Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Scienco

BELGIO

Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto

En Belgio ekestis kaj estas konservata grandega kolekto, per kiu la iniciatintoj klopodis kunigi kaj disponigi ĉiujn sciojn de la mondo. Antaŭ jarcento la ideo ne estis realigebla pro teknikaj limigoj. Nun anstataŭe venis Interreto.

Otlet: la bibliografo

Paul Otlet [pol otlé] (1868-1944) estis filo de Edouard Otlet [edŭár], konata kiel „imperiestro de la tramvojoj”. Li studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio kaj pro la familia kapitalo povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Lafontaine [lafotén], plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 x 7,5 mm) estas ilia kreaĵo.

Lafontaine: la politikisto kaj internaciisto

Henri Lafontaine [arí] (1854-1943) studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj dum jardekoj estis senatano por la belga socialista partio. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). Li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj (www.uia.org). En 1913 li ricevis la Nobelpremion pri paco.

Universala centro

En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis „Mundaneum” – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp. Entute restas proksimume 6 km da bretoj.

La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en „Palais mondial” (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.

En tiu periodo al la duopo Otlet-Lafontaine aldoniĝis aliaj gravaj kunlaborantoj. Georges Lorfphèvre [ĵorĵ lorfévr] (1912-1997) ekkonis Mundaneum en 1927. Li iĝis sekretario de Otlet kaj sekvis lin kiel aktivulo ĉe internaciaj organizaĵoj. André Colet [kolé] (1896-1973) dum 50 jaroj estis ĝenerala sekretario kaj persone multe kontribuis al la pliriĉigo de la kolektoj. Léonie Lafontaine [leoní] (1857-1949), fratino de Henri, restas konata pro sia agado por virina emancipiĝo.

Longa vagado

En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis. Fine, en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en urbo Mons.

Malgraŭ la malmultaj homfortoj, en la komencaj jaroj en Mons aperis kelkaj libroj kaj okazis pluraj ekspozicioj, ĉu en la sidejo, ĉu per disponigo de partoj de la kolektoj al aliaj instancoj. Dum la lastaj jaroj ne multas la novaĵoj. La kolekto restas apenaŭ atingebla por la publiko. Praktike nur sciencaj esploristoj kapablas konsulti ĝin. Dum la somero de 2003 en la sidejo estis ekspozicio, kiu ne havis rilaton kun Mundaneum kaj tute kaŝis la malmultajn videblajn Mundaneum-objektojn.

Roland ROTSAERT
Mundaneum troviĝas en Rue de Nimy 76, BE-7000 Mons (en la centro de Mons, je kvaronhora promeno de la stacidomo). Telefono +32-65315343, info@mundaneum.be, www.mundaneum.be. Malfermita de la 12a ĝis la 18a horo, lunde fermita. Cetere, en Mons estas multaj aliaj vidindaĵoj (www.mons.be).
Je www.mundaneum.be abundas informoj en la franca lingvo. En la angla estas verkoj de profesoro W. Boyd Rayward, la biografo de Otlet (uzu interretan serĉilon). Ekzistas vidbendo (en franca kaj angla versioj) „Het papieren internet - Alle kennis van de wereld” (La papera Interreto - Ĉiuj scioj de la mondo) farita de nederlanda televidostacio VPRO en 1998, sed ne troveblas mendinstrukcioj ĉe www.vpro.nl.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019