eble en tiu neŭtraleco konsistas la malsukceso de Esperanto. La internacia politiko ne estas neŭtrala. Ĝi estas lukto de povoj, lukto de interesoj, lukto por la tutmonda hegemonio.” Vortoj amaraj, kiuj en la Lapenna-epoko estus stampitaj „defetismaj”; vortoj eldiritaj de la aŭtoro en 1990, kiam la situacio pri la monda regado estis malpli difinita ol nun, kiam la rolo de la angla kiel preskaŭ sola internacia komuniklingvo estis ankoraŭ ne tiom certa, kiam ankoraŭ regis prognozo pri la rea disvastiĝo en Eŭropo de la germana kaj en Azio de la japana; kiam do estis supozo pri plurlingvismo inter etnaj lingvoj, kio povis krei spacon kaj ŝancojn al la enpenetro de Esperanto. Hodiaŭ la situacio estas multe pli favora al la ĝeneraligo de la angla ol tiam.

Alia amara konstato estas trudata de kelkaj historiaj elementoj. En prelego farita en 1995 Moya raportas, ke en 1914 UEA havis 7233 anojn, en 1918 nur 2650, kaj ke, post refortiĝo kaj unuiĝo kun IEL, en 1995 UEA havas saman membronombron kiel en 1914 (kaj hodiaŭ kvaronon malpli ...). Se ekzameni ne nur la nombron, sed la ideologian konsiston de la membraro, Moya rimarkas, ke ofte la gvidantoj timis la zamenhofan internan ideon. En Boulogne la organizantoj petis, ke Zamenhof rezignu pri la lasta strofo de La preĝo sub la verda standardo, ĉar ĝi enhavis la koncepton pri egaleco de „kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj”; en la UK de 1906 oni cenzuris alian parton de lia inaŭgura parolado; en aliaj okazoj ideologiaj vortoj ne estis eldiritaj pro la timo malplaĉi al iu. Tiun neŭtralecon, tiun „forgeson de la interna ideo” Moya akuzas pri la stagno de la movado.

Ne estus korekte, se ni klasus la ideojn kaj tezojn de Moya kiel tiujn de maljunulo, kiu vidas siajn aspirojn nesukcesintaj, kaj pri tio kulpigas la samtempulojn, sammovadanojn, la eksterajn eventojn. Certe oni sentas seniluziiĝon; sed estas sincera klopodo kompreni, ĉu la kaŭzoj estis nekontrasteblaj, aŭ mankis io en la movado. Al ĉi lasta la aŭtoro iel riproĉas, ke ĝi ne faris sufiĉe, ĝi ne trafis la ĝustajn momentojn, ĝi ne kapablis ekspluati iujn aŭ aliajn situaciojn; li iel riproĉas, ke movado destinita al avangardeco ne estis ĉiam sufiĉe avangarda, timante endanĝerigi, per troa impeto antaŭen, la etajn sukcesojn atingitajn.

Sed la lasta eseo, Prognozo pri la esperantismo, klare dividita laŭ paragrafoj kaj verkita sojle de la nova jarmilo, difinas por la esperantismo kaj por la lingvo de ĝi subtenata tre precizan vojon ankoraŭ irotan, do la movadanoj havas ankoraŭ celon por kiu lukti. La homarunuiĝo estas ankoraŭ bezonata, kaj neniu movado ĝis nun entreprenis ĝin, ja nur la esperantismo ĝin enhavas. Tiun tezon la aŭtoro prezentas kiel sekvon de la tezoj de Zamenhof pasante tra la oratoraĵoj de Lapenna kaj lia koncepto de Humanisma Internaciismo. Estas apudmetitaj pecoj samideaj de Zamenhof kaj de Lapenna kun preskaŭ duonjarcenta intertempo: ili diras la samon kaj incitas al la sama sinteno de la esperantistaro, sed ĉi lasta, laŭ Moya, bedaŭrinde ne faras sufiĉe por aktive progresigi tiujn noblajn sentojn.

Preskaŭ enniĉe nestas pecoj de historio de la hispana movado, kelkfoje disigita, kelkfoje kunigita, kelkfoje kontrasta al la kataluna. La malfacilaĵoj komenciĝis jam dum la civila milito, kiu daŭris de 1936 ĝis 1939; la unuajn fajrerojn de renaskiĝo oni vidis en 1946 per la agado de la grupo „Frateco”; avangardis la katolikaj esperantistoj en Valencio, kaj tie estis oficialigita la Hispana Esperanto-Federacio en 1947. La revuo Boletín ekaperis en 1949, sed la unua postmilita kongreso devis atendi ĝis 1951. Ĝi okazis en Terrassa (Barcelono), kaj preskaŭ kortuŝe oni rimarkas, ke aliĝis al ĝi ankaŭ Pujolá i Vallés, pioniro, kiu jam verkadis en la unua numero de La Revuo en 1906, kaj kunorganizinto de la UK en Barcelono pli ol 40 jarojn antaŭe.

En tiom da prelegoj kaj eseoj, prezentitaj al ofte, sed ne ĉiam, samtipa publiko, kompreneble ne mankas ripetoj, kvankam reduktitaj al minimumo, kaj certe pluraj konceptoj pri la evoluo de la homaro kaj de la politikaj situacioj de la lasta jarcento nenion speciale novan diras al atenta observanto de la hodiaŭo. Ke ĝis nun „la homa vivo estis pli konkura ol solidara” kaj ke „la vastaj regnoj fariĝis per perforto kaj milito” estas konceptoj tiel universale akceptitaj, ke ilin ripeti ne donas kroman informacion. Eble ili restus en la menso nur se oni imagas prelegon kun aldona oratora etoso, kiun la skribita paĝo ne redonas. Tial ne direblas, ke leganto lernas ion senescepte ĉe ĉiu paĝo; sed la historio estas ofte nekonata de la novaj generacioj. Precipe la konsidero de la lingvo kiel praktika ilo, utiligata de diaspora komunumo, iel vualis dum la lastaj du jardekoj la ideologian flankon, kiu tamen restas la alloga forto altiranta ĉiam novajn movadanojn, kiuj ŝtopas la breĉojn de la mortintoj aŭ seniluziiĝintoj. Tial la verko estas interesa kaj kiel kompendio de historiaj dokumentoj kaj kiel instigilo legi ilin kun la ĝusta anima aliro. Ĝi estas ankaŭ interesa pro sia diakroneco: se la leganto atentas la datojn de la diversaj prelegoj, li povas rekonstrui en la memoro la mondan historion de la lastaj tridek jaroj. Kio estis tute aktuala en 1980 jam estis longe superita nur dek jarojn poste; kaj ankaŭ la celoj, kiujn la esperantistaro difinis al si, evoluis, kvankam, eble, per troa malrapido.

Carlo MINNAJA
Giordano Moya: Esperantismo - Prelegoj kaj eseoj. Barcelona Esperanto-Centro, Barcelono, 2002. 238 paĝoj kudre binditaj. ISBN 84 607 4509 0.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019