Trafikŝtopiĝoj ne plu estas problemo sole de industriaj landoj. En ĉiuj urboj en la mondo oni konfrontiĝas kun tempoperdo pro ŝtopiĝoj, venenado de la aero, kresko de akcidentoj kaj sendormeco pro trafik-bruo. Aŭtoj, kiuj servis por rapide transponti grandajn distancojn, nun povas senmovigi siajn uzantojn.
Tial renaskiĝas biciklado. La uzado de bicikloj en Eŭropa Unio konstante falis de 1920 ĝis 1980, sed ekde tiam iom post iom rekreskas. Oni taksas, ke en Eŭropa Unio loĝantoj bicikle efektivigas 50 milionojn da vojaĝoj tage kaj traveturas 70 miliardojn da kilometroj jare. 5 % de la trafiko okazas bicikle, 10 % buse kaj 50 % aŭte. Sed la bicikla trafiko estas la kvinoblo de trajntrafiko, kiu ricevas atenton kaj subvenciojn de registaroj. Krome en Eŭropo estas produktataj jare 11 milionoj da bicikloj kontraŭ 8500 milionoj da eŭroj. Tio havigas laboron al 130 000 personoj, dum pliaj 25 000 personoj laboras por biciklantoj. Ĉinio tamen estas la plej densa biciklanto-lando.
Estiĝis asocioj por popularigi bicikladon kaj por defendi la interesojn de biciklantoj. Ekzemple, Eŭropa (bi)Ciklista Federacio (ECF) malkovris, ke duono de la aŭtaj veturoj en Eŭropo estas vojaĝoj je malpli ol kvin kilometroj. 30 procentoj estas eĉ malpli ol du kilometrojn longaj. Multaj tiaj vojaĝoj estas perfekte efektivigeblaj bicikle. Precipe junuloj ĝis 25 jaroj biciklas, sendube pro financaj kialoj. Biciklado falas inter la aĝoj de 26 kaj 50 jaroj, sed poste denove kreskas. Tio okazas pro libertempa biciklado. Sed multaj homoj nek povas nek volas bicikli.
En Belgio, ekzemple, ok procentoj de la loĝantaro havas sanproblemojn kaj tial rezignas pri biciklado. Krome reliefo povas havi konsiderindan influon: tial la plej alta uzo de bicikloj estas en ebenaj Danio, Nederlando kaj Flandrio. Grava bremsa faktoro, kiun registaroj povas influi, estas malsekureco: biciklo estas la dua plej danĝera transportilo (post motorciklo). Registaroj povos ankaŭ ebligi sekuran parkumadon de bicikloj kaj insisti, ke ekzemple en novaj rapidtrajnoj oni provizu spacon por bicikloj.
Ankaŭ la vetero ludas rolon. Sed enketo surprize montris, ke la landoj kun plej alta uzo de bicikloj estas sinsekve Danio, Nederlando, Belgio, Germanio, Finnlando, Italio, Aŭstrio, Britio kaj Francio, kaj ke nur unu el la mediteraneaj landoj kun pli bona klimato aperas en la listo.
La Eŭropa Ciklista Federacio celas duobligon de biciklado ĝis 2010. Tio povus grave kontribui al la malpliiĝo de karbondioksid-ellaso, al ŝparo de energio kaj al la malpliiĝo de korproblemoj. Tial registaroj kaj aliaj respondeculoj kreu pli sekurajn kondiĉojn por biciklantoj, konstruante ekzemple biciklovojojn sen danĝeraj vojkruciĝoj, apartigante biciklojn disde aŭtoj kaj insistante pri rapidlimo de 30 km/h en trafikplenaj urbocentroj.
Kun respondecaj estraroj ECF ellaboras eŭropan bicikloreton. Ankaŭ la flandra asocio Fietsersbond (Biciklista Ligo) pledas ĉe la registaroj por plani publikajn servojn, kiel butikcentroj, kinejoj, malsanulejoj, poŝtoficejoj, ktp, en lokoj facile atingeblaj per biciklo. La federacio krome atingis, ke dungantoj nun kompensas biciklan transporton de la loĝejo al la laborejo per po 0,15 eŭroj kilometre.
Utilaj adresoj por pliaj informoj: ECF, Londenstraat 13-15, BE-1050 Bruselo, tel. +32-2-512-98-27, retpoŝto office@ecf.com, informaj paĝoj www.ecf.com.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |