Ĝis la lastaj jardekoj de la dudeka jarcento, preskaŭ ĉiuj lernejoj en Irlando estis konfesiaj. Infanoj el katolikaj kaj protestantaj familioj estis edukataj aparte, kaj pli ofte apenaŭ interkonatiĝis. Multaj opinias, ke tia apartiĝo estas unu el la kaŭzoj de la ekzisto de la disdividita socio en Nord-Irlando. La plimulto de la protestantoj en la Irlanda Respubliko apartenas al la anglikana eklezio kaj (almenaŭ en la pasinteco) estis de angla aŭ irland-angla deveno, do malofte volis paroli aŭ subteni la irlandan (gaelan) lingvon.
Lastatempe, tamen, la situacio multe ŝanĝiĝis. Krom la tradiciaj ekleziaj lernejoj unuseksaj, estis fonditaj en la du landpartoj de la irlanda insulo pluraj nesektecaj aŭ interkonfesiaj geaj lernejoj. Samtempe, pli kaj pli da gepatroj postulas, ke iliaj infanoj estu bone edukitaj en la nacia lingvo. Sekve, konstante kreskas la nombro de tutgaelaj lernejoj, t.e. tiuj, en kiuj la lingvo de instruado (krom en la fremdlingvaj klasoj) estas la irlanda, ne la angla. Eble parto de la motivoj estas tio, ke kutime, gaelparolantoj pli bone lernas aliajn lingvojn (ekzemple tiujn de la Eŭropa Unio) ol tiuj, kiuj unue lernis nur la anglan.
Grandan konsternon estigis raportoj en la amaskomunikiloj pri iu tutgaela lernejo en la urbeto Dún Búinne [dun bunje], angle Dunboyne [dunbojn], graflando Mí, angle Meath [mit]. Tiu estas interkonfesia fondaĵo, kies lernejanoj estas infanoj kaj de katolikaj kaj de anglikanaj gepatroj. La lernejestro, Tomás Ó Dúlaing proprainiciate decidis, ke la ekzistanta sistemo de religia instruado, laŭ kiu la infanoj ricevas konfesian instruadon en apartaj klasoj, estas kontraŭ la maldiskriminacia etoso de la lernejo. Li rekomendis, do, ke katekisma instruado okazu ekster la lernejaj horoj. Laŭŝajne, tiu decido estis tutkore apogita de la plimulto de la gepatroj kaj de la lerneja komitato. Plie, la lernejestro estas populara inter la infanoj mem. Tamen, la patronaro de la lernejo malaprobis la sintenon de la lernejestro kaj maldungis lin, kontraŭ la ĝenerala volo de la gepatroj, la instruistoj kaj la komitato.
Tiel, kompetenta, tolerema kaj klarvida lernejestro nun restas sen laboro, kaj la lernejanoj en Dún Búinne perdis bonan majstron kaj amikon.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |