En la lastaj jaroj personaj komputiloj iĝis pli kaj pli potencaj. Bedaŭrinde ili iĝis ankaŭ pli kaj pli bruaj. La kaŭzo de tiu bruo estas la motoroj, kiuj troviĝas en komputiloj: tiu de la disko, kaj tiu de ventumiloj. Ankaŭ DVD-aparatoj kaj simile havas motoron, sed kutime tiuj aparatoj almenaŭ ne estas en konstanta uzo. Ventumiloj ofte multas en komputiloj: normale oni havas almenaŭ unu ĉe la potencilo, kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio uzata de elektronikaj cirkvitoj, kaj unu ĉe la procesoro. Procesoroj estas pli kaj pli potencaj, kaj moderna procesoro de persona komputilo ofte uzas por siaj milionoj da transistoroj ĉirkaŭ 50 vatojn. Tiu tuta energio iĝas varmo, produktata sur tre eta surfaco. Necesas elpreni la varmon el la eta procesoro, por ke ĝi ne difektiĝu aŭ fandiĝu. Pro tio oni uzas radiatoron kaj ventumilon por la procesoro, kaj kelkfoje ankaŭ por aliaj blatoj en la komputilo, ekzemple potencaj ekrankartoj. Ventumiloj ĉe elektronikaj blatoj movas varmon el la eta blato, sed necesas ankaŭ forigi tiun varmon el la komputila kesto, por kio oni ofte bezonas ankoraŭ unu ventumilon.
Kiaj rimedoj ekzistas por kvietigi komputilojn, tiel ke ili iĝu malpli ĝenaj? Ĉe la elektronikaj blatoj oni povas celi produkti malpli da varmo, tiel ke oni ne bezonas tiom forpreni. Por tio helpas kaj uzi malpli da transistoroj kaj ilia etigo per progreso de fabrikado. Por ĉiu funkcio krom procesoroj haveblas blatoj, kiuj ne bezonas ventumilojn kaj estas sufiĉe potencaj. Procesoroj estas pli problemaj, sed ekzistas procesoroj por personaj komputiloj, ekzemple la familio C3 de la firmao VIA aŭ tiuj de Transmeta, kiuj uzeblas senventumile – tamen ili estas malpli rapidaj ol la plej potencaj procesoroj. Se oni nepre deziras potencan procesoron, tiam oni povas iugrade kvietigi ĝin per ventumiloj kaj radiatoroj, kiuj produktas malpli da bruo, ekzemple pli grandaj radiatoroj, kaj ventumiloj konstruitaj tiamaniere, ke ili produktas malpli da bruo.
Fasonado por eviti bruon estis efika kun malmolaj diskoj. Nuntempe diskoj rapidas, ofte je 7200 turnoj minute, kaj povas fari tre malplaĉan bruon je frekvenco ĝena al homa orelo. Novaj motoroj kun likvaĵobazitaj portiloj estas pli kvietaj, kaj aĉeteblas rimarkinde kvietaj diskoj ekzemple de la firmaoj Seagate kaj Samsung. Ideale oni tute ne havus diskon kun motoroj, kaj ja ekzistas nemekanika memoro kiel flaŝo ĝis kelkaj gigabitokoj, sed ĝi estas bitoke ege pli kosta ol disko kun motoro.
Elektronikaj partoj aŭ diskoj, kreitaj por porteblaj komputiloj, ofte uzas malpli da energio, ĉar portebla komputilo havas limigitan energikapablon. Tiujn partojn oni povas uzi por kvietaj surtablaj komputiloj. Tamen, ne ĉiuj porteblaj komputiloj estas speciale silentaj, ĉar ili ofte havas tre etan ventumilon, kiu devas turniĝi tre rapide, kaj sekve brue, por forpreni eĉ la reduktitan varmon.
Estas ĝojige, ke post kelkaj jaroj da ignorado de la problemo fabrikistoj de komputiloj nuntempe iom aŭskultas la plendojn de siaj klientoj – kaj la bruon de siaj komputiloj – kaj reklamas modelojn iom pli kvietajn. Tamen, tre silentaj komputiloj ne oftas, kaj memkonstruemaj entuziasmuloj aktive serĉas solvojn, pri kiuj oni povas informiĝi ĉe retaj forumoj kiel www.silentpcreview.com.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |