La litova lingvo estas unika, ĉar facilas laŭ sufiksoj kompreni, ĉu iu estas viro aŭ virino kaj ĉu virino estas fraŭlina aŭ edziniĝinta. Ekzemple virinoj, kies familiaj nomoj finiĝas per -aite aŭ -yte, estas fraŭlinoj; tiuj kun finaĵo -iene estas edziniĝintaj. Tiel estas en Litovio jam de pratempoj, sed nun virinoj sentas diskriminacion pro nomoj senvualigantaj ilian familian situacion.
Pro tio feministoj en Litovio plendis ĉe mediaciisto pri virinaj kaj viraj egalrajtoj. Finfine tiu proponis ŝanĝi regulojn rilate la litovan lingvon; komisiono nun esploras pri lingva formo, kiun ino povas elekti mem – ĉu fraŭlinan aŭ edziniĝintan aŭ neŭtralan kaj ne indikantan la familian situacion.
La kontrolistino – kun familia nomo Burneikiene – diris, ke ŝi neniam dubis pri sia nomo kaj ne intencas ĝin ŝanĝi. Tamen ŝi pretis kontraŭstari tiujn, kiuj akuzas ŝin forigi unikaĵon de la litova lingvo. Ŝi diris, ke ĉiu rajtas esti libera elekti nomformon, kion ĝis nun la litova lingvo ne permesas.
Pluraj virinoj, kiuj sentas sin diskriminaciataj pro sia nomo, emis akiri virforman nomon, t.e. kun finaĵo -as. Fari tion antaŭe en Litovio ege malfacilis. Solvo estis edziniĝi eksterlande kaj en Litovio registri jam okazintan fakton. Tio nun ne plu necesos: ĉiu, kiu sentas sin ĝenata pro sia nomo, povos libere ĝin ŝanĝi.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |