Kiam oni perdas la ŝancon laborposteniĝi en la hejmlando, eblas decido forlasi la landon kaj serĉi laboron eksterlande. Oni supozas, ke pasintjare ĉirkaŭ 200 000 litovoj forveturis eksterlanden por labori. Ĉirkaŭ 57 % el ili direktiĝis al la landoj de Eŭropa Unio (EU). Enketado montris, ke en proksima estonteco ĉirkaŭ 320 000 litovoj intencas eklabori eksterlande.
Laborserĉantoj multon esperas de la aniĝo de Litovio en EU la 1an de majo 2004. Tamen povas evidentiĝi, ke iliaj esperoj vaporiĝos, ĉar ĝis nun nur kvin landoj (Irlando, Danio, Britio, Nederlando kaj Svedio) konfirmis sian pretecon al malfermo de sia labormerkato por litovoj.
Aliaj landoj volas dum unu-du jaroj atendi por certiĝi, ĉu invado de malmultekosta laborforto minacas ilin. Rita Kazlauskiene, direktorino de departemento pri eŭropa integriĝo kaj internaciaj rilatoj, opinias, ke dum du jaroj dubantaj landoj certiĝos pri la neneceso tiel forte bariĝi kontraŭ la novaj anoj.
Samtempe ŝi konjektas, ke kelkaj landoj malfermiĝos surbaze de duŝtata traktato. Ekzemple, Hispanio konfirmis, ke litovoj ne kaŭzas problemojn por ĝi. Litovio intencas duŝtatajn traktatojn proponi ankaŭ por Grekio kaj Portugalio.
Spertuloj prognozas, ke dum la integriĝo laborserĉantoj el Litovio en EU-landoj ne superos 60 % de ĉiuj forveturintoj, ĉar ekzistas ankoraŭ unu forta altircentro – Usono.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |