MONATO

Libroj

Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj

Ni ŝatas dikajn librojn. Estas bone, se dika libro entenas unu longan romanon, sed se la libro konsistas el multaj negrandaj noveloj, tio faras legadon pli diversa, do eĉ pli interesa.

Rusa novelaro apartenas ĝuste al la dua kategorio, ĉar ĝi proponas 28 verkojn de ok famaj rusaj literaturistoj. La libro estas la unua parto de estonta trivoluma rusa antologio kaj kovras la 19an jarcenton.

La literaturo de la 19a jarcento distingiĝas de la nuntempa. Malnova literaturo estas rakonta, ĝi skrupule priskribas la vivon kaj komunikas al leganto multajn detalojn pri vivkutimoj kaj moroj. Aparta fakto aŭ okazaĵo estas disvolvata en meditojn pri vivo ĝenerale. Tiajn verkojn konforme al ilia karaktero oni legu senhaste, vespere, en fotelo, por ripozi, por legado mem, por la leganto mem.

Laŭ V. Nabokov, preskaŭ tuta rusa prozo harmonie lokiĝis en la ronda amforo de la 19a jarcento. Efektive, sub la rusa literaturo alilandanoj konsideras antaŭ ĉio brilan plejadon de verkistoj de la 19a jarcento: se oni demandas pri iu rusa aŭtoro, la respondo, plej verŝajne, estos „Lev Tolstoj” aŭ „Dostojevskij” (kvankam en Rusio al la peto nomi iun verkiston vi preskaŭ centprocente ricevos la respondon „Puŝkin”).

Por la libro estis elektitaj prozaĵoj de A. S. Puŝkin, M. Ju. Lermontov, N. V. Gogol, I. S. Turgenev, F. M. Dostojevskij, M. Je. Saltykov-Ŝĉedrin, L. N. Tolstoj kaj A. P. Ĉeĥov. Sur la kovrilo troviĝas iliaj portretoj kaj en la fino de la volumo bone preparitaj informoj pri ĉefaj eventoj el la vivoj de la aŭtoroj kaj pri iliaj verkoj (estas listigitaj ankaŭ esperantaj tradukoj). Referencaj informoj antaŭ ĉiu novelo kaj rakonto donas pliajn detalojn, ekzemple kiel ĝi estis kreita kaj kie unuafoje publikigita.

Se oni rigardas tiun ĉi libron ne kiel prezentilon de la rusa literaturo, sed kiel distran legaĵon, oni trovos en ĝi diversspecajn, diversstilajn verkojn. La libro enhavas aventurajn, mistikajn, ŝercajn, filozofiajn, amajn, vivkoncernajn historiojn.

Jen, ekzemple, la novelo de A. S. Puŝkin La pika damo. Verŝajne, multaj melomanoj konas la samtitolan operon de P. I. Ĉajkovskij kaj supozas, ke ĝia libreto precize sekvas la puŝkinan originalon. Tute ne! Unue, la verko de Puŝkin estas prozaĵo, dum la libreto konsistas el versoj de la libretisto (frato de P. I. Ĉajkovskij), la komponisto mem, verkistoj de la 19a jarcento K. N. Batjuŝkov, V. A. Ĵukovskij kaj eĉ la poeto de la 18a jarcento G. R. Derĵavin. Due, Puŝkin nomas la protagoniston laŭ la familinomo (Hermano, ruse Germann, ĉar ĝi estis el germanoj), sed en la opero German (kun unu „n”) fariĝas antaŭnomo. Trie, kelkajn operajn personojn ligas tute aliaj parencaj rilatoj, iuj herooj simple forestas ĉe Puŝkin. Kvare, en la opero la aferoj okazas en pli frua epoko, ol en la novelo. Kvine, la opero havas pli draman finalon, ol la prozaĵo. Post ĉio ĉi ni, certe, devas konfesi, ke ambaŭ La pikaj damoj rakontas la saman iom mistikan historion pri maljuna grafino, posedanta sekreton pri tri kartoj. Ĉu vi ankoraŭ ne trovis bonan kialon relegi la novelon de Puŝkin?

Tute alia verko estas Karaso-idealisto de M. Je. Saltykov-Ŝĉedrin pri karaso, „trankvila fiŝo, inklina al idealismo”, kiu kredas je la justeco kaj feliĉo por ĉiuj fiŝoj, atendas la tempon, kiam „la fortuloj ne premos la malfortajn, la riĉuloj ne premos la malriĉajn”, kaj scias la magian vorton „virto”, pro kiu ĉiu ezoko devas iĝi karaso. Tiu tre amuza kaj ĉiam aktuala verko estas fabelo por plenaĝuloj pri kolizio de belega idealo kun kruda realo.

La rusaj verkistoj „parolas” esperante flue kaj bele, certe pere de la tradukistoj. Necesas rimarki, ke la leganto havas eblon ĝui kaj kompari laboron de 13 tradukistoj. Rakontojn de unu aŭtoro ofte tradukis malsamaj personoj, tial A. P. Ĉeĥov parolas per kvar voĉoj kaj A. S. Puŝkin aperas en kvin diversaj lingvaĵ-vestoj. Tio rezultas en neenuiganta kaj multrilate interesa legado.

Ni volas atentigi la legantojn pri ankoraŭ unu detalo. Temas pri la literaturo de la 19a jarcento, do pri tiutempa rusa lingvo, pri tute alia medio. Se forestas specialaj klarigoj kaj komentarioj, la leganto ofte preterpasas malklarajn lokojn kaj sekve nur duonkomprenas la mondon de la verko. Por legi malnovajn verkojn kaj ĝuste kompreni ilin (eĉ pli: por kompreni ilin) respondeca kaj scivolema leganto bezonas glosarojn. Kiam malnova teksto estas tradukata en alian lingvon, tradukisto solvas la problemon pri maloftaj, forgesitaj, arkaikaj vortoj, sed restas tiu pri la kultura medio. Ni ĝojas, ke la kompilantoj de Rusa novelaro zorgis pri tio kaj prezentis specialan parton kun komentarioj al ĉiu rakonto. Certe, tiu parto povus esti eĉ pli granda, ĉar tro multaj realaĵoj jam foriris el nia vivo.

Provlegantoj el diversaj landoj helpis elsarki rusismojn kaj aliajn erarojn. Por tiu ĉi recenzo ankaŭ ni legis la libron tre atente (konstante komparante la tradukojn kun la originaloj), sed trovis nur tre malmultajn pres- kaj traduk-erarojn.

Por kiu estas ĉi tiu libro? Ni sendube rekomendas ĝin al ĉiuj serioze interesiĝantaj pri Rusio, ĉar en la verkoj estas honeste pentritaj rusaj karakteroj kaj la rusa vivo. Lernantoj povas legi la libron por konatiĝi kun grava parto de la monda literaturo. Kaj ni pensas, ke la novelaro plaĉos al ĉiu, kiu simple ŝatas legi dikajn librojn!

Anna kaj Mati PENTUS
Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento. Kompilis A. Korĵenkov, N. Lozgaĉev. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2003. 400 paĝoj kudre binditaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019