MONATO

Libroj

Longe atendata ĉefverko

Se oni konsiderus verkon laŭ denseco de informoj, Konciza etimologia vortaro de A. Cherpillod certe rompus rekordon. En precize duonmilo da paĝoj troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-, tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko laŭ diversaj riveroj kaj eĉ nur simplaj rojoj al pli modernaj lingvoj.

Ĉiuj esperantistoj bedaŭris, ke ne ekzistis dum longega tempo etimologia vortaro, ĉar unu el la plej fruaj sindemandoj de lernanto ĉe renkonto kun esperanta vorto estas: de kie Zamenhof prenis ĝin? Respondon al tiu demando klopodis doni jam en 1907 la Naŭlingva etimologia leksikono de L. Bastien, kiu celis nur pruvi la internaciecon de la Esperanto-vortoj, sed nenion diris pri la praa deveno de la radiko, kiu donis originon al la esperanta formo. Tamen tiu leksikono kontentigis tiun elementan bezonon; kiam la ĉefa akuzo al Esperanto estis pri artefariteco, la trafa respondo estis: jen Esperanto bone sidas ene de la eŭropa lingvofamilio, ĝiaj vortoj ne estis arbitre elpensitaj, sed sekvas lingvistikan vojon same kiel en la aliaj lingvoj. Tiusignife la termino „etimologia” estis misgvida, sed tiam, kaj en tiu kunteksto, tio ne gravis.

Vera etimologia vortaro estas tiu de Vilborg, aperinta en kvin volumoj dum dek du jaroj (1989-2001); en ĝi estas ekzamenitaj nur la oficialaj vortoj, kaj pri ili estas ne nur menciita la unuanivela etimo (ekzemple el la latina), sed ankaŭ estas prezentataj la veraj aŭ supozataj kaŭzoj de la elekto de Zamenhof por la koncerna vorto. Iagrade do tro multe da informoj, el kiuj parto nur por profundaj esperantologoj (ekzemple, la unuafoja apero de la koncerna vorto), aliflanke tro malmulte da vortoj ekzamenitaj. Alia etimologia vortaro, sed celanta specife japanan publikon, estas tiu de Yamasaki, kun multe pli da vortoj ol tiu de Vilborg, sed rilatiganta ofte Esperanto-vorton nur al la angla, kvazaŭ vere Zamenhof estus preninta ĝin el la angla: male, simple la angla prenis el la sama fonto kiel Zamenhof.

Akademiano Cherpillod havas alian celon: li instruas, ne nur de kiu(j) lingvo(j) la vorto devenas, sed de kiu(j) lingvo(j), eventuale pralingvo(j) devenas ĝia radiko: do li ne haltas je la unuanivela etimo (ofte la latina), sed li retroiras al la greka (fakte helena), al la hebrea, al la hindeŭropa; kaj li montras kiel iu komuna radiko poste generis diversajn vortojn en la aliaj „filaj” lingvoj.

Nur kiel ekzemplo: ĉe „acero” oni trovas la jenajn informojn: ke ĝi estas fundamenta, ke ĝi venas el la latina acer, ke tiu venas el la hindeŭropa aker, kaj ke el tiu hindeŭropa radiko devenas la germana Ahorn, la nederlanda kaj la dana ahorn; kaj ke el la latina venas la itala acero, la hispana ácere, la portugala ácer, la romanĉa aschêr, la angla acer kaj la rumana arţar. Ĉiuj ĉi informoj en unu linio kaj duono.

Kaj por „kokso” ni lernas en tri linioj, ke ĝi estas fundamenta, venas el la latina coxa, kiu venas el la hindeŭropa koks (= korpoartiko), kaj ke el la hindeŭropa venis la sanskrita kakŝa (= akselo), la gaŭla koksa (= kruro), la irlanda cos (= piedo); kaj el la latina venis la franca cuisse, la itala kaj korsika coscia, la okcitana cueissa, la kataluna cuixa, la portugala coxa, la rumana coapsa (= femuro), la hispana cojo kaj la portugala kaj galega koxo (= lama). Kaj verŝajne por plejmulto de la legantoj estos malkovro ke la nomo de la planto „kobeo” venas el la scienca latina cobaea, venanta siavice el la hispana cobea el la nomo de botanikisto B. Cobo, hispana jezuito. Kaj la apuda vorto „kobajo”, same venanta de la hispana cobaya tra la scienca latina, havas kiel originon tupian (de gento el Sud-Ameriko) radikon mise transskribitan.

Atenta uzado de mallongigoj kaj sigloj permesas teni tiom da sciigoj en tre malgranda spaco. Sed ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko. Okcidentanoj, eĉ kleraj, atingas la legadon de la grekaj kaj de la rusaj tipoj, eble de la hebreaj kaj arabaj, sed Cherpillod skribas siajn vortojn per aŭtoktonaj alfabetoj, do li provizas nin ankaŭ per signoj japanaj, ĉinaj, koreaj, siriakaj, sanskritaj, hieroglifaj, koptaj, fenicaj, runaj, etruskaj, slavonaj ktp: entute 20 (mi ripetas: dudek) malsamaj alfabetoj aŭ silabaroj. Por la neeŭropaj estas donita ankaŭ la proksimuma latinlitera transskribo. Entute estas envolvitaj 110 (ne estas tajperaro: cent dek) lingvoj, inkluzive de Volapuko en ĝia pli moderna versio de De Jong (ne mankas la versio de Schleyer, se malsama). Tial eŭropanoj lernas pri aziaj lingvoj, kaj azianoj pri la eŭropaj, kaj ĉiuj pri la pralingvoj. Kaj kiam, ĉe fino de unu litero kaj aliro al nova, duonpaĝo restus malplena, Cherpillod plenigas ĝin per interesaj informoj, aŭ alfabetoj, aŭ silabaroj de ne multe konataj lingvoj; tiel eĉ ne unu linio estas malŝparita! Kaj, ni aldonu, ke ĉi tiu verko entenas nur duonon de la enhavo de la 25 000 slipoj kuŝantaj ĉe la aŭtoro ...

Cherpillod tre pacience dum monatoj desegnis mem la diversajn neeŭropajn karaktrojn, kaj entute la vortara laborego daŭris tridek jarojn. Kompreneble, intertempe la komputiko ŝanĝiĝis, tiel ke certan laboron li devis dufoje fari, ĉar bedaŭrinde pli novaj komputiloj ne kapablas legi ĉion skribitan per malnovaj, malgraŭ la pompaj asertoj de la komputilproduktantoj (mi mem spertis tion ĉe la verkado de mia vortaro itala-esperanta). Sed la aŭtoro pacience rekomencis, kaj alvenis al la fino antaŭ ol ankaŭ la tria generacio de komputiloj fariĝis eksmoda. La rezulto estas absolute unuaranga, kaj rekomendinda al ĉiuj glotologoj kaj lingvistoj pri ĉiu ajn lingvo: ni fieru, ke ĝi aperis en Esperanto!

La Antaŭparolo priskribas la verkon, kion ĝi havas, kaj kion oni ne serĉu en ĝi. Abundaj klarigoj instrukcias, kiel utiligi la vortaron kaj kiel kompreni ĝiajn tre sintezajn, sed ekstreme klarajn signojn. Tamen, kiel ankaŭ en aliaj antaŭparoloj al siaj verkoj, Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj kaj eĉ ne leveblaj, kiel ekzemple manko de bibliografio aŭ de specifaj citaĵoj, kutime troveblaj en vortaroj verkitaj de famaj sciencistoj. Ĉu necesis tia sindefendo? Faro farinton rekomendas: ne nepras havi universitatan katedron por esti fakulo, kaj Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio: jam de li estis aperinta NePIVaj vortoj, kolekto de 6800 vortoj ne troviĝantaj en PIV („el kiuj kelkaj povus esti utilaj”, kiel diras la humura kovrilpaĝa surskribo). Kaj same de li estis aperinta Mil ekzotaj vortoj, kolekto de 1250 vortoj nomataj „ekzotaj” kio tie signifas „ne devenantaj el hindeŭropaj lingvoj aŭ priskribantaj konceptojn el ekster Eŭropo”. Kaj tuta aro (pli ol dudeko) da aliaj verkoj lingvistikaj kaj lingvohistoriaj, en Esperanto kaj en la franca, kie reliefiĝas lia kompetenteco, krom pri religio kaj pri multo alia, pri la Esperanto-vortfarado: do li prave sidas en la Akademio. Kaj ni ankoraŭ menciu lian gajnon en ortografia konkurso pri la franca. Sed ne plu laŭdoj; legu kaj konstatu mem: por vino bona ŝildo ne bezona.

Lasta plezuriga rimarko. Ĉiuj aliaj verkoj de Cherpillod estis aperintaj ĉe la aŭtoro mem, inkluzive de iu (parta) provizora eldono de ĉi tiu verko, ne publike surmerkatigita; tio kaŭzis, ke la libroj, ne subtenataj de forta eldonejo, riskis resti lamaj en la distribuado. Feliĉe, ĉi tiu vortaro estas eldonita de UEA, kaj estas do la espero, ke ĝi rapide atingos ĉiujn interesiĝantojn pri la lingvo, pri ĉiuj lingvoj.

Carlo MINNAJA
André Cherpillod: Konciza etimologia vortaro. UEA, 2003. 504 paĝoj broŝuritaj. ISBN 92 9017082 4.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019