MONATO

Libroj

Retrorigardo al intensa vivo

Kun Lucija Borčić mi konatiĝis antaŭ duonjarcento, en 1953 dum la UK en Zagrebo. Mi ne povas aserti, ke ni tiam interamikiĝis: ŝi estis la eble plej juna ano el la LKK, ĉiam ĉarme ĉeesta, ĉiam vigle organiza, ĉiam helpe aktiva, ĉiam kun ridetantaj okuloj malantaŭ la dikaj okulvitroj, nigrahara, elŝpruciganta junecon. Mi estis nur dektrijara knabeto, eble iom perforte trenita al videbleco pro la denaska esperantisteco (tiam ankoraŭ relativa raraĵo) kaj pro la partopreno kaj gajno en la deklama konkurso. Necese do ni intervidiĝis, interparolis, ŝercis.

Tiujare Zagrebo unuafoje post la milito reproponis al la movado sian dinamismon, longe silentigitan de la militaj detruoj. La UK okazis en lando, kie iam Esperanto hejmis nature; en la urbo, kie ankoraŭ estis viva la memoro de la Akademia Esperanto-Klubo, brilinta en la tridekaj jaroj; en la urbo, kiu iam havis tri tre aktivajn klubojn (la laborista havis jam per si mem ducent membrojn). Sed la faŭko de la milita monstro englutis ĉiun trian jugoslavian esperantiston. La tri zagrebaj grupoj kunfandiĝis en nur unu, kiu de tiam havas, laŭ propono de Ivo Lapenna, la nomon „Bude Borjan”, memore al elstara esperantisto, agronomo, la unua mortpafito de la ustaŝa reĝimo, pri kiu la oficialaj afiŝoj asertis, ke li estis „intelektula inicinto” de iu atako.

Unuafoje en 1953 la postmilita UK gastis en neokcidenta lando; la „fera kurteno” tenis ankoraŭ disigitaj la samideanojn de orienta Eŭropo, sed Jugoslavio jam de kelke da jaroj estis apartiĝinta el la sovetia tendaro kaj estis konstruinta sian nacian vojon al socialismo. Malgraŭ tio, ankoraŭ necesis, kaj estis nefacile atingebla, la vizo por eniri tiun landon; tio aparte por italoj, kiuj havis ankoraŭ malfermita (kaj plurrilate ankoraŭ sanganta) la demandon pri la landlimo kun Jugoslavio: definitiva landlimo tiam ankoraŭ ne estis, sed simple linio starigita de la okupaciaj trupoj. La demando estos jure solvita nur en 1975, kiam jam de longe la situacio inter la du najbaraj ŝtatoj estis normaliĝinta.

Se mi permesis al mi iom longan rememoron pri tiu UK en Zagrebo, estas tial, ke Lucija Borčić, almenaŭ en miaj tiamaj knabaj okuloj, aspektis kiel la dinamisma motoro de la LKK, malantaŭ la prestiĝa figuro de la prezidanto d-ro Ivo Borovečki (oratoro plenvoĉa, larĝvokala, kun ege plaĉa istria prononcmaniero). Ŝi estis dum jaroj aktivulino en la movado kaj instruistino per propra rekta metodo, kultura verviganto de vesperoj: ŝi aktoris, prelegis, lektoris. Profesie librotenistino kaj administra direktorino, ŝi ekde 1952 forte aktivis en la literatura kaj publicista kampo: redaktorino de lingvaj kaj literaturaj rubrikoj, ŝi tradukis, sola aŭ kun aliaj, pli ol tridek verkojn (ofte libroformajn) el la kroata, makedona, angla, kaj ankaŭ el Esperanto en la kroatan; krome ŝi kontribuis al dudeko da revuoj kroataj kaj internaciaj, de La Suda Stelo al Literatura Foiro, de Kroata Esperantisto al Fonto, de Voĉo al Monato. Estis do nature, ke tiom da simbiozo kun la literaturo kaj poezio naskis en ŝi la bezonon ankaŭ originale poeti, kvankam maldense, tiel ke Pulsas la viv' estas ŝia ĝis nun ununura originala poemaro, kolektanta en 120 paĝoj la produktadon de kvaronjarcento, komenciĝintan en 1977 kaj ĝis nun dise aperintan plurloke.

La aŭtorino naskiĝis en dalmacia insulo Vis, iama helena kolonio jam de la kvara jarcento a.K., poste konkerita de la romianoj, poste posedaĵo de la Venecia Respubliko, transdonita al Aŭstrio fare de Napoleono en 1797, kaj iĝinta parto de la Jugoslavia Respubliko, kreiĝinta kun la disfalo de la Habsburga Imperio ĉe la fino de la unua mondmilito. Kamparaj domoj, modestaj, sur suna tamen produktokapabla grundo. Al Lucija Esperanton peras jam ŝia patro; ŝi eniras la movadon juna, sed alvenas al originala poetado jam abunde pli ol kvindekjara. Tial ŝiaj temoj estas pli ofte maturaj ol aŭguraj, pli rememoraj ol aŭroraj, pli retrospektaj ol artefektaj.

Alveninte nun al 80 jaroj, la aŭtorino rigardas la vivon sen amaro, sed ankaŭ sen grandaj entuziasmoj. Regas nostalgio pri la belaj tempoj, kiam oni povis sendanĝere kaj sentime reveni hejmen nokte, kiam oni povis lasi la hejmpordon malfermita, kiam la modesta surmonta domo, nun kaduka, plenis je ridoj kaj je vivo. Kelkaj poeziaĵoj povus simple esti proze skribitaj sen interrompo de linioj; ilin karakterizas nek rimoj nek ritmo, nek, sincere dirite, elstara poezia inspiro. Sed aliaj estas veraj virtuozaĵoj, kiel Artist' blua, unu el ŝiaj unuaj, verkita en 1977 kaj gajninta en 1985 premion „Clelia Conterno”:

Maro regas.
Satanegas
ondohordo
al rokbordo.
Bruas, tondras,
true sondas
rokomuron
dum vetkuro.
Alten soras,
klifojn boras.
Ekvoluptas.
Ŝtonen skulptas
formojn mirajn
nombre milajn ...

En multaj aliaj poemoj, male, la ritmo ŝajnas ne esti palpebla, ĝis alvenas rimo, kelkfoje atendita, kelkfoje surpriza, kiu iel restrukturas la tutan versaron: rimojn Lucija Borčić atente, kaj mirinde, flegas; tiel same ŝi mastras leksikan paletron. La temoj estas ordinaraj: memoroj, momentaj bildoj, homaj spertoj, humanecaj konsideroj. Familianoj, bestoj, plantoj: jen ŝiaj geamikoj. Amo neniam ĉefrolas, nur du-tri-ere menciatas; pli oftas melankolio kaj tristo, ia plendo pri la vivo, tamen ne agaca, sed dolĉe bedaŭra:

Aron da ŝokoj
la vivo por mi stokis.
Mi tamen ne estas roko,
sensenta ŝtonbloko.
La sinsekvaj doloroj
korodis la koron.
Kiam cikatriĝis unu vundo,
ĝin sekvis alia vundabundo.
Mi volis trankvilan neston,
la viv' prizorgis amarajn testojn.
...

Inspirantoj de Borčić? Eble nur inspirantinoj. Videblas spuroj de Zora Heide; la neregula versoritmo kaj abrupta alveno de la rimoj eble iom ŝuldas al Daphne Lister; sed tio neniom deprenas de bunta originaleco.

La libreton kompletigas dupaĝa biografio, kiun laŭvorte paŭsos la artikolo aperanta pri la aŭtorino en la Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj de J. Pleadin, aperinta unu jaron poste.

Carlo MINNAJA
Lucija Borčić: Pulsas la viv'. Eld. IKS, Zagreb, 2001. 128 paĝoj broŝuritaj. ISBN 953-6697-04-1.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019