Kvankam la popolo de Ukrainio malpligrandiĝas, la nombro de etnaj ukrainoj kreskas, almenaŭ laŭ la lasta popolnombrado en la lando.
Malgraŭ tio, ke usonaj antropologoj prognozas, ke post 200-300 jaroj la meza terloĝanto estos aziano, trifingra kaj kun granda kranio, meza loĝanto de nuna Ukrainio estas urba virino, edziniĝinta, kun unu infano kaj kolegia klereco. Ŝi konsideras sin etna ukrainino kun ukraina gepatra lingvo.
En Ukrainio loĝas nun ne 52 milionoj da homoj, kiel dum sendependiĝo fine de 1991, sed nur 48,5 milionoj el 130 naciecoj (etnoj). La lando enhavas 454 urbojn, el kiuj kvin – Kievo, Harkivo, Dnipropetrovsko, Odeso kaj Donecko – estas loĝataj de po pli ol miliono da homoj. Malgraŭ tio, ke en la ĉefurbo loĝas pli ol 2,6 milionoj da homoj, Ukrainio ne estas tipe moderna ŝtato, ĉar preskaŭ ne okazas urbanizado de la popolo.
Ukrainoj konsistigas preskaŭ 78 % (en 1979 73,5 %) de la popolo. Ilin postsekvas rusoj kaj belorusoj. Granda surprizo fariĝis inverso de la rusigo subtenata de la komunista reĝimo en sovetia tempo. Se en 1989 en Ukrainio rusoj konsistigis 26,6 % de la popolo, temas nun pri 17,3 %. Eĉ la nuna ŝtatprezidanto, Leonid Kuĉma, deklarinte sin ruso en 1989, transformiĝis en etnan ukrainon. Malrusigon kaŭzas ne nur politiko, sed ankaŭ ekonomio: ĉirkaŭ ses milionoj laboras eksterlande.
Krome multaj civitanoj, parolantaj denaske la rusan, konsideras sin etnaj ukrainoj. Historie rusoj nomis ukrainojn „malgrandrusoj” kaj rusa literaturo priskribis ilin kiel drinkulojn, kvankam gastemajn. Similaĵoj okazis ankaŭ en sovetia tempo, sed malaperas tendencoj tiuj.
La popolnombrado montras sukcesan evoluon de la ŝtato: antaŭ 12 jaroj multaj politologoj antaŭvidis etnajn konfliktojn en 50-miliona lando, kiuj malgraŭ iom nestabila politika vivo ne okazis.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |