MONATO

Politiko

OPINIO

Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio

Distance de unu jardeko oni povas starigi aliajn vidpunktojn ol la ĝisnunaj pri la disfalo de Jugoslavio. Mi, kiu naskiĝis komence de la komunisma erao en Jugoslavio kaj kiu pasigis mian plej aktivan vivperiodon en tiu tempo, tamen neniam membriĝinte en la komunisma partio, povas kun ioma objektiveco prezenti alian starpunkton, nome ke nek naciismo nek ekonomia krizo disfaligis Jugoslavion. Kio do?

En 1945 Jugoslavio estis ekonomie detruita lando. Antaŭ la dua mondomilito ĝi estis 95 % agrara lando (95 % de la loĝantaro vivis de la produktoj de la kamparo). Dum kvar militaj jaroj kun plej aktiva ribela movado la lando estis preskaŭ komplete detruita. Restis nur iom da industrio en Slovenio kaj en kelkaj kroataj kaj vojvodinaj urboj.

Egalrajto

En tia stato pozitive efikis komunismo egalisma. Ĝi devigis homojn senpage labori por rekonstrui la landon, sed per dekretoj atingis ankaŭ tre bonajn rezultojn: juran egalrajton de inoj kun viroj, egalrajton pri lernado por ĉiuj infanoj kaj minimuman sed gravan sanasekuron por ĉiuj. Mi mem naskiĝis en laŭeble malriĉa familio: sen socialismo mi verŝajne ne povus havi pli ol 4-jaran studadon, sed senpagaj lernejoj kaj fakultatoj ebligis al mi plenan eluzon de miaj kapabloj.

Tiu ĉi deviga (efektive malhumana) sistemo tamen sukcesis en mallonga tempo tiom evoluigi la ekonomion, ke Jugoslavio grandskale transformiĝis al industria lando. Post 10 jaroj jam 30 % de la loĝantaro vivtenis sin ekster agrokulturo. Sep aŭ ok jarojn poste Tito malfermis la landlimojn kaj tiuj, kiuj ne kontentis pri komunismo, povis iri kien ajn por labori. Miliono da jugoslavoj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj al skandinavaj landoj. Ili sendis multan monon al parencoj en Jugoslavio kaj tio kontribuis al plia ekonomia kresko.

Ekonomia libereco

Meze de la 60aj jaroj ekevoluis turismo kaj tiam jam kreiĝis sufiĉe firma tavolo de relative riĉaj homoj, ĉefe en regionoj historie pli evoluintaj: Slovenio, Kroatio kaj Vojvodino. La riĉuloj bezonis ekonomian liberecon por ankoraŭ pli riĉiĝi. Superfluan monon ili uzis por konstrui semajnfinajn dometojn kaj aĉeti aŭtojn, ĉar komunismaj leĝoj malpermesis al privatuloj posedi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj.

Direktoroj de grandaj entreprenoj (do komunistoj) disponis pri grandaj monsumoj korupte ricevitaj kaj ilin tenis eksterlande; et-entreprenistoj same disponis pri ĉiam pli da mono, kiun tamen ili ne povis pluinvesti. Ankaŭ politikaj ĉefoj kaj altranguloj en polico, armeo, juĝistaro, kiuj havis altajn salajrojn kaj multajn privilegiojn, same riĉiĝis.

Grandaj profitoj

Iuj regionoj elstaris pli ol aliaj. Slovenio floris. Oni konstruis tioman industrion, ke necesis importi laboristojn el pli sudaj partoj de Jugoslavio. Turismo en Kroatio alportis grandajn profitojn. La riĉa tavolo parte konsistanta el komunistoj, parte el et-industriistoj kaj parte el parencoj de gastlaboristoj ĉiam pli malkontentis, postulante ekonomiajn reformojn.

Sed, post kiam Tito du fojojn klopodis iom liberaligi la ekonomion, la kontraŭbatoj de ortodoksaj komunistoj tion malebligis. La malkontentaj riĉuloj en ĉiuj partoj de Jugoslavio ne vidis alian manieron faligi ekonomiajn barierojn ol per naciismo kontraŭbatali komunisman ortodoksismon. Jen la plej efika maniero kuntreni la popolon kaj faligi bremsantan politik-ekonomian sistemon, kiun subtenis la polico kaj la armeo.

Nova konstitucio

La unuan naciisman revolucieton organizis liberalaj komunistoj mem en Kroatio fine de la 60aj jaroj. Rezulte Tito pro premo de ortodoksistoj perforte faligis la komunistan registaron en Kroatio. Poste li devis renversi similan liberalisman movadon inter komunistoj de Serbio. Sekve, en 1976, oni akceptis novan konstitucion: ne ŝanĝinte la politik-ekonomiajn principojn de egalismo, oni enkondukis preskaŭ konfederacian sistemon de respublikoj kaj regionoj (entute ok).

La nova konstitucio ne kontentigis la novriĉulojn: daŭre la ekonomia sistemo ne ebligis liberan pluinvestadon kaj pliriĉigadon. Tamen ĝi ebligis multe pli sendependan regadon fare de komunistoj interne de respublikoj, kio siavice kreskigis naciismon.

Vetoo

Post la morto de Tito en 1980 la sistemo estis blokata. Pro la nova konstitucio kun ĝia vetoo (se nur unu respubliko malkonsentis, ne eblis akcepti decidon) Jugoslavio praktike ne plu politike ekzistis. Komunan rolon havis nur la armeo kaj ekstera politiko. Ĉio alia okazis interne de la respublikoj, inkl. de la polico.

Krome la 80aj jaroj estis karakterizitaj de ioma ekonomia malkresko. Necesis repagi prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis. Sed la ĉefa problemo fariĝis la pli kaj pli grandaj regionaj evoluo-diferencoj. Meze de la 80aj jaroj la diferenco inter la plej riĉa Slovenio kaj la plej malriĉa Kosovo estis dekobla (pokapa enspezo en Slovenio estis 3 500 dolaroj kaj en Kosovo 350). Slovenoj kaj kroatoj pli kaj pli malkontentiĝis, ĉar ili ne povis pli rapide evolui; kosovanoj malkontentiĝis pro la ekstrema malriĉo.

Naciisma etoso

Dum dek jaroj post la morto de Tito evoluis naciismoj en ĉiuj respublikoj kaj regionoj esence kaŭzataj de la riĉaj tavoloj, kies filoj estis ĵurnalistoj, literaturistoj kaj profesoroj, kiuj pli kaj pli influis la ĝenerale naciisman etoson. La riĉuloj fakte ne batalis kontraŭ Jugoslavio sed kontraŭ la ekonomia komunisma sistemo. Se oni pli frue estus enkondukinta plurpartian sistemon kun forigo de ekonomiaj limigoj (ŝtata centrisma ekonomio), Jugoslavio ne estus disfalinta. Tamen ortodoksaj komunistoj tro longe malpermesis tion kaj kreis la tragedion de eksa Jugoslavio.

Mi tezumas do, ke la disfalon kaŭzis ne malkonvena nacia politiko de Jugoslavio (male, ĝi estis maksimume justa por granda plimulto de nacioj en la lando), sed la malkontento de burĝaj novtavoloj estigata de rigide nekapitalista ekonomio, kiu malebligis al ili senlime pliriĉiĝi.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019